Miora Raveloharison

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Miora Raveloharison
Miora Raveloharison en marto 2024 en Antananarivo
Miora Raveloharison en marto 2024 en Antananarivo
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1980 (1980-08-20) (43-jaraĝa)
vdr

Mioranantenaina Lantonirina Voangiarimanana RASOHARINAIVO EP RAVELOHARISON, konata kiel Miora RAVELOHARISON (naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1980 en Antananarivo) estas malagasa pastorino, lertigistino kaj esperantistino. En 2023, okaze de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), Universala Esperanto-Asocio (UEA) aljuĝis al ŝi la Premion Deguĉi pro ŝia agado por Esperanto, virinoj kaj kulturo en Afriko. Temas pri la unua homo en Afriko, kiu gajnis tiun premion[1].

Ŝi doktoriĝis pri teologio en 2023. Ŝi membras en la Afrika Komisiono de UEA (Universala Esperanto-Asocio), respondeca pri virina agado kaj kulturo. En 2023 ŝi deĵoras en sia dua mandato. Ŝi kaj ŝia edzo estas gepastoroj de la Eklezio de Jesuo Kristo en Madagaskaro. Ili estas gepatroj de unu filo, Jonathan.

Ŝi konatiĝis kun Esperanto, kiam ŝi studis en liceo, en 1997, per libreto verkita en multaj lingvoj, unu el tiuj Esperanto. Pro scivolemo ŝi esploris pri la lingvo kaj eklernis ĝin. Helpis ŝin kompletigi sian lernadon kaj definitive esperantistiĝi la libro "Dio estas Amo" de la bretono Erwan Ar Menga.

Laborante en la sudorienta parto de sia lando, ŝi trovis okazon komenci instrui Esperanton kaj anoncis sian kurson en la regiona radio dum 15-minuta programero. Tiam aperis ŝiaj unuaj 23 gelernantoj. Ŝi ne plu ĉesis instrui la lingvon. Ŝi aparte instruas al infanoj kaj gejunuloj, uzante instrumetodon bazitan sur la uzo de kantoj, ludoj, ekskursoj kaj kulturaj interŝanĝoj, donante plezuron al la sperto lerni.

Frue post sia lernado ŝi komencis korespondi kun aliaj malagasaj esperantistoj kaj ekaktivis en la landa movado. Ŝi partoprenas en diversaj agadoj, movadaj, edukaj kaj socicelaj. Ŝi ofte prelegas, gvidas trejnadojn, organizas konferencojn kaj kongresojn, diversfoje dividante siajn spertojn, cele ĉefe al la evoluigo de junulinoj kaj virinoj. Kun Alexandrine Omba el D. R. Kongo ŝi fondis Esperantistan Virinan Asocion en Afriko (EVAA) kaj en 2018 organizis la 1-an Afrikan Kongreson por Virinoj (AKVo), kiu okazis en Madagaskaro. Ŝi nuntempe estas en sia dua mandato kiel membro de la Afrika Komisiono de UEA. Ekde 2008 ŝi ankaŭ estas prezidantino de malagasa sekcio de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI). Ŝi estas kunlaboranto en agado de la Universitato de Sevilo, Hispanio, kunordigita de Prof. Vicente Manzano-Arrondo (Viko). Ŝi lastatempe kunlaboras kun aliaj malagasaj esperantistoj por revigligi la landan asocion de UEA kaj ĉiujn sekciojn de aliaj Esperanto-organizoj en Madagaskaro.

Ja renkontiĝoj en sia lando aŭ en aliaj landoj, inter homoj de diversaj kulturoj en la mondo, fizike aŭ virtuale, markas la ĉiutagan Esperanto-vivon de Miora. Por ŝi Esperanto estas grava, aplikata kiel ilo por paca komunikado kaj disvolviĝo de solidareco kaj empatio inter homoj. Por ŝi la Esperanto-mondo estas mondskala interŝanĝejo, kie homoj estu instigataj malkovri unu la aliajn, ricevi, kunhavigi, ĝui la diversecon de la mondo. Ŝi laboras, por ke Esperanto malfermu al homoj pordon al mondkomunikado.

En la jaro 2023 ŝi ricevis la Premion Deguĉi, unu el la plej valoraj distingoj de UEA. Kadre de la ILEI-Kongreso 2023 ŝi partoprenis rete en debato pri la vivo de afrikaj virinoj kune kun kvar aliaj afrikaninoj (el kiuj nur unu, ŝia samlandanino Ranja Zafinifotsy, povis persone ĉeesti la kongreson).

En 2024 ŝi organizis en eklezia seminariejo de sia urbo Antananarivo du tritagajn Esperanto-aranĝojn:

  • instruistan seminarion (januaro 2024, 32 partoprenenantoj, kun subteno de UEA kaj ILEI)
  • kristanan seminarion (marto 2024, 43 partoprenantoj, kun subteno de la germana sekcio de KELI)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gazetara Komuniko de UEA n-ro 1123: Premio Deguĉi 2023 al Miora Raveloharison