Saltu al enhavo

Ranja Zafinifotsy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ranja Zafinifotsy
Ranja Zafinifotsy en marto 2024 en Antananarivo
Ranja Zafinifotsy en marto 2024 en Antananarivo
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1996 (1996-07-18) (29-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Madagaskaro Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Ranja Zafinifotsy en la Universala Kongreso 2023 en Torino

Ranja Robertine Jeanne d'Arc Lydie ZAFINIFOTSY EP RANDRIANANDRASANA (naskiĝis la 18-an de julio 1996 en Tsaratanana, distrikto Ifanadiana) estas malagasa esperantistino kaj lerneja direktorino. Ŝi preferas la esperantan prononcon Ranja de sia persona nomo al la malagasa Ranĵ, dum ŝia familia nomo estas prononcata Zafini'fuc.

Ŝi naskiĝis kiel la plej juna el ses infanoj en kamparana familio de sudorienta Malagasio. En 2014 ŝi translokiĝis al la ĉefurbo Antananarivo kaj studis tie administradon de neregistaraj organizoj. Ekde 2018 ŝi laboris tie kiel sekretariino kaj administrantino en lernejo por malriĉaj infanoj. Temas pri lernejo kun ĉirkaŭ 300 infanoj en sluma kvartalo de la urboparto Anosibe de Antananarivo. Ĝin financas franca fondaĵo. En 2023, en aĝo de nur 26 jaroj, ŝi fariĝis direktorino de tiu lernejo.

Dum kelkaj jaroj ŝi verkis teatraĵojn en la malagasa lingvo, kiujn disaŭdigis radiostacio en Antananarivo.

Ŝi edziniĝis en 2021. En februaro 2022 naskiĝis ŝia filo Ayden.

Esperanta agado

[redakti | redakti fonton]

Esperanton ŝi eklernis en 2018, aŭdinte pri la lingvo de instruistino, kiu lernis Esperanton 10 jarojn antaŭe en kurso de Justine Ralalarisoa. En decembro 2021 ŝi iniciatis la refondon de MEJA (Malagasa Esperanto Junulara Asocio) kaj elektiĝis ties kasistino.

Komence de 2022, ŝi debutis kiel esperanta verkistino per la rakonto „La sorto de Aina“ publikigita rete ĉe verkoj.com kaj libro.ee.

La 15-an de oktobro 2022 la estraro de UEA elektis ŝin ano de la Afrika Komisiono por la periodo 2022-2025.

En decembro 2022 ŝi partoprenis kun sia eta filo en la 8-a Afrika Kongreso de Esperanto en Senegalo.

En 2023 ŝi gajnis en la konkurso "Partoprenu IJK-n" de TEJO. En la Universala Kongreso 2023 en Torino kaj la Internacia Junulara Kongreso 2023 en Lignano Sabbiadoro ŝi estis la sola partoprenanto el Malagasio. En la UK en Torino, ŝi sukcese trapasis la KER-ekzamenon sur nivelo B2.

De la 6-a de januaro 2024 ĝis la 29-a de aprilo 2025 ŝi estis prezidantino de la Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj (UME).

Ŝi multe instruas Esperanton en sia lernejo, sed ankaŭ inter siaj parencoj kaj konatoj. En la Instruista Seminario en Antananarivo en januaro 2024 kaj la samloka Kristana Esperanto-Seminario en marto 2024, po pluraj dekoj el la partoprenantoj estis ŝiaj lernantoj. En 2024 pluraj el ŝiaj lernantoj komencis mem instrui Esperanton.

Ŝi helpis en la Internacia Infana Kongreseto en la UK 2023 en Torino. En la UK 2024 en Aruŝo ŝi estis anino de la Loka Kongresa Komitato kaj gvidantino de la infana kongreseto.

En februaro 2025 ŝi ĉeforganizis la 6-tagan Malagasan Esperanto-Seminarion en Antananarivo, kun 42 partoprenantoj el Malagasio, Germanio kaj Litovio. Almenaŭ 30 el tiuj partoprenantoj lernis Esperanton pro ŝia instigo. Ŝi ĉeforganizis ankaŭ la 4-an Malagasan Esperanto-Seminarion en oktobro 2025 kun 49 partoprenantoj.

En 2025 la Eldonejo Lemuro en Wiesbaden eldonis kvin verkojn de ŝi en presita formo. Ĉiuj enhavas ilustraĵojn faritajn per artefarita intelekto (AI). Dum du el ili ilustris Csaba S. Németh, la aliajn tri ŝi ilustris mem. Ŝi ilustris krome la libron "Floroj en mizero" de sia lernantino Navalona Lahatriniaina.

Distingoj

[redakti | redakti fonton]
Kiel herbo en vento (originala romano, 2025)
  • Semoj de amikeco, 2025, Antananarivo[2], 3-a eldono, eldonejo Lemuro, Wiesbaden, 2025, 48 p. (originala rakonto kun ilustraĵoj de Csaba S. Németh, publikigita ankaŭ rete en FB)
  • La vojaĝo de Ando, Eldonejo Lemuro, Wiesbaden 2025, 60 p. (originala rakonto kun ekzercoj por lerni Esperanton, kun ilustraĵoj fare de la aŭtorino)
  • La sorto de Aina, Eldonejo Lemuro, Wiesbaden 2025, 80 p. (rakonto, publikigita rete jam en 2022; la papera versio enhavas 65 ilustraĵojn fare de la aŭtorino)
  • Kiel herbo en vento, Eldonejo Lemuro, Wiesbaden 2025, 104 p. (originala romano kun 90 ilustraĵoj fare de la aŭtorino)
  • La Mesaĝisto de la Tero, Eldonejo Lemuro, Wiesbaden 2025, 48 p. (originala rakonto kun ekzercoj por lerni Esperanton, kun 28 ilustraĵoj de Csaba S. Németh)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]