PostSomera KlaĉKunveno (PSKK) estis junulara kaj familia Esperanto-renkontiĝo organizata de 1996 ĝis 2011 de FLEJA kaj NEJ en Benelukso. Ekde la jaro 2012 ĝian tradicion daŭrigas la renkontiĝo KKPS okazanta en Nederlando.
Laŭ sia nomo, PSKK okazas post somero (sed ja antaŭ vintro), do en aŭtuno.
La datoj de PSKK varias de jaro al jaro, sed ili estas de septembro ĝis novembro.
Komenciĝo de PSKK estas en vendredo, kaj finiĝo en la sekva dimanĉo.
Dum PSKK oni interalie postĝuas la somerajn aranĝojn kaj antaŭĝojas la vintrajn.
Estas interŝanĝo de fotoj, oni rakontas, prelegas, ktp.
Pluraj eroj en la programo jam estas konsidereblaj tradiciaj,
inter ili ekz. la ekskurso kaj la danckurso.
Ekskursoj
Gvidata vizito al la urbo aŭ komunumo kie okazas PSKK.