Esperanto-movado en Italio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Frua Esperanto-movado, laŭ "Enciklopedio de Esperanto"[redakti | redakti fonton]

Komenco. Unuaj organizoj kaj kongresoj, 1889-1912[redakti | redakti fonton]

La unua lernolibro por italoj, verkita de Daniele Marignoni dum marto 1890.

La unua propagando konsistis kaj limiĝis je persona laboro de kelkaj pioniroj, antaŭ ol oni komencis ian organizitan movadon. Dum marto 1890 estis eldonita en Crema la unua lernolibro por italoj, kiun verkis Daniele Marignoni. Aktivaj pioniroj estis la franco Alberto Gallois, kiu en 1903 iniciatis propagandon en Riolunato (Provinco Modena) kaj fondis la Italan Societon por la Propagando de Esperanto. Li tradukis francan lernolibron de Théophile Cart, kaj en 1902 en Torino eldonis malmultnombrajn numerojn de gazeto L' Esperantista; kunlaboris Marcello De Balzac kaj G. Giovanni.

Preskaŭ samtempe la angla pastro Clarence Bicknell, kiu de 1877 vivadis preskaŭ ĉiam en Italujo kaj Esperantiĝis en 1897, propagandis por Esperanto en Bordighera, kie li fondis en 1910 Esperanto-grupon. Samtempe kun la agado de la menciitaj pioniroj (vd. pri aliaj en la biografioj) en norda Italujo, en la plej suda parto, en Sicilio, komencis propagandi (1903) d-ro Vitangelo Nalli, kuracisto, kiu starigis en Palermo en 1906 la asocion "Sicilia Federacio Esperantista" (SFE) kaj fondis la revuon Idealo. La ministerio de publika instruado kaj la urbestroj de Palermo kaj Siracusa akceptis esti patronoj de SFE. - Dum la unuaj jaroj de Esperantismo en Italujo, meritas mencion el la pioniroj advokato Raffaele Bagnulo, Giovanni Cacciapuoti (ekde 1902-03), kiuj en Napolo aperigis en 1902 gazeton L' Esperantista; en 1903 fondiĝis Esperanto-grupo en Napolo. Precipe per la agado de pastro prof. Luigi Giambene stariĝis en Romo (1905) la Esperanto-grupo "Imperiosa Civitas". En 1907 aperis la gazeto "Roma Esperantisto", kiu en 1908 eldonis la unuan jarlibron de la italaj Esperantistoj. - En 1907 aperis en Udine la gazeto "Esperanta Abelo". En 1906 Bicknell kune kun prof-ino Rosa Junck (el Aŭstrio-Hungario) starigis la Esperanto-grupon en Milano. Aliaj grupoj stariĝis en Perugia (1908), en Ĝenovo (1910), en la najbara Sampierdarena (1911; hodiaŭ al Ĝenovo) ktp. Landa societo ekestis en Bolonjo (1911).

La vera komenco de nacia Esperanto-movado okazis en 1910. Jam la 30-an de decembro 1905 fondiĝis en Florenco (Firenze) grupo, kies oficiala bulteno estis la unua regiona Esperanto-gazeto (1906); inter la pioniroj de tiu movado meritas apartan atenton Cicetti, Dattari, advokato Viterbo. En Florenco mem stariĝis kun pluraj grupoj en 1910 Itala Esperantista Federacio (IEF), kies unua ĝenerala kunveno (1-a kongreso de italaj Esperantistoj, nun sub la nomo Itala Kongreso de Esperanto) okazis en Florenco je 21-23 de marto 1910. Prof. Corrado Grazzini en Florenco organizis nacian asocion inter Esperantistaj instruistoj; tiu ĉi asocio estis en 1916 reorganizita. Luigi Scarselli en Florenco verkis en tiuj jaroj la verkon "Marŝo de la Esperantistoj".

IEF (ankoraŭ ekzistanta en 1934) jam de komenco celis la propagandon por Esperanto kaj la organizon de la italaj Esperantistoj en grupoj. Ĝi ĉiujare organizis la nacian kongreson.

Unua organizo por instruado de Esperanto estis "Liguria Instituto de Esperanto" starigita en Ĝenovo en 1910 de doktoro Alfredo Stromboli, kiu en tiu jaro fervore propagandis, starigante en 1911 la asocion IEA, kiun li prezidis, kaj la 2-an nacian kongreson en Ĝenovo en 1911. Ankaŭ IEF havis en 1911-1912 sian sidejon en Ĝenovo (prezidanto pastro profesoro Ilario Focco, sekretario fraŭlino Gemma Segré) kaj la nombro de ĝiaj grupoj estis 13.

