Klaĉ-Kunveno Post-Somera
| ||||
|---|---|---|---|---|
| Nomo | Klaĉ-Kunveno Post-Somera | |||
| Regiono | Nederlando | |||
| Periodo | aŭtuno | |||
| Organizanto | Nederlanda Esperanto-Junularo | |||
| Ekzistas ekde | 2012 | |||
| Celgrupo | junularo kaj junaj familioj | |||
| Informa retpaĝo | KKPS-paĝo | |||

Klaĉ-Kunveno Post-Somera (KKPS) estis ĉiujara Esperanto-renkontiĝo de 2012 ĝis 2022, kiu daŭrigis la tradicion de PSKK. En 2024 ĝi estis unufoje antataŭigita de VSKK 2024, sed en 2025 KKPS denove okazos. KKPS okazas kutime en Nederlando, kaj estas organizata de la Nederlanda Esperanto-Junularo.
KKPS celas allogi precipe junulojn, plejparte ekster Nederlando, kiuj jam parolas Esperanton kaj antaŭe jam partoprenis Esperanto-renkontiĝojn. La unua KKPS okazis de la 2-a ĝis la 4-a de novembro 2012 en Delft, kaj la lasta la 28-an de oktobro ĝis 30-a de oktobro 2022 en Delft. La tria kaj la kvara KKPS kunokazis kun la aŭtuna studsemajnfino de Esperanto Nederland. Komence KKPS okazadis en la unua semajnfino de novembro, poste tio moviĝis al la lasta semajnfino de oktobro, en kiu estas aldona horo pro finiĝo de somera tempo.
Varbilo por la aranĝo estis la humura gazeto Pos-Amiko.
Listo de pasintaj KKPS-oj
[redakti | redakti fonton]| Jaro | Datoj | Urbo | Temo | Partoprenantoj |
|---|---|---|---|---|
| 11-a KKPS[1] | 28-a ĝis 30-a de novembro 2025 | Gemert | ||
| 10-a KKPS[2] | 28-a de oktobro ĝis 30-a de oktobro 2022 | Delft | 66 | |
| 9-a KKPS[3] | 26-a de oktobro ĝis 2-a de novembro 2021 | Ravnsø ĉe Ry, Danio | 35 | |
| nuligita | 31-a de oktobro ĝis 2-a de novembro 2020 | Ry, Danio | ||
| 8-a KKPS[4] | 1-a ĝis 3-a de novembro 2019 | Bodegraven | 25 | |
| 7-a KKPS[5] | 2-a ĝis 4-a de novembro 2018 | Hunsel | 52 | |
| 6-a KKPS[6] | 27-a ĝis 29-a de oktobro 2017 | Lunteren | 75 | |
| 5-a KKPS[7] | 28-a ĝis 30-a de oktobro 2016 | Delft | 48 | |
| 4-a KKPS[8] | 30-a de oktobro ĝis 1-a de novembro 2015 | Heerlen | Kune | 81 |
| 3-a KKPS[9] | 7-a ĝis 9-a de novembro 2014 | Wijk aan Zee | Etoso | 47 |
| 2-a KKPS[10] | 1-a ĝis 3-a de novembro 2013 | Werkhoven | Ludoj | 57 |
| 1-a KKPS[11] | 2-a ĝis 4-a de novembro 2012 | Delft | Klaĉoj | 53 |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Listo de PSKK-oj (1996 ĝis 2011)
- Listo de VSKK-oj (ekde 2024)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ kkps.esperantojongeren.nl
- ↑ kkps.esperantojongeren.nl/2022eo:2022
- ↑ kkps.esperantojongeren.nl/2021eo:2021
- ↑ kkps.esperantojongeren.nl/2019eo:2019
- ↑ kkps.esperantojongeren.nl/2018eo:2018
- ↑ kkps.esperantojongeren.nl/2017eo:2017
- ↑ kkps.esperantojongeren.nl/2016eo:2016
- ↑ kkps.esperantojongeren.nl/2015eo:2015
- ↑ kkps.esperantojongeren.nl/eo:2014
- ↑ kkps.esperantojongeren.nl/eo:2013
- ↑ kkps.esperantojongeren.nl/eo:2012

