Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj

La Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj (UME; france Union des Espérantistes Malgaches) estas la landa Esperanto-asocio en la afrika ŝtato Madagaskaro. Ĝi estis fondita en 1960, kaj de tiam havas neformalajn rilatojn al Universala Esperanto-Asocio. La asocio havas sian sidejon en Ambohidrapeto, okcidenta antaŭurbo de la ŝtata ĉefurbo Antananarivo.
Prezidantoj de la asocio estis:
- Justine Ralalarisoa (2001-2005)
- Henriel Fidilalao (2005-2024)
- Ranja Zafinifotsy (2024-2025, elektita en la 1-a Malagasa Esperanto-Seminario)
- Tatiana Ravololomampionola (provizora prezidantino, 2025-2026)
- Manohimiharintsara Andrianirina (elektita per reta voĉdono en junio 2026)
En la membrokunveno de 6-a de januaro 2024 la ĝistiama prezidanto Henriel Fidilalao kaj la ĝistiama estraranino Miora Raveloharison elektiĝis honoraj membroj de UME.
Suborganizaĵo de la Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj estis la Junulara Esperantista Organizo de Madagaskaro (JEOM), la landa asocio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo en Madagaskaro. Ĝi estis fondita en 1963, aliĝis al TEJO en 1988, kaj havis sian sidejon en la ĉefurbo Antananarivo. La 4-an de decembro 2021 ĝi refondiĝis sub la nomo Malagasa Esperanto Junulara Asocio (MEJA). En 2025, MEJA ŝanĝis sian nomon al MEJO (Malagasa Esperantista Junulara Organizo).
La Malagasaj Esperanto-Seminarioj formale ne estas aranĝoj de UME, kvankam la unuaj tri el ili en 2024 kaj 2025 estis organizitaj de ties tiutempe ĉefaj aktivuloj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- la vikipedian kategorion malagasaj esperantistoj
| ||||||||||||||