Permjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Permjo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 614000–614999 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 048 005  (2017) [+]
Loĝdenso 1 311 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 58° 1′ N, 56° 15′ O (mapo)58.01388888888956.248888888889Koordinatoj: 58° 1′ N, 56° 15′ O (mapo) [+]
Alto 171 m [+]
Areo 799,68 km² (79 968 ha) [+]
Horzono UTC+05:00 [+]
Situo de Permjo
Situo de Permjo

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Perm, Russia [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Permjo (ruse Пермь; aliaj eblaj esperantigoj: Perm, Permj) estas rusia urbo en meza Uralo situanta ĉe la rivero Kama; ĉefurbo de Permja regiono.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej antikvaj loĝlokoj sur la loko de moderna Permjo estis la vilaĝo JagoŝiĥaBrjuĥanovo ĉe la rivero Jagoŝiĥa (Jegoŝiĥa (rivero)). Ĝi estis unue menciita en la censa libro de vojevodo Prokopij Jelizarov en la jaro 1647. Laŭ censo de jaro 1687 en Jagoŝiĥa estis sep domoj kaj "28 personoj maskla, precipe de familioj Brjuĥanov, Verĥolancev kaj Fedotov".

En 1723 tie estis fondita Jagoŝiĥa kuprofandanta uzino de Vasilij Tatiŝĉev. Poste, en 1781, vilaĝo Jagoŝiĥa iĝis urbo Permjo. En Permjo troviĝis la ĉefadministrado de uralaj fabrikoj. Komence de la 19-a jarcento Permjo fariĝis ĉefa riverhaveno.

La urbo antaŭe estis nomita kiel:

  • Permjo (Пермь) ĝis 1940;
  • Molotov (Молотов) en 1940 ... 1957.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Moskeo de Permjo. En la soveta tempo multe da laboroj estis farita de punlaboristoj tra la 170 gulago-koncentrejoj. Nur unu el tiuj (Perm-36) estis konservita kaj servis kiel ekzilejo por disidentoj ĝis la 1980-aj jaroj kaj nun estas vizitebla[1].

Komuniko[redakti | redakti fonton]

La interurba telefona kodo estas 342, la enurbaj telefonnumeroj estas sepciferaj (en jaro 2006).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekonomio de la urbo baziĝas sur la grandindustrio, brulindustrio kaj ĥemia industrio. Fabrikoj de Permjo produktadas aviadan teĥnikon, raketan kaj kosman teĥnikon.

Arbo-reciklada industrio estas ankaŭ disvolvigita. En la urbo estas fervoja stacio kaj flughaveno.

Poŝtkarto sendita de J. Kutkov, Perm en 1927
Poŝtkarto sendita de J. Kutkov, Perm (dorsflanko)

Esperanto en Permjo[redakti | redakti fonton]

Nun (12.2010) en Perm mankas oficiala Esperanto-klubo, sed funkcias neregistrita kaj sennoma grupo de geesperantistoj. Tamen dum multaj jaroj en la urbo ekzistis Perma Esperanto-klubo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (nederlanda) Herman Vuijsje, Survoje al Vladivostok (Op weg naar Vladivostok), p. 55, eld. Lubberhuizen, 2012.ISBN 978 90 5937 300 6