Makedonia Esperanto-Ligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Makedonia Esperanto-Ligo estas la unuiĝo de la esperantoparolantoj en la eŭropa ŝtato Makedonio. Ĝi fondiĝis en 1957, kaj ĝis la disfalo de la ŝtato Jugoslavio komence de la 1990-aj jaroj funkciis kiel sekcio de Jugoslavia Esperanto-Federacio. Post la starigo de sendependa slava ŝtato Makedonio en 1992 ĝi ricevis la statuson de landa asocio de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Prezidanto laŭ la stato de aprilo 2013 estas Sotir Taleski, kaj la liga sidejo estas en la nacia ĉefurbo Skopje. Laŭ propraj informoj en 2013 la ligo havas 45 membrojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]