Veisiejai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Veisiejai en Litovio
Domo, en kiu loĝis LLZ

Veisiejai estas urbo de Litovio, en la Distrikto Alytus, proksime de Lazdijai, en ties administra komunumo.

La loĝantaro en 2005 estis 1673.

monumento pri L. L. Zamenhof en la urba parko
preĝejo de Sankta Georgo en Veisiejai
la lageto Ančios ežeras, fone parto de la urbokerno

Veisiejai (aperanta kiel Vejseje en fruaj esperantaj dokumentoj) estas vilaĝo kie L. L. Zamenhof komencis kuracistan praktikon en 1885; en diversaj dokumentoj ĝi estas citata kiel la loko kie Esperanto estis kreita.

En litovaj dokumentoj la loĝloko Veisiejai unue menciiĝis en 1501, kvankam jam en 1253 en la kronikoj de la Germana Ordeno menciiĝis loko Weyze, vilaĝo de la balta gento jodvingoj, kiu probable estas la sama toponimo. Surloke jam en la 14-a jarcento estis konstruita grandduka palaco, kiun en 1501 la litova grandduko Aleksandro transdonis al sia vasalo kaj flagoportanto J. Glinskis.

Pli poste Veisiejai iĝis bieno de de la nobela familio Masalskis familio kaj la litova hetmano V. Masalskis konstruis novan palacon tie en la 18-a jarcento. Nur unu alo de tiu palaco postvivis ĝis la nuntempo.

Zamenhof kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ĉiu esperantisto scias, ke la Unua Libro, eldonita de d-ro Zamenhof sub la pseŭdonimo Doktoro Esperanto, estis eldonita la 26-an de julio 1887 en Varsovio. Tamen ne ĉiu scias, ke ĝi estis finkreita du jarojn antaŭe en malmulte konata komunumo en suda Litovio.

Kian rilaton ĝi precize havas al doktoro Zamenhof? Ludoviko, ĵus diplomiĝinta pri medicino en la varsovia universitato, estis petita de sia fratino Fania, vivinta en Veisiejai, por urĝe veni kaj helpi al ŝia malsaniĝinta edzo, apotekisto Aleksandro Pilkover. Ĉar en tiu urbeto tiam estis neniu kuracisto, L. Zamenhof decidis tie eki sian praktikon. Li vivis tie ekde februaro ĝis majo 1885. Laŭ pluraj biografiaj dokumentoj ĝuste tie la komencanta idealisma kuracisto dum vesperoj finprilaboris sian lingvon kaj finpretigis ĝian unuan lernolibron, por kiu li dum du jaroj serĉis vane eldoniston.[1]

La ekse palaca kaj nune urba parko, situanta proksime al la konstruaĵo, estas unu el la plej malnovaj parkoj en Litovio. Nun ĝi estas pejzaĝa parko de 17,5 hektaroj. Multaj tilioj kaj 30 metrojn alta frakseno estas gravaj plantaj elementoj. En 1988 en la parko estis starigita busta monumento honore al L. L. Zamenhof.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
  1. http://muzeum.esperanto.cz/eo/expozicioj/veisiejai-la-naski-loko-de-la-unua-libro.html