ILEI-Kongreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Nuvola apps kuser.svg ILEI-Kongreso
Simbolo
ILEI emblemo blue.png
Nomo ILEI-Kongreso
Regiono Mondo
Periodo julio / aŭgusto
Organizanto ILEI
Ekzistas ekde 1967 (?)
Celgrupo Esperantistaj instruistoj
Informa retpaĝo paĝo pri ILEI-Kongreso
v  d  r
Information icon.svg

ILEI-Kongreso estas ĉiujara plensemajna evento organizata de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Ĝi okazas kutime tuj antaŭ aŭ tuj post Universala Kongreso de Esperanto de UEA, do fine de julio aŭ komence de aŭgusto. ILEI fondiĝis en 1949, tamen la ILEI-Kongresoj ne komenciĝis tuj, ĉar ili estis unue parto de UK kaj okazis kadre de UK.

La programo de ILEI-Kongreso kutime entenas komitatkunsidojn, prelegojn pri pedagogiaj temoj, prelegojn pri aliaj temoj laŭ la loko kaj la partoprenantoj, kursojn, seminariojn, ekzamensesiojn, kulturajn programerojn, distrajn vesperojn, ekskursojn kaj koncertojn. Kutimo estas ankaŭ lingva festivalo (kiam eblas, ĝi okazas surstrate, por informi la eksteran publikon) kaj unu- aŭ dutaga universitatnivela simpozio kun partopreno de esperantistaj kaj neesperantistaj fakuloj. Fama kutimo de ĉiu ILEI-Kongreso estas la unua vespero, kiu kompreneble estas interkona, sed plie havas la nomon Frandvespero, ĉar ĉiu partoprenanto alportas ion bongustan el sia lando: do, gastronomio kaj malkovro de manĝkutimoj staras en la unua vico. ILEI-Kongreso grupigas inter kelkdek kaj 200 partoprenantojn.

La unua interkontinenta evento kiel UK, IJK aŭ ILEI-Kongreso, kiu okazis en Afriko, estis ILEI-Konferenco en Porto Novo (Benino) en la jaro 2008. En tio ILEI estas avangarda. Nur naŭ jarojn poste, en la jaro 2017, okazis la unua IJK en Afriko.

En 2016, okaze de la 49-a ILEI-Konferenco en Hungario, la tiama estrarano pri konferencoj de ILEI proponis kaj la Komitato aprobis doni novan nomon al la evento: "kongreso". Sekve, la 50-a Kongreso de ILEI okazis en Busano, Koreio, en julio 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]