Afrika Komisiono de UEA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Afrika Komisiono de UEA (ankaŭ nomita Afrika Agado de UEA) estas laborgrupo de reprezentantoj de UEA kaj ĝiaj landaj asocioj en Afriko. La Komisiono estas financita de la rento de la Fondaĵo Afriko de UEA kaj havas oficejon, nomita la Afrika Oficejo de UEA, en la urbo Lokossa en Benino.

Celo[redakti | redakti fonton]

Laŭ mesaĝo de Adjévi Adjé je la 2014-06-28, “La laboro de la komisiono estas fakte laboro por disvastigi Esperanton kaj plivigligi la Afrikan Esperantistaron. Tio okazas precipe rete per plifortigo de la ligoj en Afriko per interŝanĝo de spertoj kaj opinioj. La komisionanoj estas helpataj en ties taskoj de helpkomisionanoj, kiuj disponas tiucelan komunik-liston sub la mastrumado de la kunordigantoj. Ĉiuj intervenas en la debatoj kaj el la konkludoj de la diskutitaj temoj, la komisiono faras proponon aŭ konsilas al estraro de UEA pri Esperanto en Afriko.”

Agadoj[redakti | redakti fonton]

Komunikado[redakti | redakti fonton]

La komisiono publikigas ekde 2006 bultenon nomatan Esperanto en Afriko.

Afrikaj Kongresoj de Esperanto[redakti | redakti fonton]

La Komisiono ankaŭ zorgas pri organizado de la Afrikaj Kongresoj de Esperanto (AKE).

AKE Datoj Urbo Ŝtato Rimarkoj
6-a AKE 2016-12-24 – 31 Bunda Flago-de-Tanzanio.svg Tanzanio
5-a AKE 2013-12-29 – 2014-01-04 Kotonuo Flago-de-Benino.svg Benino Prez de KOKo : Privas Tchikpe
4-a AKE 1995-12-26 – 1996-01-03 Arusha Moshi Flago-de-Tanzanio.svg Tanzanio
3-a AKE 1994-12-23 – 1995-01-02 Winneba Flago-de-Ganao.svg Ganao
2-a AKE 1991-12-28 – 31 Kotonuo Flago-de-Benino.svg Benino Prez de LKK : Privas Tchikpe
1-a AKE 1990-12-27 – 1991-01-02 Noce Flago-de-Togolando.svg Togolando

La 6a-AKE devis okazi en Rumonge (Burundo) somere de 2016, sed pro subita malpliboniĝo de la politika situacio en la lando, la Afrika Komisiono decidis fine de 2015 organizi la kongreson en Tanzanio, kaj en januaro 2016 decidis prokrasti ĝin al decembro 2016.

Membraro[redakti | redakti fonton]

Ekde majo 2017 gvidas[1],[2] la komisionon:

Antaŭaj ordigantoj[redakti | redakti fonton]

En 2016 la Afrikan Komisionon kunordigis[3] Adjévi Adjé el Togolando kaj vic-kunordigis Jean Codjo el Kanado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Ekoficas nova Afrika Komisiono», gazetara komuniko de UEA, la 26-an de majo 2017.
  2. Membrolisto de la komisiono pri Afrika Agado en la retejo de UEA
  3. Esperanto en Afriko n-ro 28, 2016, p. 6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]