Saltu al enhavo

Kim J. Henriksen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kim
Kim J. Henriksen
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1960 (1960-10-28) (65-jaraĝa)
en Kopenhago
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando Danio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patrino Maria Henriksen Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kantisto
esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Denaska esperantisto Jes
vdr

Kim J. HENRIKSEN - Kimo (naskiĝis la 28-an de oktobro 1960 en Kopenhago) estas dana esperantisto. Li estas denaska esperantisto, kaj iĝis legenda personeco de la junulara Esperanto-movado kaj de esperanta rokmuziko en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, ĉefa etoso-kreanto de multaj IJK-oj kaj IS-oj. Li havas filon Villads Bugge Bang, kaj lia patrino Maria Henriksen (1931-2004)[1] estis ankaŭ esperantista poetino, konsiderante la kreadon de kanzonaj tekstoj de Kim same poezion. Krome la fratino de Kim, Brigitta Maria, denaska esperantisto kiel li, mallonge stariĝis sur la esperantista publika scenejo, kiam ŝi partoprenis la unuajn koncertojn en la nova grupo Esperanto Desperado de ŝia frato meze de la 1990-aj jaroj. Tiam tamen ŝi retirigis el la grupo, kiu faris du studioalbumojn en 2000 kaj 2004, kaj en nova muzikista konsisto koncertis ĝis 2005, kaj ŝi de tiam ne plu publike elpaŝis en esperantlingvaj eventoj.

En la 1980-aj jaroj Kim estis ano de la grupo Amplifiki kun Bertilo Wennergren kaj Micke Englund. Li verkis kaj kantis la plej faman kaj popularan kanton de esperanta rokmuziko, 'Sola', en 1982, kiu kvar jarojn "nur" prezentiĝis vive en rokmuzikaj koncertoj, kaj en 1986 publikiĝis en la muzikalbumo Tute ne gravas.

Li ankaŭ ludis en Hungara/Dana Amikec' Fortec' Grupo meze de la 1980-aj jaroj.

Li estis unu el la fondintoj de la muzika grupo Esperanto Desperado en 1996, kiu unue nomiĝis Brokantaĵoj. La nomon Esperanto Desperado li elpensis pro intervjuo kiun li faris kun fama dana kantisto, kiu diris ke ĉar Esperanto malsukcesis li verkis kanton en Desperado. Li estis kantisto kaj akordionisto en tiu grupo.

En aŭtuno 2005 li kunfondis la muzikensemblon Hotel Desperado kun Brian Laustsen, Nis Bramsen kaj Mark Dziwornu el Esperanto Desperado.

Postenoj en Esperanto-asocioj

[redakti | redakti fonton]

Li estis prezidanto de la Dana Esperanto-Asocio ekde 1995 ĝis 2002. Li estis prezidanto de Kopenhaga Esperanto-Klubo ekde 2005 ĝis 2007. Li estas estrarano de la Esperanto-Klubo de Malmö ekde 2007.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Trovu « Kim J. Henriksen » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.