Novjara Renkontiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
NR
Nomo Novjara Renkontiĝo
Regiono Germanio
Periodo Jarfino
Organizanto EsperantoLand
Ekzistas ekde 2001
Celgrupo grandparte: junularo kaj familioj
Informa retpaĝo NR-paĝo
Fota retpaĝo NR-2008/09-fotopaĝo
vdr

La Novjara Renkontiĝo (NR) estas ĉiujara Esperanto-renkontiĝo, organizata ekde 2002.

Escepte de la 1-a fojo, kiam la evento gastis en urbo norde de Berlino, do en regiono proksime al Pollando, la renkontiĝo ĝis nun ĉiam okazis en relative okcidenta loko de Germanio, facile atingebla de Nederlando, Belgio, Luksemburgio, Francio kaj Svislando. La eventon organizas la germana asocio EsperantoLand, kies gvidanto estas Lu Wunsch-Rolshoven. La infanan kaj junularan programon aranĝis dum multaj jaroj Christoph Frank, parte kun lia edzino Ines Frank; intertempe ĉefe Nicky Janssen kaj Valère Doumont ofertas programerojn por infanoj kaj junuloj. Christoph Frank kutime surscenigas (pup-)teatraĵon. La planadon kaj surlokan organizadon de la programo ekde proksimume 2008 faras Betti Maul. La teknikan aranĝon de la programeroj dum deko da jaroj ĝis 2022 prizorgis Klaus Rumrich kun kelkfoja helpo de junuloj kaj aliaj.

Unu el pluraj jarfinaj kunvenoj[redakti | redakti fonton]

En Germanio la Esperanto-parolantoj ĝis fino de 2008 festis dum la jarfinaj tagoj krom en NR ankaŭ en la pli tradiciaj renkontiĝoj IS (Internacia Seminario/Semajno) kaj IF (Internacia Festivalo). Ekde la jarfino 2006 ankaŭ AS (Ago-Semajno) de la Pola Esperanto-Junularo atingis pli ol 150 partoprenantojn, ĉefe junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Laŭ plano publikigita komence de 2009 AS kaj IS kuniĝos al Junulara E-Semajno (JES). La 1-a JES laŭ tiu intenco okazu fine de 2009 en Zakopane, Pollando; tiam ne okazos IS en Germanio.

"Novjara Internacia Semajno" (NIS)[redakti | redakti fonton]

Por eviti mankon de renkontiĝo por junuloj en Germanio ekde la jarŝanĝo 2009/10 la asocio EsperantoLand ofertas la aranĝon "Novjara Internacia Semajno" (NIS). Por tiu nova IS iom pliriĉiĝis la ĝisnuna junulara programo de NR; partoprenas ĉefe junuloj inter 14 kaj 20 jaroj.

Multaj infanoj kaj junuloj[redakti | redakti fonton]

NR bone taŭgas por familioj kun infanoj. Ekde la 3a NR partoprenas regule 40 ĝis 60 infanoj kaj junuloj inter kelkaj monatoj kaj 20 jaroj, triono ĝis duono estas denaskuloj. Per tio NR verŝajne fariĝis la plej granda Esperanto-renkontiĝo por infanoj kaj junuloj ĝis 16 jaroj. Krome partoprenas ankaŭ pluraj dekoj da plenkreskaj unuopuloj kaj paroj sen infanoj.

Kunlaborantoj / programo[redakti | redakti fonton]

  • Christoph kaj Ines Frank estas gravaj kunlaborantoj en diversaj programeroj. Christoph (Zauberbühne) profesie okupiĝas pri pupteatro kaj tial povas facile pruntedoni al la NR materialon ekzemple por la vespera programo. Kutime dum NR ili ellaboris domludon kaj ekzemple en 2005-2006 interalie mezepokan vesperon. Krome ili kaj la helpantoj kun infanoj kutime konstruas plej diversajn objektojn.
  • Ĉiam estas silvestra festo kaj okazas diversaj ekskursoj.
  • Tradicie okazas ĉiam prelegoj pri diversaj temoj. En 2005-2006 inter deko da prelegoj temis ankaŭ pri Esperanto kaj politiko.

Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj NR-oj[redakti | redakti fonton]

NR Datoj Urbo Partoprenintoj
20a NR 2023-12-27 - 2024-01-03 Wiesbaden planata
19a NR 2022-12-27 - 2023-01-03 Wiesbaden ~175 (NR+NIS)
(19a NR) 2021-12-27 - 2022-01-03 (Wiesbaden) nuligita[1]
(19a NR) 2020-12-27 - 2021-01-03 (Wiesbaden) nuligita
18a NR 2019-12-27 - 2020-01-03 Wiesbaden 212 (NR+NIS)
17a NR 2018-12-27 - 2019-01-03 Wiesbaden 216 (NR+NIS)
16a NR 2017-12-27 - 2018-01-03 Saarbrücken 201 (NR+NIS)
15a NR 2016-12-27 - 2017-01-03 Saarbrücken 196[2]
14a NR 2015-12-27 - 2016-01-03 Saarbrücken 211[3]
13a NR 2014-12-27 - 2015-01-03 Bitburg 162 (NR+NIS)[4]
12a NR 2013-12-27 - 2014-01-03 Saarbrücken 203 (NR+NIS)[5]
11a NR 2012-12-27 - 2013-01-03 Xanten 161 (NR+NIS)[6]
10a NR 2011-12-27 - 2012-01-03 Bitburg 177 (NR+NIS)[7]
9a NR 2010-12-27 - 2011-01-03 Saarbrücken 194 (NR+NIS)[8]
8a NR 2009-12-27 - 2010-01-03 Saarbrücken 194 (NR+NIS)[9]
7a NR 2008-12-27 - 2009-01-03 Frankfurto ĉe Majno 144
6a NR 2007-12-27 - 2008-01-03 Föckinghausen (komunumo Bestwig) 139
5a NR 2006-12-27 (26) - 2007-01-03 (07) Treviro 174
4a NR 2005-12-28 - 2006-01-08 Frankfurto ĉe Majno 119
3a NR 2004-12-27 - 2005-01-03 Kastelo Marienburg apud Zell (Mozelo) 153
2a NR 2003-12-27 - 2004-01-03 Tecklenburg 64
1a NR 2002-12-28 - 2003-01-02 Fürstenberg/Havel (norde de Berlino) 55

NR 2009/2010[redakti | redakti fonton]

  • Ĉeftemo (ĉefe, sed ne nur por la junulara programo): "Ne nur la mondo estas ronda"
  • Pupteatraĵo de Christoph Frank: "ElefanTonoj" (Elefantoj kaj tonoj)
  • Samtempe okazos la 1-a "Novjara Internacia Semajno" (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj

NR 2008/2009[redakti | redakti fonton]

  • Ĉeftemo de la junulara kaj infana programo: La kvar elementoj
  • Junulara diskoteko kaj junulara filmkreado
  • Koncerto de Alejandro Cossavella
  • Pupteatraĵo de Christoph Frank pri Münchhausen
  • Ekskurso al Darmstadt

NR 2006/2007[redakti | redakti fonton]

  • Ĉeftemo: Medio
  • Temo por infanoj: Ludiloj el rubaĵoj
    • Kiel infanoj de la tuta mondo ludas per tio kion ili trovas en la naturo.
    • Fotoekspozicio pri ludiloj el la tuta mondo.
    • Oni verkas ludilojn el kunportitaj rubaĵoj same kiel multaj infanoj de la mondo faras.
  • Vespera programo
    • Magia vojaĝo tra la mondo
  • Distra programo: kunportindas ludoj, muzikiloj, kantaroj
  • Lingvokursoj: baza kurso por komencantoj; konversacia kurso por progresantoj

NR 2005/2006[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Libera Folio 22 dec 2021 esperante
  2. Liba Gabalda, La Ondo de Esperanto, feb. 2017; komenco de la artikolo legebla ĉe La Balta Ondo 30 jan. 2017
  3. “Rekorda Novjara Renkontiĝo”, el Esperanto 1299, feb 2016, p. 33
  4. Ondo de Esperanto 2/2015
  5. Ondo de Esperanto 2/2014
  6. Ondo de Esperanto 2/2013
  7. Ondo de Esperanto 2/2012
  8. Ondo de Esperanto 2/2011
  9. Ondo de Esperanto 2/2011

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]