Monaĥejo Andronikov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monaĥejo Andronikov

La Monaĥejo Andronikov (ruse Спасо-Андроников монастырь) situas en Moskvo oriente de la centra urboparto apud la riverbordo de rivero Jaŭza. En ĝi nuntempe lokiĝas la Muzeo de antikva rusia pentrado je nomo de Andreo Rublov. En la monaĥejo situas la plej malnova preĝejo de Moskvo kiu restis ĝis nun (Spasskij-templo).

Historio[redakti | redakti fonton]

De la Jaŭza bordo oriente de Moskvo en la 12-a jarcento komenciĝis la vojo direkte al Vladimir - ĉefurbo de tiama Nord-Orienta Rusio. Por defendo de tiu vojo sur la alta kruta riverbordo en la loko de kie videblis Kremlo en la 14-a jarcento estis fondita Spaso-Andronikov monaĥejo. En 1352 monaĥo Jerevferij Pleŝĉejev (en monaĥeco Aleksij) estis direktita de Moskva princo al Konstantinopolo; li revenis hejmen kiel mitropolito. Kreskado de Moskvo faris eblecon meti ruson al la supra posteno de rusa ortodoksismo. Kun si Aleksej alportis ikonon de Savanto. Reveninte en Moskvon, Aleksij petis al Sergio Radoneĵskij doni al si lian lernanton Androniko. Al Androniko li komisiis konstruadon de la nova monaĥejo kaj Androniko estiĝis la unua ĝia estro. La rivereton fluantan apud la monteto kaj enfluantan en Jaŭza (nun ĝi fluas subtere en tubo) Aleksij nomis "Ora Korneto" je nomo de kunfluejo Ora Korno en Konstantinopolo.

Spasskij-preĝejo

La klostro servis kiel fortikaĵo ĉe komenco de la vojo al Ora Hordo trans Rjazanj (tiam malamikeca por Moskvo) kaj la vojo al ribela Niĵnij Novgorod.

Ĝia nuna arkitektura ensemblo fariĝis dum 15-19-aj jarcentoj. Dum la jaroj 1420 - 1427 aperis ŝtona preĝejo de Savanto, kies kreadon partoprenis Andreo Rublov kaj Daniil Ĉornij. Fine de la 14-a kaj komence de la 15-a jarcento en la klostro ekzistis granda metiejo por reskribado de libroj kie laboris ankaŭ Andreo kaj Daniil. Tie Rublov mortis kaj estis entombigita en 1430. Lia tombo estis perdita en la 17-18-aj jarcentoj.

En la 17-a jarcento en la monaĥeja prizono vivis Avakum, gvidanto de rusiaj malnovritanoj.

La monaĥejo tro suferis pro la Moskva incendio de 1812.

Post la Rusia revolucio de 1917 ĝi estis fermita. En 1947 grupo da agantoj de kulturo organizita de I.Grabarj proponis al sovetunia registaro malfermi en la monaĥejo muzeon de antikva pentrado je nomo de Andreo Rublov. La muzeo estis fondita per oficiala dekreto decembre de 1947 kaj ekde la 1960 funkcias konstante. En 1959 komenciĝas restaŭrado de Spasskij templo.

Konstruaĵoj kaj teritorio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Mikaelo
  • Spasskij templo
  • Komunmanĝejo
  • Preĝejo de Sankta Mikaelo
  • Muroj kaj turoj
  • "Sankta porgego"
  • Sonorilturo (nun ne ekzistas)
  • Monaĥa ejo
  • Monakejestra ejo
  • Religia lernejo
  • Monaĥeja nekropolo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]