Brunhilda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brunhilda
valkirio
Verko La Valkirio
Sigfrido
La Kanto de la Nibelungoj
Edda
Proza Edda
Volsunga sagao
Legends about Theodoric the Great
Informoj
Sekso ina
Edzo/Edzino Gunther • Sigfrido la drakmortiginto
Infanoj Aslaug
vdr

Brunhilda (germane Brünhild, el la Nibelunga Kanto) estas heroa virgulino de demona forto kaj aŭdacemo kaj reĝino de Islando.

Brunhilda de G. Bussiere, 1897

Historioj[redakti | redakti fonton]

La forta korna Sigfrido, laŭ komisio de Guntero, reĝo de la Burgundoj, varbis ŝin en Worms. La agoj en la impresbatalado por ŝi estis tiom nekredeblaj ke Sigfrido devis uzi sian malaperilon kiu krome donis sepfojajn fortojn aŭ por venki ŝin aŭ por rezistado.

Fine Guntero rajtis edzinigi ŝin, sed dum la nupta nokto ŝi rifuzis umadon seksan ligante la reĝon per sia zono. Malgraŭ ĉia lamento de li, li devis pendi sufiĉe longe antaŭ ol tro multaj povus primoki tion. Tiam li malligitis. La sekvan nokton Sigfrido devis kuŝi sin malvidebla ĉe la flankon de la reĝino dume Guntero kaŝis sin en angulo de la ĉambro. Komenciĝis denove kverelo akra inter la du viroj kaj apenaŭ ankaŭ Sigrido estus ligita per la zono. Sed ŝi venkitis kaj iĝis ekde tiam la servistino modesta de Guntero; ŝi do pensis ke li estus la venkinto.

Poste Sigfrido transdonis la predan zonon al sia edzino Krimhilda kio evidentigis la fraŭdon kaj instigis Brunhilda-n mortigi Sigridon fare de Hageno.

En Hesio montratas Brundhildenbett (lito de Brundhilda), rokmonteto simila al tombo sub kiu laŭtradicie kuŝas Brundilda.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Vollmer, Wilhelm: Wörterbuch der Mythologie. Stuttgart 1874, p. 114, kio legeblas tie ĉi interrete.