Itala Esperanto-Federacio
Itala Esperanto-Federacio (IEF, itale Federazione Esperantista Italiana - F.E.I.) estas asocio neprofitcela, kiu okupiĝas pri la disvastigo de Esperanto en Italujo (Italio). Ĝi formale estas la landa asocio de Universala Esperanto-Asocio en Italio. Ĝia organo estas la revuo L'Esperanto, kaj ĝia junulara sekcio nomiĝas Itala Esperantista Junularo.
Enhavo
Agadoj[redakti | redakti fonton]
Aranĝoj[redakti | redakti fonton]
Ĉiujare IEF organizas la Italan Kongreson de Esperanto.
En 2006 IEF organizis la 91-an Universalan Kongreson de Esperanto en Florenco.
Eldonado[redakti | redakti fonton]
En 2007 IEF eldonis la libron Rusoj loĝas en Rusujo, kiun redaktis Anna Löwenstein.
Estraro (2017-2020)[redakti | redakti fonton]
- Prezidanto: Michela Lipari
- Vicprezidanto: Laura Brazzabeni
- Administra sekretario: Natale Pinori
- Kasisto: Ugo Tonini
- Sekretario membroj kaj grupoj: Luigi Fracaroli
- Sociaj retoj, retpaĝaro: Debora Rossetti
Konsilio[redakti | redakti fonton]
La estraranoj plus:
- Brunetto Casini: briteliro, instruado
- Ranieri Clerici: RAI-elsendoj
- Michela Concialdi: eŭropej projektoj
- Livio Fioroni: libroservo
- Raffaele Franceschini: eduko
- Aldo Grassini: specialaj taskoj
- Alessandra Madella: revuo
- Michael Boris Mandirola: rilatoj kun UEA kaj TEJO
- Paola Nigrelli: kongreso 2018
- Alessandro Perna: rilatoj kun EEU
- Ivan Orsini: eldona komisiono, pres-servo
- Massimo Ripani: Disvastigo
- Alberto Vitale: informa fako, prizorgo listoj
- Giovanni Zanaboni: rilatoj kun Tavola della Pace, kun skoltoj kaj volontulaj asocioj
Historio[redakti | redakti fonton]
IEF estas en Italio registrita laŭ leĝo 1720 de 1956-06-28. Ĝia sidejo estas en Milano. Ĝi estas elektebla kiel ricevanto de la 5 milionoj, kiujn italoj devas doni el siaj enspezoj al komun-utila asocio. Ĝia prezidanto (de 2017 ĝis 2020) estas Michela Lipari, ĝia vicprezidanto Laura Brazzabeni.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- www.esperantoitalia.it, la asocia retejo
|