Rimeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rimeno estas longa mallarĝa leda strio uzata por ligi, fiksi ion aŭ por transigi movon de iu rado al alia[1]. Maldikaj rimenoj estas ofte uzataj kiel partoj de vestoj aŭ bagaĝoj. Rimeno malsamas el zono pro tio, ke rimeno kutime estas fiksita ero de iu vesto.

Rimenoj estas ankaŭ uzataj kiel ligiloj por ligi variajn aĵojn, objektojn kaj bestojn: bona ekzemplo estas ĉevala selzono.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ReVo  Rimeno en ReVo