Marienburg (Mozelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Marienburg en buklo de rivero Mozelo

Marienburg estas domaro sur la monto 'Petersberg' en la komunumo Zell (Mozelo), proksime de la urbetoj Pünderich, Alf kaj Bullay en granda buklo de la rivero Mozelo. La iama monaĥinejo de aŭgustenaj monaĥinoj estis malfondita en 1515 kaj rekonstruita kiel fortikaĵo. Hodiaŭ ĝi estas junularklerigejo de la diocezo Trier.

Situo[redakti | redakti fonton]

La klerigejo situas sur alto, nomata Petersberg ("petromonto"), ene de mozela meandro de Zell kaj Kaimt. Je du flankoj piede de Petersberg fluas la mozelo. La deklivoj estas kovritaj de vitejoj.

360° panoramo de proksima belvedera turo (Prinzenkopf). Marienburg tute maldekstre en la foto.

Historio[redakti | redakti fonton]

1100–1500: alta mezepoko : De la fondo ĝis la fermo de la monaĥejo[redakti | redakti fonton]

La monaĥejo Marienburg ("burgo de Maria") estis konstruita sur iama Trevira burgo. La antikva esprimo "castrum Mariae" (latine por kastelo de Maria) kaj la malnova defendmuroj indikas tion. Je 22a de aprilo 1143 papo Innozenz II konfirmas al la abatejo de Springiersbach la posedrajton de la paroĥa preĝejo sur Petersberg kune kun 5 filialaj preĝejoj. En 1146 abato Richard 1a komencas la fondon de virina monaĥinjo laŭ la reguloj de S-ta Augusteno. La kadukixgantan preĝejon li lasis malkonstrui. Je 18a de oktobro 1156 la ĉefepiskopo de Treviro konsekris la novan paroĥan kaj monaĥineja preĝejo sur Petersberg je la nomo de „de la senpeka kaj senmakulita virgulino Maria“. Ekde tiam la loko nomiĝas "Marienburg".

Ĉirkaŭ 1280 la princelektista arĥiepiskopo de Treviro plifortigas la defendmurojn por la defendo de la maonaĥinejo kaj ties enloĝantinoj. Oftaj militaj kvereloj tuŝas la monaĥinejon. La enspezoj de la klostro elĉerpiĝas kaj la monaĥinoj devas fuĝi al najbaraj klostroj. Papo Leo X, tiu renasanca papo, kiu pli poste ekskomunikigis Martin Luther-on, rajtigas la arĥiepiskopon fermi la monaĥinejon post 1515. La papa buleo ordonas krome la translokiĝon de la konvento al la fratina konvento de la S-ta Nikolao sur la duoninsuo Stuben ĉe Bremm. Ĝi rajtigas la arĥiepiskopon de Treviro kaj ties sekvantoj utiligi la monaĥinejon.

1500-1800: malfrua mezepoko kaj ŝanĝo – Marienburg kiel pilgrimejo ĝis la detruo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 1520 la arĥiepikopo de Treviro ordonis rekonstruon de la monaĥinejaj konstruaĵoj cele al plifortigo de la ejo. Oni ne realigis la konstruplanojn de tiam. La ekzistantaj fortikajoj estis okupataj dum la tridekjara milito fare de Bavario kaj Svedujo. En 1650 francaj trupoj detruis la restantaj defendmuroj.

La preĝejo servas tiutempe kiel pilgrimejo. Tie ankaŭ vivis kelkaj ermitoj. Ĉirkaŭ 1700 burgo kaj prejo estis alkonstuataj laŭ labaroka stilo. En 1787 laŭ tiutempa priskibo la preĝejo sur Marienburg estis en bona stato kaj havas tri altarojn: la ĉefaltaro der Hochaltar (el tilia ligno) en la orienta kxorejo honore al la sanktaj tri reĝoj, dipatrina altaro je la suda flanko kaj ŝtona kromaltaro je la norda flanko.

