Saltu al enhavo

Arthur Rackham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arthur Rackham
Persona informo
Arthur Rackham
Naskiĝo 19-an de septembro 1867 (1867-09-19)
en Lewisham,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922)
Morto 6-an de septembro 1939 (1939-09-06) (71-jaraĝa)
en Limpsfield
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Golders Green Crematorium (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater City of London School (en) Traduki
City and Guilds of London Art School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Arthur Rackham
Memorigilo Arthur Rackham
Familio
Gefratoj Harris Rackham (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Edyth Starkie Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pentristo
desegnisto
tradukisto
ilustristo
artisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo ilustraĵo porjunula literaturo vd
Aktiva en Londono vd
Aktiva dum 1882–1939 vd
Verkado
Verkoj Gulliver's Travels 
Bird Watching 
Mother Goose 
The Land of Enchantment 
A Midsummer-Night's Dream vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Arthur RACKHAM (naskiĝis la 19-an de septembro 1867 en Londono, mortis la 6-an de septembro 1939 en Limpsfield, Surrey, Anglio, estis brita ilustristo konata pro siaj multnombraj libraj ilustradoj, precipe por popularaj fabeloj kaj aliaj infanaj libroj.

Arthur Rackham estis unu el dek du infanoj de siaj gepatroj. 18-jara, li fariĝis oficisto de kontraŭfajrokosta asekurejo kaj samtempe komencis studi en arta altlernejo. En 1892 li forlasis sian laboron ĉe la asekurejo kaj komencis labori por la gazeto "Westminster Budget" kiel raportisto kaj ilustristo. Liaj unuaj libroj ilustradoj aperis jaron poste. De tiam ĝis sia morto li ilustris multajn aliajn librojn. Li estis kontribuanto al la revuo Punch kaj provizis la grafikaĵojn al multaj ilustritaj verkoj kiel "Alico en Mirlando", "Fabloj de Ezopo" kaj "Somermeznokta sonĝo".

En 1903 Rackham edziĝis al Edyth Starkie. Ambaŭ en 1908 ekhavis filinon, Barbara. En 1906 Rackham gajnis la oran medalon de la Monda Foiro en Milano, alia sekvis en 1911 okaze de la internacia ekspozicio de Barcelono. La verkoj de Rackham estis ofte elmontrataj, ekzemple en 1914 en la pariza muzeo Luvro.

Sigfrido la drakmortiginto trinkas la sangon de la drako Fafnir.
la rejnovirgulinoj avertas Sigfridon - ambaŭ ilustraĵoj de la ringo de la nibelungo
la Sankta Gralo (1917)