Diskuto:Baltiaj Esperanto-Tagoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bedaŭrinde estas almenaŭ naŭ lagoj nomataj "Baltezers" ("blanka lago") en Latvio. Laŭ situo kaj grandeco ĉi-tie devus temi pri la lago Lielais Baltezers ("granda blanka lago"), tuj nordoriente de Rigo. Se iu partopreninto aŭ loka movadologo havas pli profundajn geografiajn informojn pri la ekzakta loko de la unua BET, publikigo de tiuj informoj tre bonvenas. ThomasPusch (diskuto) 18:11, 20 Dec. 2014 (UTC)

@Ulrich Matthias: Mi ĵus patrolis la lastajn du adaptojn, kaj certas ke vi havis motivon ŝanĝi en la eventoj de 2005 en Rigo la vorton BET al B*. Eble mi malsufiĉe rigardis en la paĝo, sed mi ne vidis klarigon por tio. Kio estas la klarigo? ThomasPusch (diskuto) 14:27, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Ne tute ne konsciis pri tio, ke mi ŝanĝis la vorton "BET" al "B*". Ĉar mi tute ne povas konjekti iun kialon, mi nuligis tiun ĉi ŝanĝon. Samtempe mi ŝanĝis unufoje "ET" al "ĈET".
Cetere, oni eble devus forstreki la SAT-Kongreson el la listo, ĉu ne? Ulrich Matthias (diskuto) 20:19, 21 dec. 2023 (UTC)[Respondi]