En 1794 la francaj revoluciaj trupoj okupas la regionon. En januaro 1797 Matthias Clar el Zell fariĝis sekvanton de rektoro Justus sur Marienburg. Li verŝajne sukcesis mastrumi la Marienburg ĝis la fino de la monato; poste la francaj revoluculoj forrabis ĉiun uzeblan (metalon, sonorilojn, orgenfaifilojn, fenestroplumbon) kaj detruas la tegmentojn. Ermito savis la adoratan Mariabildon al Kaimt. Malgraŭ la klopodoj de enloĝantoj de la najbara vilaĝo Pünderich protekti la turon de detruado, la revoluciuloj detruis ĝin.

1800–1925: la ŝanĝo al la nova epoko – Marienburg en privata posedo – disfalo kaj malrapida rekonstruo[redakti | redakti fonton]

Marienburg kaj ĉirkaŭaĵo (ĉirk. 1900)

La 8an de septembro 1803 la Marienburg kaj la tuta ĉirkaŭaĵo estas deklaritaj je posedo de la franca respubliko kaj samejare la posedaĵo estas forvendita aŭkcie. Kirurgo Jodokus Crossius el Zell aŭkciaĉetas Marienburg kaj la apudan ĝardenon por sumo de 1.075 francaj frankoj. Poste aĉetis ĝin Stephan Kallfelz el Merl. En 1838 Marienburg venis en la posedo de distriktestro Moritz von Zell, komercisto Kaufmann Clemens von Alf kaj ferfabrikisto Ferdinant Remy zu Alferei.

1950 ĝis hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

La 25an de februaro 1950 la lasta posedantino, sinjorino Gertrud Weinbach, vendis la areon kun la preĝejruino al la diocezo Treviro, cele al sakrala reutiligado de Marienburg. La 8an de septembro 1957 episkopo Matthias Wehr konsekris la novkonstruitan preĝejon. Post pli ol 200 jaroj en 1996 tranlokiĝis denove pastro al Marienburg. Estis la regiona junularpastro Joachim Keil. Li fariĝis "Rector Ecclesiae" (eklezia rektoro) kaj poste spirita konsulisto de la junulara klerigejo. En 1998 la mastrumado de la junulara klerigejo Marienburg transiras al Trägergesellschaft Bistum Trier TBTmbH kun sidejo en Treviro. La 1an de oktobro 2000 la diocezo Trier instalis sur Marienburg junularan klerigejon. Ĝi havu la taskon proponi proprajn ofertojn koncerne junularklerigado sur la kampoj politiko, socialo, relegio kaj kulturo. De 2000 ĝis 2001 la Trägergesellschaft Bistum Trier TBTmbH renovigis la tutan terenon. En 2003 Trägergesellschaft Bistum Trier TBTmbH transprenis ankaŭ la mastrumadon de la kafejo-restoracio Marienburg.

Esperanto sur Marienburg[redakti | redakti fonton]

Jarŝanĝe de 2004/2005 Novjara Renkontiĝo de EsperantoLand okazis ĉi-tie.

De 2005 ĝis 2007 Marienburg estis la staĝejo de Mozellanda Esperanto-Semajnfino.
En 2013 tie okazis la 3a EMA de la Germana Esperanto-Asocio. En 2014 tie okazos la 4a EMA de la Germana Esperanto-Asocio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Alfons Friderichs: Augustinerinnenkloster Marienburg. In: Geschäftsbericht der KSK Cochem-Zell 1989, 58/61.
  • Alfons Friderichs: Das Landkapitel Zell-Kaimt. Die Entstehung auf dem Petersberg/Marienburg. In: Kreisjahrbuch Cochem-Zell 2005, 196/8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 50°2′36″N 7°8′12″E  /  50.04333°N, 7.13667°O / 50.04333; 7.13667 (Marienburg (Mozelo))