Tre grava branĉo de IEA estis Esperanta Kooperativo, fondita en Ĝenovo antaŭ la unua mondmilito, kiu eldonis multajn propagandajn foliojn (ĉefe tiun tre utilan kompilitan de Cesare Gadario) kaj multajn gramatikojn kaj broŝurojn. Pro la milito la Kooperativo devis ĉesigi sian agadon. Cadario je la fino de 1912 iris al Torino, kie li sukcesis kun helpo de inĝeniero Balzac kaj Mario Muretti starigi grupon kaj organizi kursojn. Samtempe tre disvolviĝis la propagando en Villar Perosa, age de la tre aktiva Dante Randi kaj en Torre Pellice age de prof. Vinaj.

La 22-an de aprilo 1912 stariĝis la Itala Katedro de Esperanto (IKE) zorganta la instruadon de Esperanto. Hodiaŭ tiu institucio nomiĝas Itala Instituto de Esperanto.

Itala Esperantista Federacio. Naciaj kongresoj 1912-1932[redakti | redakti fonton]

En 1913 la sidejo de IEF translokiĝis de Ĝenovo al Milano (prez. d-ro Angelo Filippetti, vicprezidanto Oscar Bünemann kaj d-ro Jona, sekretario Don Enrico Violi kaj Samuelo Falieno). En 1914 ĝi restis la sola nacia societo por informado kaj organizo, ĉar IEA ĉesigis sian agadon.

En la militjaroj 1914-18 la tuta movado malpli vigliĝis. En 1914 estis aktivaj grupoj en Bolonjo, Kremono, Ĝenovo, Sampierdarena, Milano, Romo, Verono, Venecio, Taranto kaj Torino. Krom IEF ekzistis tiam du regionaj federacioj: Venecia Esperanto-Federacio kaj Emilia Esperanto-Asocio. En 1915 provizore oni starigis oficejon de IEF ĉe sidejo de IKE en Bolonjo, ĉar praktike la Federacio, pro eniro de Italujo en la militon, ĉesigis sian aktivecon. En 1916 stariĝis Provizora Komitato por reorganizo de IEF ĉe la grupo de Kremono (prezidanto prof. Silvio Marchi, sekretario Aldo Mandelli), sed pro la ĝenerala situacio la reorganizo ne povis okazi. En 1917 funkciis kiel provizora sekretario de IEF C. Cadario en Ĝenovo. Por vivigi eĉ dum la militaj malfacilaĵoj la Federacion, Cadario laboris multe per cirkuleroj kaj li reaperigis per sia propra mono la gazeton "Itala Esperantisto"; lin helpis precipe Attilio Clavenna kaj Ettore Managlia, ambaŭ en Ĝenovo. En 1918 Cadario devis iri al Romo kaj tiam li transdonis la sekretarian oficon al Managlia, kiu poste ĝin transdonis al Esperantistoj en Milano. Dum 1915-1918 evidentigis sian agadon la grupoj de Bolonjo, Busseto, Kremono, Florenco, Ĝenovo, Milano, Padovo, Rimini, Sirakuzo, Treviso, Verono kaj Udine.

En 1919 post la kunigo de la provincoj Trento, Triesto, kaj de la aliaj regionoj kun la itala regno ĝis la nuna limo, la grupoj jam ekzistantaj en tiuj provincoj, unuiĝis al la itala Esperanto-organizaĵo. La 24-an de decembro 1919 okazis la unua regiona kunveno en Trento.

En la 12-a de novembro 1919 stariĝis en Ĝenovo Centra Komitato de IEF por ties reorganizo (prezidanto prof. pastro Modesto Carolfi, sekretario Managlia). De la 3-a ĝis la 5-a de oktobro 1920 okazis en Bolonjo la 5-a Nacia Kongreso. En tiu ĉi kongreso oni elektis novan komitaton de IEF kun sidejo en Milano, konsistanta el d-ro Angelo Filippetti, Aldo Mandelli kaj d-ro Pier Carlo Monti.

En 1921 vigle laboris grupoj en Bari, Bolonjo, Kremono, Florenco, Ĝenovo, Mantovo, Milano, Padovo, Palermo, Potenza, Romo, Rovereto, Sampierdarena, Terni, Torino, Trento, Triesto, Verono kaj Venecio.

