Esperanto Nederland
Esperanto Nederland estas tutlanda Esperanto-asocio de Nederlando, kiu estas landa asocio de la Universala Esperanto-Asocio.
Historio[redakti | redakti fonton]
Esperanto Nederland estiĝis en 1994, unue per formala nomo Federacio Esperantista de Nederlando (FEN), el fuzio de Nederlanda Esperanto-Asocio "La Estonto Estas Nia" kaj Federacio de Laboristaj Esperantistoj.
Kelkajn jarojn poste aliĝis ankaŭ la Nederlanda Grupo de Geinstruistoj pri Esperanto — la nederlanda branĉo de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj — kaj la Kristana Unuiĝo de Nederlandaj Esperantistoj — la nederlanda branĉo de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Per tio la nederlanda movado supervenkis la malnovan disiĝon socian, kiu estis tipa por Nederlando.
Komence de la 2000-aj jaroj la nomo estis ŝanĝita al Esperanto Nederland, en deziro havi ne du malsamajn nomojn en la nederlanda kaj en Esperanton, sed komunan nomon kompreneblan en ambaŭ lingvoj.
Eldonado[redakti | redakti fonton]
Membroj de Esperanto Nederland ricevas dumonatan asocian gazeton. De 1994 ĝis almenaŭ 2010, la gazeto nomiĝis FEN’X [FENiks], kiel aludo al la origina asocia mallongigo FEN kaj al la mitologia birdo Fenikso, kiu ĉiun kvinan jaron bruliĝas kaj rejuniĝinta leviĝas el sia cindro. De plej malfrue la jaro 2014 ĝi simple nomiĝas Fenikso.
Estraro[redakti | redakti fonton]
En la jaro 2017-2018, la estraro de Esperanto Nederland estas:
- Prezidanto, instruado: Said Baluĉi
- Sekretario, ĝemelaj urboj: Pieter Engwirda
- Kasisto: Loes Demmendaal
- Instruado: Rob Moerbeek
- Fejsbuko kaj sociaj medioj: Andries Hovinga
Aliaj funkcioj:
- Informado kaj informmaterialo: Ineke Emmelkamp
- Membro-administranto: Koos Scharroo
- Redaktoro de revuo Fenikso: Piet Buijnsters
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- esperante Pluraj numeroj de la asocia gazeto Fenikso ekde la jarokolekto 2008, komplete elŝuteblaj en formato PDF
|
|