Zono (vestaĵo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kelkaj zonoj

Zono estas bendorimeno kiun oni portas ĉirkaŭ la talio por malhelpi gliton de la vestaĵoj aŭ kiel ornamaĵo.

En multaj kulturoj, zono estis simbolo de virgeco, laŭ la greka mitologio la zono de la diino Afrodito donis al ŝi graciecon.

Historio[redakti | redakti fonton]

El la bronzepoko oni trovis multajn zonojn el metalĉenerojn en tomboj. Dum la mezepoko la zono simbolis forton, regon, edzan fidon kaj ĉastecon. Pantalonoj de viroj kaj jupoj de virinoj estis tenataj de zonoj. Nobeluloj uzis la zonon por pendigi la glavon. Festaj zonoj viraj aŭ virinaj estis el ledo, brokato, velurosilko, ornamitaj de orjuveloj, gemoj, brodaĵoj, ktp. En la 12-a jarcento, zonoj estis tiel longaj, ke oni ĉirkaŭis per ili dufoje la korpon. Oni portis je la zono de la 13-a ĝis la 15-a jarcento almozo-saketojn, en la 15-a jarcento kloŝetojn kaj ĝis la komenco de la 17-a jarcento, fiksitaj al ŝnureto aŭ ĉeneto saketojn, dentpurigilon, tondilon, manĝilojntranĉilojn.

Dum la dua duono de la 16-a jarcento oni plej ofte portis la tiel ekipitan zonon plejofte sub la plej supra vestaĵo. En la 17-a kaj 18-a jarcento ĝi perdis gravecon, ĉar ne plu necesis teni la vestaĵojn. Anstataue modiĝis skarpoj kaj por viroj kaj por virinoj. Ĉirkaŭ 1835 zonoj tute elmodiĝis por virinoj kaj remodiĝis nur ĉirkaŭ 1900. Ĉirkaŭ la jaro 1890 la zono anstataŭigis ŝelkojn por viraj pantalonoj en Usono.

Dum la 20-a jarcento la zono anstataŭ por reteni pantalonon, ricevis aliajn utilecojn, ekzemple por enmeti aŭ pendigi ilojn, kiel botelo por esploristoj, revolvero por policanoj, kuglojkartoĉoj (kartoĉzono) por militistoj, ktp.