Henriel Fidilalao

Henriél FIDILALAO FIRAISANA (naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1966 en Firavahana en la distrikto Fenoarivobe) estas malagasa esperantisto.
Li eklernis Esperanton en 1986. En 1996 li vojaĝis al Eŭropo por labori en la Centra Oficejo de UEA kaj partopreni en la IJK 1996 en Güntersberge kaj la UK 1996 en Prago.
Ekde 2005, li estis prezidanto de la Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj, ĝis kiam la 6-an de januaro 2024 Ranja Zafinifotsy elektiĝis lia posteulo. Li tiam fariĝis honora membro de la Unuiĝo.
Krome li estas fondinto de la retradio Aminda Radio Esperanto (kiun li gvidis de 2016 ĝis la lasta elsendo en 2025) kaj de la gazeto Panoramo de la Granda Insulo.
Li aktivas ankaŭ kiel Esperanto-instruisto (ĉeeste kaj rete) kaj jam ofte subtenis malagasajn gejunulojn (i.a. Ranja Zafinifotsy) en la lernado de la lingvo. Ankaŭ lia edzino kaj liaj kvar filoj parolas Esperanton. Lia nevino Manohimiharintsara Andrianirina (nomata Mihary) elektiĝis prezidantino de Malagasa Esperanto Junulara Asocio (MEJA) en decembro 2021 kaj kasistino de TEJO en 2024. Alia nevino de li, Tatiana Ravololomampionola, elektiĝis sekretario de la Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj (UME) en 2024 kaj komitatano B de TEJO en 2025.
En 2025 li ricevis Diplomon pri Elstara Agado de UEA.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Duon-ete (poemaro, 2017)
- Esprimoj (al infanoj) por nin inspiri, 2020
- Heroo de l’ ĉiutagaĵo (originala romaneto, verkita en 2006 kaj eldonita rete en 2020)
- Ny tsara ho fantatra momba ny teny esperanto, Antananarivo 2008, 110 p. (Esperanto-lernolibro en la malagasa, kun Justine Ralalarisoa)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retejo de Aminda Radio Esperanto kaj Panoramo de la Granda Insulo
- Duon-ete (poemaro libere elŝutebla, 2017)
- Esprimoj (al infanoj) por nin inspiri (libro libere elŝutebla, 2020)
- Heroo de l'ĉiutagaĵo (Originala romaneto libere elŝutebla, 2020)