Tramtransporto en Viborg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tramtransporto en Viborg
Tramo en Viborg (1941)
Tramo en Viborg (1941)
tramtransporto
Ĝeneralaj informoj
Loko Viipuri / Viborg,
1912-1917  Rusia Imperio, 1917-1940  Finnlando, 1944-1957  Sovetunio
Transportsistema speco tramo
Komenco de trafiko 28-a de septembro 1912
Fino de trafiko 1-a de aprilo 1957
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 21,3 km
Nombro de linioj 3
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 000 mm
Transportisto Allgemeine Elektrizitäts-Gesellschaft, Viipurin kaupungin sahkolaitos,
Viborgskoje tramvajnoje upravlenije
vdr

Tramtransporto en Viborg (finne Viipurin raitioliikenne, ruse Выборгский трамвай) estis transportsistemo funkciinta en la urbo nomata finne Viipuri kaj svede Viborg de la 28-a de septembro 1912 ĝis la 1-a de aprilo 1957. La dua plej granda urbo de Finnlando ĝis 1917 estis kiel la cetero de Finnlando okupita per la Rusia Imperio, kiu tie estis instalinta imperian regnon Grandprinclando Finnlando, sekve akiris sendependecon, ĝis en 1940 la armeo de Sovetunio konkeris ĝin kadre de la Vintra Milito, parto de la Dua Mondmilito. Dum la sekva Daŭriga Milito la finna armeo en aŭgusto 1941 rekonkeris la urbon kaj ĉirkaŭaĵon kaj tenis ĝin ĝis junio 1944. Tiam ĝi definitive perdis la urbon al la ruĝa armeo de Sovetunio, en la Batalo de Tali-Ihantala, kiu forte damaĝis la urbon kaj ankaŭ la traman reton. Ekde tiam, la urbo estis alligita al la Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko. Kiam sekve estis venigitaj novaj urbanoj de aliaj partoj de Sovetunio, la sovetaj instancoj provis revivigi la finnan traman reton, sed en 1957 rezignis pri la penoj kaj fermis la tramsistemon.

mapo el 1939


tramo antaŭ la la fervoja stacidomo en la finna epoko meze de la 1930-aj jaroj


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]