La 6-a Nacia Kongreso okazis en Trento la 16-17-an de aŭgusto 1921. Per nova regularo oni decidis, ke estu elektotaj lokaj delegitoj por helpi la membraron. En 1922 IEF havis 1512 membrojn kaj 52 delegitojn. En tiu jaro fondiĝis novaj grupoj en Breŝo, Napolo, Brindizio, Viĉenzo kaj Katanio. IEF ricevis en 1921 monsubtenon de la maristara ministerio.

Dum la 7-a Nacia Kongreso (Triesto, 20-22 sept. 1922) oni decidis starigi Libran Oficejon de IEF por eldono de informaj broŝuroj.

En 1923 aperis novaj grupoj en Voghera, Lecce, Soave, Bolcano. La Komerca Ĉambro de Padovo aliĝis al IEF kaj ankaŭ la Komerca Ĉambro de Reggio Emilia helpas Esperanton. Granda okazaĵo de ĉi tiu jaro estis en Venecio la Unua Internacia Konferenco por Helplingvo en Komerco kaj Turismo, kies aranĝon helpis IEF.

En 1924-25 estis agemaj grupoj: Bari, Breŝo, Castiglioncello, Kremono, Ĝenovo, Mantovo, Milano, Padovo, Parmo, Romo, La Spezia, Terni, Torino, Trento, Triesto, Udine, Verono, Venecio, Voghera.

En 1926-27 fondiĝis novaj grupoj en Viĉenco kaj Komo.

La 13-a Nacia Kongreso okazis en Peruĝo 22-24 sept. 1928. Dum la kongreso oni starigis specialan Delegacion por Eksterlando de la Itala Esperanto-movado, kun celoj de kunigo kaj kontrolo de utiligo de Esperanto rilate al naciaj celoj en la interrilatoj kun eksterlando. La Delegacio depost sia starigo aperigis en la organo de IEF Bultenon kun sciigoj koncernantaj la eksterlandan Esperanto-movadon kaj dissendas al ĉiulandaj gravaj Esperanto-gazetoj bultenon pri la itala Esperanto-movado kaj la plej gravajn faktojn pri Italujo. Estis elektita kiel gvidanto de la Delegacio prof. Gaetano Facchi el Brescia.

Agemaj grupoj en 1928-29 estis tiuj menciitaj depost 1924, kaj la novaj de Livorno, Modeno, Salerno. Nombro de la grupoj aliĝintaj al lEF en 1929 estis 18.

La 17-an de majo 1931 IEF translokiĝis de Torino al Milano kaj fiksis sian sidejon en la centro de la urbo. Por la unua fojo tie ekfunkciis centra nacia oficejo plenumanta la administran kaj sekretarian laboron de IEF, kaj servanta la tutan italan E-movadon, sub la nomo E-Centro Itala. La Centro servas la Italan Katedron de Esperanto kaj la Delegacion por eksterlando. Krome, ĝi zorgas la informojn por la publiko, eldonon kaj vendadon de libroj, organizas turismajn karavanojn, kaj kunvenojn, metas je dispono de la grupoj sian laboron; funkcias kiel renkontejo danke al sia escepte bona situacio, kontaktas kun ne-Esperantistaj organizaĵoj, kiuj utiligas aŭ helpas Esperanton.

Dum la unuaj du jaroj la Centro donis pruvon pri sia utileco kaj bona funkciado. En 1934 laŭ EdE ĝi troviĝis en florantaj kondiĉoj kaj en promesplena disvolviĝo. La Centro estis precipe kreaĵo kaj persona verko de inĝ. R. Orengo; ĝin subtenas "garantiantoj", inter kiuj estas troveblaj la plej belaj nomoj de italaj Esperantistoj. Adreso de la Centro: Galleria Vittorio Emanuele 92, Mitano. En 1931 la estraro de IEF estis jene elektita: prezidanto Montezemolo, vicprez. Canuto, sekr. Paola Mellina; membroj Bisetti, Bodini, Facchi, Grazzini, Ravizza, Tanzi kal Ventura.

Agemaj grupoj en 1930-32 estis proksimume la samaj de la antaŭa jaro - plie estiĝis novaj grupoj en Casale Monferrato, Cordenons, Gradisca, Pallazzolo sull'Oglio.

Ni rimarkas pri la naciaj kongresoj de la italaj Esperantistoj, ke ĉe ili estis ĉiam reprezentataj kelkaj ministerioj, kutime tiuj de la instruado, de maristaro, de komerco kaj industrio, de ekonomio. Preskaŭ ĉiam la honora prezidanto estis la loka urbestro.

La novaj provincoj[redakti | redakti fonton]

En 1918 estis aldonataj al la Itala Regno iamaj teritorioj de la aŭstra imperio. El ili en provincoj de Trento kaj Trieste kaj en regiono Istrio antaŭ la mondmilito ekzistis vigla Esperanto-movado. En 1912 en Trento estis iniciata de grafo Eceli, V. Peratoner, Franceso Gerloni, instruisto Pacher kaj aliaj propagando, kiu rezultigis propaganda komitaton por Esperanto, kies agadon ĉesigis la milito. En Fiume ekzistis grupo jam en 1907, en Goricio (germane Görz) en 1911. En Trieste jam antaŭ la milito multe propagandis d-ro Arturo Ghez; en 1913 jam ekzistis "Circolo E-ista Triestino". En regiono Istrio en 1914 ekzistis Istria Esperanto-Unuiĝo. En Isola d'Istria, en Capodistria, depost 1913 oni vigle propagandis per grupoj kaj kursoj kiel en la aliaj provincoj itallingvaj tiam parto de la aŭstra imperio.

Instruado[redakti | redakti fonton]

Itala Katedro de Esperanto (IKE)[redakti | redakti fonton]

En 1912 stariĝis en Bolonjo nacia instituto por direkti la instruadon de Esperanto, kiu nomiĝis Itala Katedro de Esperanto (IKE). Fondinto kaj unua direktoro estis d-ro prof. Achille Tellini. Celoj de la Katedro estis la organizo de kursoj kaj ekzamenoj, la elekto de kapablaj instruistoj kaj profesoroj de Esperanto. La Katedro eldonis ĝeneralan regularon kaj regularon por la ekzamenoj. La kunvenoj de la membroj okazis ĉiujare dum la naciaj kongresoj de Esperanto. La membroj elektas la direktoron, kaj la Katedro dividiĝas en regionaj Institutoj, kiuj havas sian regionan direktoron. En 1914 Zamenhof aprobis perletere la agadon de la Katedro. En 1915 la Katedro eldonis vortareton sub la titolo: "Malgranda interpretisto por personoj en milito". Dum la kongreso en Trento (1921) oni decidis reorganizi la Katedron. Honoraj membroj de la Katedro estas nun (1932) admiralo Alberto Alessio kaj prof. d-ro Bruno Migliorini. En 1922 estis elektata kiel direktoro pastro Giacomo Meazzini, kiel sekretario prof. Corrado Grazzini. De tiam la sidejo estas en Florenco. En 1923 ekzistis regionaj institutoj de la Katedro por jenaj regionoj: Emilio, Ligurio, Lombardio, Piemonto, Apulio, Latio (Latiumo), Sicilio, Toskanio, Trentino, Julia Venecio, Veneciaj provincoj, Umbrio. En 1925 prof. Meazzini memvole eksiĝis kaj de tiam estis direktoro C. Grazzini en Florenco.

Kursoj[redakti | redakti fonton]

En ĉiuj menciitaj agemaj grupoj okazis multnombraj kursoj, ĉu privataj ĉu en publikaj lernejoj. Estas speciale menciindaj jenaj kursoj ĉe publikaj lernejoj pro la multnombro de la lernantoj kaj pro oficiala akcepto de la kursoj mem flanke de la lokaj lernejestroj aŭ urbaj aŭ ŝtataj aŭtoritatoj. En 1911 en Ĝenovo (urbaj lernejoj elementaj kaj komercaj), en 1920 en Milano 25 kursoj kun 1100 lernantoj. Plej multaj kursoj kaj lernantoj ĉe elementaj lernejoj de la Komunumo de Milano, kiujn gvidis Piatti, Violi, Cattorini, Combi, Camelli, Duchini, Mainardi, Rota, Carbone, Nobile, Ciribini, Comolli - 90 geinstruistoj partoprenis kursojn ĉe Milana Grupo "E-a Domo". En 1920 kurso ĉe Reĝa Instituto Maristara en Venecio; en 1922 en Bisceglie kursoj ĉe komunumaj lernejoj (gvidis prof. Lacalendota); en Bolonjo kurso por geinstruistoj; en Cremona en komunumaj lernejoj, en Bari ĉe Reĝa Maristara Instituto (gvidis prof. Lacalendola). Ĉe reĝaj maristaraj institutoj: en Venecio (prof. Pizzi), en Ĝenovo (d-ro Schmucker), en Camogli (prof. Arabeno); en Savona; en Palermo (prof. pastro Abbratozzato). - La kursoj ĉe publikaj lernejoj en Milano daŭris ekde 1920 dum multaj jaroj. En Terni en 1920 kurso ĉe komerca lernejo. En 1923 en Padovo kursoj ĉe Reĝa Komerca Instituto; en Florenco ĉe Reĝa Normala Lernejo. En 1924 kursoj ĉe Reĝaj Komercaj Institutoj en Bari (Lacalendola), Palermo (Stefano la Colla), La Spezia (Orengo), Trento (Quarta), Ĝenovo kaj Napolo. En Bari kurso ĉe Reĝa Maristara Instituto (Lacalendola), en Venecio kursoj ĉe komunumaj lernejoj. En 1925 kursoj ĉe komunumaj lernejoj en Milano, en 1926 kurso ĉe Komerca Instituto Infano (Mazzolini); kurso por geinstruistoj en Romo (Antonelli); kurso ĉe Maristara Instituto en Bari. En 1925-1928 en Brescia kursoj por geinstruistoj de urbaj lernejoj ĉe Reĝa Instruista Instituto, ĉe Reĝa Scienca Liceo (Facchi, f-inoj Bordogna, Mazzuchelli, Zaini).

