PostSomera KlaĉKunveno
PostSomera KlaĉKunveno (PSKK) estis junulara kaj familia Esperanto-renkontiĝo organizata de 1996 ĝis 2011 de FLEJA kaj NEJ en Benelukso. Ekde la jaro 2012 ĝian tradicion daŭrigas la renkontiĝo KKPS okazanta en Nederlando.
| ||||
|---|---|---|---|---|
| Nomo | PostSomera KlaĉKunveno | |||
| Regiono | Belgio (Flandrio) | |||
| Periodo | aŭtuno | |||
| Organizanto | FLEJA | |||
| Ekzistas ekde | 1996 | |||
| Celgrupo | junularo kaj junaj familioj | |||
| Informa retpaĝo | PSKK-paĝo | |||


Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]Lokoj
[redakti | redakti fonton]Dum la unuaj du fojoj, PSKK okazis Nederlando, poste ili okazis ĉiam en Belgio.
Datoj
[redakti | redakti fonton]Laŭ sia nomo, PSKK okazas post somero (sed ja antaŭ vintro), do en aŭtuno. La datoj de PSKK varias de jaro al jaro, sed ili estas de septembro ĝis novembro. Komenciĝo de PSKK estas en vendredo, kaj finiĝo en la sekva dimanĉo.
Programo
[redakti | redakti fonton]Dum PSKK oni interalie postĝuas la somerajn aranĝojn kaj antaŭĝojas la vintrajn. Estas interŝanĝo de fotoj, oni rakontas, prelegas, ktp. Pluraj eroj en la programo jam estas konsidereblaj tradiciaj, inter ili ekz. la ekskurso kaj la danckurso.
- Ekskursoj
- Gvidata vizito al la urbo aŭ komunumo kie okazas PSKK.
- Distra
- Danckurso de Bart Demeyere.
Listo de la PSKK-oj
[redakti | redakti fonton]| PSKK | Jaro/Datoj | Urbo | Temo | Aliĝintoj |
|---|---|---|---|---|
| 16a PSKK | 2011-11-25/11-27 | Olmen | ||
| 15a PSKK | 2010-10-15/10-17 | Olmen | ||
| 14a PSKK | 2009-10-30/11-02 | Zutendaal | ||
| 13a PSKK | 2008-10-31/11-02 | Zutendaal | ||
| 12a PSKK | 2007-10-31/11-04 | Zelem (Halen) | (72?) (>5 landoj) | |
| 11a PSKK | 2006-09-22/24 | Lokeren | 45 (4 landoj) | |
| 10a PSKK | 2005-10-21/23 | Zutendaal | 57 (7 landoj) | |
| 9a PSKK | 2004-10-29/11-01 | Ipro | Haloveno | 50 (6 landoj) |
| 8a PSKK | 2003-10-24/26 | Namuro | 50 | |
| 7a PSKK | 2002-09-20/22 | Ronse | 25 | |
| 6a PSKK | 2001-09-14/16 | Essen | ||
| 5a PSKK | 2000-11-17/19 | Beverlo | ||
| 4a PSKK | 1999-10-22/24 | Nieuwpoort-Bad | ||
| 3a PSKK | 1998-10-16/18 | Mol | ||
| 2a PSKK | 1997-10-10/12 | Bennekom (NL) | ||
| 1a PSKK | 1996-10-18/20 | Nijmegen (NL) |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||

