KlaĉKunveno PostSomera (KKPS) estas Esperanto-renkontiĝo, kiu daŭrigas la tradicion de PSKK, kaj celas allogi precipe junulojn, plejparte ekster Nederlando, kiuj jam parolas Esperanton kaj antaŭe jam partoprenis Esperanto-renkontiĝojn. KKPS okazas en Nederlando, kaj estas organizata de Nederlanda Esperanto-Junularo. La unua KKPS okazis de la 2-a ĝis la 4-a de novembro 2012 en Delft. La tria kaj la kvara KKPS kunokazis kun la aŭtuna studsemajnfino de Esperanto Nederland. Komence KKPS okazadis en la unua semajnfino de novembro, poste tio moviĝis al la lasta semajnfino de oktobro, en kiu estas aldona horo pro finiĝo de somera tempo. Varbilo por la aranĝo estas la humura gazeto Pos-Amiko.