Krasnodar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krasnodar
ruse Краснодар
urbo 
urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Rusio
Regiono Krasnodara regiono
Fondita 1793
Poŝtkodo 350000 — 350921
Aŭtokodo 23, 93, 123
Telefonkodo (+7) 861
Kodo laŭ OKATO 03401
Retpaĝaro http://www.krd.ru/
Politiko
Urbestro Vladimir Jevlanov
Demografio
Loĝantaro 744 995  (2010)
Loĝdenso 887 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 2′ N, 38° 59′ O (mapo)45.03333333333338.983333333333Koordinatoj: 45° 2′ N, 38° 59′ O (mapo)
Alto 25 m
Areo 840 km² (84 000 ha)
Horzono UTC +3 (+4 somere)
Krasnodar ruse Краснодар (Krasnodara regiono)
Krasnodar
ruse Краснодар (Krasnodara regiono)
DEC
Krasnodar ruse Краснодар
Krasnodar
ruse Краснодар
Situo de Krasnodar
ruse Краснодар
Krasnodar ruse Краснодар (Eŭropa Ruslando)
Krasnodar
ruse Краснодар (Eŭropa Ruslando)
DEC
Krasnodar ruse Краснодар
Krasnodar
ruse Краснодар
Situo de Krasnodar
ruse Краснодар

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Krasnodar [+]
vdr


Krasnodar (ruse Краснодар) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Krasnodara regiono.

La urbo estas fondita en la jaro 1793 de nigramaraj kozakoj. Fortikaĵo Jekaterinodar (Екатеринодар) estis fondita en la jaro 1794 kaj estis centro de nigramara kozaka armeo. De jaro 1860 Jekaterinodar estiĝis centro de Kubana provinco. Statuso de urbo estis akirita en la jaro 1867. Konstruado de fervojo, kiu ligis Tiĥoreck-on, Jekaterinodar-on kaj Novorossijsk-on, akcelis disvolviĝon de la urbo kiel granda transporta, komerca kaj industria centro. En la jaroj 1910-1911 metalurgia uzino Kubanol (nune stablokonstruada uzino nome de SEDIN) estis fondita. Poste naftreciklada kaj gisfera fabrikoj estas fonditaj.

En la jaro 1920 Jekaterinodar estas renomita al Krasnodar. Ekde la jaro 1937 Krasnodar estas centro de Krasnodara regiono. Ekonomiko de la urbo nun bazitas sur grandindustrio, ĥemia kaj naftreciklada industrio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas sur Kubano-Priazova (Кубано-Приазовская) malaltebenaĵo, ĉe dekstra bordo de rivero Kuban, je 1539 km. de Moskvo, ĉe landlimo de Adigeio. Areo de urbo estas 840 km².

Apud Krasnodaro troviĝas Krasnodara akvujo. Areo estas 402,0 m2, longeco — 46 km, vasteco — 9 km. Averaĝa profundeco estas 5 m, la maksimuma — 18 m ĉe la akvobaraĵo.

Krasnodaro situas sur la eksa fundo de revero Kuban, kiu plejparte konsistas el sablo kun organikaj akmiksaĵoj. Malforta grundo tre malfaciligas konstruadon de altaj konstruaĵoj.[1]

Klimato[redakti | redakti fonton]

Klimata diagramo de Krasnodaro
JFMAMJJASOND
 
 
42
 
4
-3
 
 
29
 
5
-3
 
 
38
 
10
1
 
 
38
 
17
7
 
 
46
 
22
11
 
 
63
 
26
15
 
 
43
 
30
18
 
 
36
 
29
17
 
 
35
 
24
12
 
 
46
 
17
7
 
 
50
 
9
2
 
 
49
 
4
-2
Temperaturo je °CSumo de precipitaĵoj je mm
Fonto: weather.msn.com

Krasnodaro situas en modera klimatzono. La somero estas varmega, maksimuma temeperaturo de aero en julio-aŭgusto povas atingi 40-41 (1996, 2006). La vintro estas mola kaj havas nestabilan neĝan kovron. En januaro kaj februaro povas esti invado de arkta anticiklono, pro kies efiko oni rimarkas bruskan malaltiĝon de aera temperaturo. Pro tio nokte je 23-a de januaro 2006 oni registrigis ekstreme malaltan temperaturon — minus 33,7 [2]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La urbo havas 709 000 loĝantojn (en 2007 jaro), kaj 791,000 kun antaŭurbo. Dum loĝantaro de postsovetiaj urboj malpliiĝas, Krasnodaro estas unu el malmulte da rusiaj urboj, kie pliiĝis la loĝantaro. Oni atendas, ke la urbo havos pli ol miliono da loĝantoj en 2012—2013 jaro, sed estas neoficiala informo, ke Krasnodaro jam havas tiom. La kreskon kaŭzas ĉefe enveturantaj laboristoj, sed lastatempe evoluanta urbo fariĝis loĝinda por riĉaj homoj de aliaj regionoj kaj translokiĝantoj de nordo.

Servoj[redakti | redakti fonton]

Rimarkindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Transporto[redakti | redakti fonton]

Krasnodaro estas grava trasnporta kaj transita nodo de sudo de Rusio. Trans la urbo trairas ŝoseo de federacia voloro M4 "Don", komenciĝas M29 "Kaŭkaz". Oni ankaŭ planas konstruadon de pagata aŭtovojo Krasnodar-Abinsk-Kabardinka[3].

En la urbo estas granda nodo de Norda-Kaŭkaza fervojaro. Ĝi konsistas el fervojoj laŭ kvin direktoj: tri unuvojaj al Soĉi, Volgogrado kaj Elista, kaj du duvojaj al Rostov-na-Donu kaj Novorossijsk.

Oriente de la urbo situas internacia flughaveno Paŝkovskij. En suda parto de la urbo funksias rivera karga haveno ĉe rivero Kuban.

Krasnodaro estas deigita de respubliko Adigeio per rivero Kuban. Trans la rivero estas kontruitaj tri pontoj, oni planas konstrui ankoraŭ du[4].

Urba transporto[redakti | redakti fonton]

En la urbo funkcias:

  • trolebusoj
  • tramoj
  • aŭtobusoj
  • "marŝrutko"j

Oni pridiskutas planon de konstruado de metroo aŭ alia rapida transporta sistemo en la urbo[5].

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.