Baltiaj Esperanto-Tagoj


Baltiaj Esperanto-Tagoj (mallonge: BET) estas Esperanto-renkontiĝo organizata ĉiujare ekde 1959 en iu el la apudbaltmaraj ŝtatoj, laŭvice en Latvio, Litovio kaj Estonio.
Historio[redakti | redakti fonton]
BET okazas ekde 1959. La historion de tradiciaj tendaro-renkontiĝoj en Sovetunio komencis la unua tendaro, havinta la titolon Ĉebalta Studenta Esperanto-tendaro (ĈET), organizita somere 1959 ĉe la latvia ĉefurbo Riga, apud la lago Lielais Baltezers. Ĝia ĉeforganizanto estis studentino Bīruta Kondrate (nun Rozenfelde). La unuan tendaron partoprenis esperantistoj nur el tri sovetigitaj baltmaraj respublikoj – Litovio, Latvio kaj Estonio. En la postaj jaroj al la tendaroj venis ĉiam pli multaj esperantistoj el vasta Sovetunio. La Ĉebaltaj studentaj kaj junularaj tendaroj komence alinomiĝis al Baltia Esperanto-Tendaro, post dekjaro – al Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET).

El BET-oj evoluis ankaŭ Sovetiaj Esperantistaj Junularaj Tendaroj (SEJT-oj). Estas interese, ke SEJT-oj komencis sian vivon en Litovio. En 1967, samtempe kun BET-9, kiu okazis en la ĉefurbo de Litovio, Vilno, aktivula junularo aranĝis la unuan junularan tendaron en Kaltanėnai (tiam en BET-dokumentoj literumita Kaltanenaj, parto de la komunumo Švenčionys), Litovio, kaj ricevis la titolon SEJT-9. BET-oj kaj SEJT-oj estis fundamento de la organizita Esperanto-movado en Sovetunio.
Post la sendependiĝo de la baltiaj landoj BET-oj laŭ sia programo kaj konsisto de partoprenantoj evoluis al veraj internaciaj kongresoj. La renkontiĝon BET-43, kiu okazis de la 14–a ĝis la 22-a de julio 2007, en la nordlitovia urbo Šiauliai, partoprenis 322 esperantistoj el eĉ 18 landoj: Litovio (el 23 urboj), Latvio, Pollando, Finnlando, Estonio, Belorusio, Rusio, Belgio, Germanio, Italio, Aŭstrio, Ĉeĥio, Francio, Nederlando, Portugalio, Slovakio, Ukrainio kaj Svedio.
Listo de BET-oj[1][redakti | redakti fonton]
ĈET-1 1959 08 01 – 10 Baltezers, Latvio 48 ĈET-2 1960 08 01 – 10 Kääriku, Estonio 107 ĈET-3 1961 08 01 – 10 Molėtai, Litovio 204 ĈET-4 1962 08 01 – 10 Drabeši, Latvio 238 BET-5 1963 08 04 – 11 Värska, Estonio 288 BET-6 1964 08 01 – 10 Veisiejai, Litovio 153 BET-7 1965 07 30 – 08 08 Saulaine, Latvio 171 BET-8 1966 07 05 – 15 Pärnu, Estonio 117 BET-9 1967 08 01 – 10 Vilnius, Litovio 337 BET-10 1968 07 27 – 08 05 Ruba, Latvio 194 BET-11 1969 08 10 – 16 Viljandi, Estonio 400 BET-12 1970 08 01 – 10 Kretinga, Litovio 316 BET-13 1971 08 06 – 15 Smiltene, Latvio 189 BET-14 1972 08 01 – 10 Häädemeeste, Estonio 170 BET-15 1974 08 02 – 04 Rīga, Latvio 102 BET-16 1975 07 25 – 08 03 Helme, Estonio 222 BET-17 1976 07 30 – 08 10 Viekšniai, Litovio 241 BET-18 1977 07 23 – 31 Rēzekne, Latvio 223 BET-19 1978 07 15 – 23 Kehra, Estonio 174 BET-20 1983 07 01 – 10 Noreikiškės, Litovio 358 BET-21 1984 07 06 – 15 Kuldīga, Latvio 299 BET-22 1985 07 03 – 10 Kose, Estonio 450 BET-23 1986 07 10 – 19 Smalininkai, Litovio 472 BET-24 1987 07 12 – 19 Saulaine, Latvio 406 BET-25 1988 07 24 – 31 Tallinn, Estonio 350 BET-26 1989 08 12 – 20 Noreikiškės, Litovio 608 BEK-27 1990 07 10 – 19 Jelgava, Latvio 435 BET-28 1991 07 08 – 15 Tartu, Estonio 422 SAT-65 