Tramtransporto en Arĥangelsko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tramtransporto en Arĥangelsko
Tramo RVZ-6 sur Avenuo Lomonosov
Tramo RVZ-6 sur Avenuo Lomonosov
tramtransporto
Ĝeneralaj informoj
Loko Arĥangelsko
 Rusio
Transportsistema speco tramo
Komenco de trafiko 25-a de junio 1916
Fino de trafiko 21-a de julio 2004
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 29,9 km
Nombro de linioj 5
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 524 mm
Transportisto AMTTP
vdr

Tramtransporto en Arĥangelsko (ruse Архангельский трамвай) estas fermita tramsistemo kiu ekzistis en la urbo Arĥangelsko de 1916 ĝis 2004. Longtempe ĝi estis la plej norda tramsistemo en la mondo (nun tio estas la tramreto en la norvega urbo Trondheim). Dum la Granda Patriota Milito ĝi estis uzata por transporti armean kargon. La 21-an de julio 2004, la tramsistemo estis fermita pro ekonomiaj kialoj; la prizorgado de la tramfloto estis konsiderita neprofita. La tramoj baldaŭ estis malmuntitaj.

La likvido de la arĥangelska tramo estis rezulto de intenca politiko de la urba gvidantaro kaj tiama urbestro Oleg Nilov, kiu fermis la nuran profitan tramon n-ro 1 la 13-an de majo 2003. Post tio, la fermo de la tuta sistemo fariĝis neevitebla.

La tramsubstacio ĉe 13 Strato Suvorov estis konstruita en 1914 kaj estas arĥitektura monumento de Arĥangelsko.

La sumlongo de tramtrakoj ĉe la pinto de la evoluo de la sistemo estis proksimume 30 km.


Mapo


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]