Ŝtata Universitato de Kuban

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtata Universitato de Kuban
publika universitato
Informoj
fondodato 19-a de septembro 1920
Situo
Geografia situo 45° 1′ 10″ N, 39° 1′ 51″ O (mapo)45.01944439.030833Koordinatoj: 45° 1′ 10″ N, 39° 1′ 51″ O (mapo)
lando Rusio
urbo Krasnodar
adreso г. Краснодар, ул. Ставропольская, 149
Nombroj
nombro de studentoj 29 000 vd
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Ŝtata Universitato de Kuban (Krasnodara regiono)
Ŝtata Universitato de Kuban (Krasnodara regiono)
DEC
Ŝtata Universitato de Kuban
Ŝtata Universitato de Kuban
Ŝtata Universitato de Kuban (Eŭropa Ruslando)
Ŝtata Universitato de Kuban (Eŭropa Ruslando)
DEC
Ŝtata Universitato de Kuban
Ŝtata Universitato de Kuban
Map
Ŝtata Universitato de Kuban
vdr

Ŝtata Universitato de Kuban (ruse Кубанский государственный университет, mallongigite KubSU) estas publika universitato en urbo Krasnodar kaj en Krasnodara regiono de la Rusia Federacio. Ĝi estas unu el la plej grandaj kaj plej malnovaj universitatoj en la sudo de Rusio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La universitato estis fondita en 1920 en Krasnodaro. Ĝia unua elektita rektoro estis Nikandr Marks (cirile Никандр Маркс), iama generalo de la rusa imperia armeo, historiisto kaj specialisto en la kampo de antikva rusa paleografio.

En 1994, la universitato estis rekonita kiel unu el la ĉefaj institucioj de alteduko en Rusio. En 2004 kaj 2005, la universitato estis vicigita inter la supraj 100 altlernejoj en Rusio kaj estis aljuĝita la Ora Medalo por Eŭropa Kvalito.

En 2008, Miĥail Astapov, iama kapo de la Krasnodar Regiona Sekcio de Edukado, estis nomumita rektoro de la universitato.

La universitato trejnas eksterlandajn specialistojn ekde 1970. Ĝiaj eksterlandaj diplomiĝintoj venas el pli ol 120 landoj. Nuntempe, la universitato daŭre edukas studentojn el Azio, Ameriko, Afriko kaj Eŭropo.