La Tram-metroo de Volgogrado (ruseВолгоградский скоростной трамвай, nome rapidtramo) estas malpeza trajno veturanta en Volgogrado, Rusio. Ĝi konsistas el 22 stacioj sur unu linio, laŭlonge de Volgo de la nordaj suburboj de Volgogrado al ĝia urbocentro por entuta longeco de 17,3 kilometroj. La plej granda parto de la tram-metroa linio dividas grund-nivelan veturprioritaton kun antaŭe konstruita fervoja linio de 10,2 kilometroj, en maniero simila al tiu de la suda branĉo de C-Trajno en Kalgario, ekzemple; kvin urbocentraj stacioj, aliflanke, estis konstruitaj subtere en du sekcioj (malfermitaj en 1984/2011), super totala longeco de 6,8 kilometroj, konforme al normaj dezajnoj kongruaj kun ekzistantaj Rusiaj metroaj sistemoj.
La tram-metroo de Volgogrado estis inaŭgurita la 5-an de novembro1984, kaj transportis 50 milionojn da pasaĝeroj jare kiam la plilongigo de 2011 estis malfermita.
En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Volgograd Metrotram" en la angla vikipedio (fonta versio 764910581). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj.