Xanten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Xanten
Blazono
Xanten (Germanio)
Xanten (Germanio)
DEC

Map

Flago
medium-sized district town • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Duseldorfo
Distrikto Distrikto Wesel
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 02801, 02802 (Unterbirten), 02804 (Marienbaum)
Poŝtkodo 46509
Aŭtomobila kodo WES
Oficiala Municipokodo 05170052
Subdivido 6 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Thomas Görtz
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Karthaus 2
46509 Xanten
Demografio
Loĝantaro 21582 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 40′ N, 6° 27′ O (mapo)51.6622222222226.4538888888889Koordinatoj: 51° 40′ N, 6° 27′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 22 m
Areo 72,43 km²
Oficiala retejo https://www.xanten.de/
vdr

La urbo Xanten (foje esperantigita kiel Ksanteno) situas en Germanio ĉe la malsupra riverfluo de Rejno en la nordokcidento de Nordrejn-Vestfalio, kaj apartenas al la distrikto Wesel. Fine de decembro 2022 la urba komunumo havis 21 582 loĝantojn. Kirko ĉielenpreno de Maria en Marienbaum (Xanten).jpg

la urbon mezepoke dominis katolikeco
pilgrima kirko ĉielenpreno de Maria


Geografie la komunuma teritorio apartenas al la regiono Malsupra Rejno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La romia, katedrala kaj Sigfrida urbo Ksanteno havas pli ol dumiljaran historion. Ĝi komenciĝas per la konstruo de fortikaĵo Castra Vetera kaj de urbo Colonia Ulpia Traiana ene de la Romia imperio kaj daŭras per la fondo de la monaĥejo de sankta Viktoro en la 8-a jarcento.

Post malfermiĝo de la arĥeologia parko kaj la libertempa centro Ksanteno en 1988 fariĝis la unua ŝtate agnoskita ripozloko en la distriktaro Düsseldorf.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Inter la 27-a de decembro 2005 kaj la 3-a de januaro 2006 en la junulargastejo Xanten Südsee apud la lago Südsee (Suda lago) en la ksantena kvartalo Wardt okazis la 49-a Internacia Seminario (IS). Kadra temo de la prelegoj kaj diskutoj estis "Religioj, kulturoj kaj vivfilozofioj".

Gefiloj de la urbo[redakti | redakti fonton]

Percepteblas la proksimeco al Nederlando
mezepoka pordego Klever Tor
Kriemhild-muelejo


Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • mezepoka urbocentro kun inter aliaj:
  • arĥeologia parko de Ksanteno (APX) - parte rekonstruita romia Colonia Ulpia Traiana kun inter aliaj:
    • parte rekonstruita havena templo (tiel nomita pro la situo proksime de la haveno ĉe la Rejno
    • parte rekonstruita amfiteatro
  • pilgrima kirko ĉielenpreno de Maria en Marienbaum
  • libertempa centro Freizeitzentrum Xanten (mallongigo FZX) - distra centro kun naĝejo, du plezuraj havenoj, instalaĵo por akvoskiado kaj aliaj aferoj
  • regiona muzeo de Ksanteno
  • amfiteatro en Birten
  • akvokastelo Winnenthal ĉe Birten
  • Monaĥejo Fürstenberg sur la monteto Fürstenberg ĉe Ksanteno

Naturo[redakti | redakti fonton]

Natura parko Bislicher Insel estas unu el la malmultaj agrikulturaj pejzaĝoj de Germanio, kiu apartenas al la gravaj tranoktejoj de arktaj anseroj kaj donas hejmon al la sola kastoraro de la regiono ĉe malsupra Rejno.