Ineke Emmelkamp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ineke Emmelkamp
Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1951 (1951-01-27) (73-jaraĝa)
en Groningen
Lingvoj nederlandaEsperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ineke (Catharina Cristina) EMMELKAMP [Emelkamp] (naskiĝis la 27-an de januaro 1951 en Groningo) estas nederlanda esperantisto.

Ŝi estis la kasisto de la Nederlanda Esperanto-Junularo de 1972 ĝis 1974 kaj ĝia prezidanto de 1974 ĝis 1981. En 1975 ŝi redaktis la 0-an numeron de Jongeren Esperanto Nieuws el Groningo. En la 1970-aj jaroj ŝi krome estis estrarano de TEJO, respondeca pri eksteraj rilatoj, kaj sekretario de la Komitato de TEJO.