Privas Tchikpe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Privas Tchikpe
Privas Tchikpe en 2015. Fotis Mireille Grosjean.
Privas Tchikpe en 2015. Fotis Mireille Grosjean.
Persona informo
Naskiĝo 1963
en  Benino
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Benino
Alma mater Universitato de Abomey-Calavi
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Privas TCHIKPE (naskiĝis en 1963) estas esperantisto el Benino. Li studis en la Universitato de Abomey-Calavi juron, merkatikon kaj komunikadon, diplomiĝis pri tiuj tri studobjektoj kaj estis oficisto en la ministerio pri komunikado en Kotonuo. Ekde la unua de januaro 2016 li estas emerita. Li parolas la aĝaan kaj la fonuan lingvojn, plie la francan, Esperanton kaj la anglan. De la benina ŝtato li ricevis la titolon de administranto.

Esperanto-agadoj[redakti | redakti fonton]

Asocioj[redakti | redakti fonton]

Li esperantistiĝis en 1981 kiel la unua persono en Benino. Kun kelkaj amikoj liaj, al kiuj li instruis Esperanton, li fondis en la jaro 1983 la landan asocion Benina Esperanto-Asocio agnoskita de la Ministerio pri Internaj Aferoj. Li daŭre instruis Esperanton en Lokossa, Aplahoué kaj Kotonuo.

En la jaro 2009 li fondis kun Mireille Grosjean el Svislando asocion, kiu nomiĝas “Scio Sen Bariloj” (SSB), neregistara organizo kiu laboras por ebligi aliron al lertigado. Kerna agado de “Scio Sen Bariloj” estas disvastigo de Esperanto, sed ekzemple ankaŭ virina kapabligo al gvidaj roloj.

Plie, li estas ano de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (IRE).

Kongresoj[redakti | redakti fonton]

En 1991 li organizis kiel prezidanto de LKK sukcesan duan Afrikan Kongreson en Kotonuo kun partopreno de dekoj da eksterafrikaj esperantistoj. En 2013, Privas Tchikpe estis prezidanto de la Kongresa Organiza Komitato (KOKo) respondeca pri la okazigo de la Kvina Afrika Kongreso de Esperanto (AKE), kiu okazis ekde la 29-a de decembro 2013 dum 7 tagoj en Kotonuo.

Krom tiuj afrikaj kongresoj, en 1987 li partoprenis kun 12 aliaj afrikanoj en la jubilea Universala Kongreso en Varsovio, Pollando. Longa paŭzo okazis pro la fakto, ke Privas Tchikpe havis altnivelajn respondecojn en sia kariero, sed en 2008 li partoprenis la Konferencon de ILEI en Porto Novo, Benino.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Okaze de 104-a UK en Lahti, Finnlando en 2019, Privas Tchikpe ricevis Diplomon pri Elstara Agado de UEA en rilato kun sia gvidado de "Scio Sen Bariloj".

En 2023 UEA nomumis lin Honora Membro de UEA, kiel unua afrikano.