Saltu al enhavo

Sigfrido la drakmortiginto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sigfrido la drakmortiginto
nord-ĝermana mitologia personaĵo
legenda figuro Redakti la valoron en Wikidata
Verko Die Nibelungen
La ringo de la Nibelungoj
Dark Kingdom: The Dragon King
La Kanto de la Nibelungoj
Sigfrido
Volsunga sagao
Völsung Cycle
Grípisspá
Reginsmál
Fáfnismál
Sigrdrífumál
Informoj
Eble sama Hektoro
Sekso vira
Posedaĵo Gram, Hrotti, Balmung, Grani, Riðill
Mortokialo penetrating trauma
Mortigita de Hagen, Gutthorm
Okupo esploristo aventuristo drakmortiginto
Patro Sigismondo
Patrino Hjördís
Edzo/Edzino Brunhilda Krimhilda
Infanoj Aslaug Svanhildr
vdr
Sigfrido trinkas la sangon de Fafnir. Bildo de Arthur Rackham (1867–1939)
Krimhilda ĵetas sin sur la mortintan Sigfridon
Morto de Sigfrido, Johannes Gehrts, 1901

Sigfrido la drakmortiginto (germane Siegfried der Drachentöter) estas heroo de la nord-ĝermana mitologio, konata pro sia heroo ago de mortigo de la malica drako Fafnir.

En la unua parto de la mezaltgermana Kanto de la Nibelungoj Sigfrido estas unu de la gravaj rolantoj (apud Krimhilda, Brunhilda, Guntero kaj Hageno). Sigfrido devenas de Xanten ĉe la malsupra Rejno kaj estas filo de la reĝo Sigmundo kaj ties edzino Siglinde.

La nordiaj sagaoj pri Sigfrido estas signife pli malnovaj ol la Kanto de la Nibelungoj kaj dum la ekesto de tiu kanto ĉirkaŭ 1200 ili jam estis disvastiĝintaj en la tuta meza kaj norda Eŭropo.

Richard Wagner prilaboris la mitologian legendon en sia ampleksa kvar-opera ciklo La Ringo de la Nibelungo, kies tria opero rekte titoliĝas "Siegfried" laŭ la heroo.