1992 08 05 – 15 Noreikiškės, Litovio 452 (el eksa Sovetunio 296) BET-29 1993 07 09 – 17 Priekuli, Latvio 50 BET-30 1994 07 23 – 30 Pärnu, Estonio 100 BET-31 1995 07 08 – 16 Girionys, Litovio 203 BET-32 1996 08 02 – 10 Jūrmala, Latvio 208 BET-33 1997 08 03 – 09 Haapsalu, Estonio 162 BET-34 1998 07 17 – 24 Veisiejai, Litovio 253 BET-35 1999 07 18 – 24 Liepāja, Latvio 163 BET-36 2000 07 03 – 09 Tallinn, Estonio 201 BET-37 2001 07 07 – 15 Noreikiškės, Litovio 303 BET-38 2002 07 07 – 14 Rīga, Latvio 182 BET-39 2003 08 10 – 14 Tartu, Estonio 76 BET-40 2004 07 11 – 17 Birštonas, Litovio 257 BET-41 2005 07 15 – 21 Rīga, Latvio 150 BET-42 2006 07 04 – 08 Kuressaare, Estonio 137 BET-43 2007 07 14 – 22 Šiauliai, Litovio 322 BET-44 2008 07 05 - 12 Ventspils, Latvio 151 BET-45 2009 07 08 - 12 Paikuse, Estonio 121 BET-46 2010 06 26 - 07 04 Visaginas, Litovio 185 BET-47 2011 07 09 - 16 Mālpils, Latvio 115 BET-48 2012 07 04 - 08 Pala, Estonio 44 BET-49 2013 07 06 - 14 Utena, Litovio 216 BET-50 2014 06 28 - 07 05 Jūrmala, Latvio 144 BET-51 2015 06 25 - 28 Tallin, Estonio 60 BET-52 2016 07 02 - 10 Birštonas, Litovio 334 BET-53 2017 07 01 - 08 Liepāja, Latvio 202 BET-54 2018 07 05 - 10 Pärnu, Estonio 70 BET-55 2019 07 06 - 14 Panevėžys, Litovio 450 BET-56 2020 07 04 - 11 Jelgava, Latvio nuligita pro la pandemio BET-56 2021 07 03 - 10 Jelgava, Latvio nuligita pro la pandemio BET-56 2022 07 09 - 17 Klaipėda, Litovio 263 (ĉeestis ĉ. 200) BET-57 2023 07 15 - 22 Ventspils, Latvio
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Baze preparita de la eksredaktoro de la revuo Litova Stelo Petras ČELIAUSKAS
- detala kaj rapida artikolo pri la 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagodetale la 15-an de julio 2013 en la retejo La Balta Ondo, la reta eldono de La Ondo de Esperanto
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Litova Esperanto-Asocio
- Listo de estonaj esperantistoj
- Listo de latvaj esperantistoj
- Listo de litovaj esperantistoj
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- La historio de la Unua BET kaj 50-jara jubileo, en "Litova Stelo, 5/2009, p. 10-15
- Historio de BET-oj, p. 49-91, en: Libro por BET-ano, Klajpedo, 9-17 julio 2022, 148, ISBN 978-609-96316-0-8
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Informoj pri BET en la retejo de La Ondo de Esperanto
- Fotoj pri la 55-a BET de Gražvydas Jurgelevičius
- Raporto en la reta revuo Esperanto pri BET-55 en Panevėžys (Litovio)
- Filmeto pri la antaŭlasta prepara tago de BET55 en Panevėžis, Litovio: La unuaj alvenintoj.
- La dua filmeto pri Baltiaj Esperanto tagoj en Panevėžys (BET-55): Registrado daŭras, koncerto de Natalia Bertse.
- La tria filmeto pri Baltiaj Esperanto Tagoj en Panevėžys: Somera Universitato, Solena Inaŭguro de BET-55, Koncerto de Sepa kaj Asorti kaj Amira Chun.
- Plena filmo pri la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Panevėžys.
- UEA kritikata pro troa neŭtraleco, kritika raporto pri la 56-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Klaipėda. 20220719 esperante
- La 56-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, artikolo aperinta en Revuo Esperanto de oktobro 2022 esperante
|