En 1927-28 kursoj en Bari ĉe Reĝa Institutoj Maristara kaj Komerca (Lacalendola), en Udine ĉe Reĝa Teknika Instituto, kaj aliaj. En 1929 en Milano kurso por lernantoj de urbaj lernejoj. En 1930 en Brescia kurso ĉe Reĝa Instruista Instituto, Reĝa Teknika Instituto, Reĝa Supera Lernejo por eksterlanda Komerco (gvidantoj Facchi, Sachs, f-inoj Bordogna, Bettoni). En Milano kurso por geinstruistoj de urbaj lernejoj; en Zara kurso en Reĝa Instruista Instituto (f-ino Minio), en Pola kurso ĉe Reĝa Liceo-Gimnazio (inĝ. A. Levi) En 1931-32 kurso en Aosta ĉe Reĝa Liceo-Gimnazio; en Pola, Reĝa Liceo-Gimnazio; en Udine Reĝa Instruista Instituto; en Brescia Reĝa Instruista Instituto kaj Reĝa Teknika Instituto (Facchi, f-ino Dragoni) Casale Monferrato, kurso ĉe Reĝa Teknika Instituto.

Instrupermesoj de publikaj aŭtoritatoj[redakti | redakti fonton]

La Ministerio por Maraferoj en 1920 dissendis cirkuleron al Reĝaj Maristaraj Institutoj permesante en ili instruadon de Esperanto; Ministerio de Industrio kaj Komerco en 1923 (28 aŭg. N. Prot: 1428) dissendis cirkuleron permesante enkondukon de Esperanto ĉe Reĝaj Komercaj Institutoj kaj ĉe mezgradaj kaj vesperaj Komercaj Lernejoj. La registaraj provincaj reprezentantoj por instruado (Regi Provveditori agli Studi) por Veneciaj provinco kaj Julia Venecio en 1931 permesis kurson de Esperanto ĉe Reĝa Klasika Liceo, Reĝa Scienca Liceo, Reĝa Teknika Instituto en Venecio kaj en 5 profesiaj lernejoj de Trieste.

Permesis la instruadon de Esperanton per specialaj cirkuleroj al la estraroj de la koncernaj lernejoj la urbestroj de: Milano (1920 kaj sekvaj jaroj), Kremono (1922), Romo (1925), Breŝo (depost 1926).

Komerco[redakti | redakti fonton]

En 1920, danke al klopodo de prof. Giovanni Saggiori, la Internacia Specimenfoiro de Padovo uzis E-n por sia internacia korespondado kaj por siaj reklamiloj. En la Foiro mem malfermiĝis age de la loka grupo E-Stando. En 1921 IEF sendis cirkuleron pri Esperanto ĝin rekomendante por komerca uzado al 80 Komercaj Ĉambroj Italaj. 36 el ili respondis; 12 raportis pri E-movado en sia teritorio; 3 montris sin favoraj. En 1922 la estraro de la Komerca kaj Industria Ĉambro de Padovo sendis inviton al la Unuiĝo de la Italaj Komercaj kaj Industriaj Ĉambroj "iniciati ĉe la Int. Komerca Ĉambro la studadon kaj solvon de la problemo de oficialigo de unu sola helpa internacia lingvo kaj ĝia disvastigo".

En 1923 granda okazintaĵo por Esperanto en la komerco por Italujo kaj por la tuta mondo estis la Unua Int. Konferenco por Komerca Helplingvo, okazinta en Venecio (2-4 apr. 1923) ĉe la sidejo de la loka Komerca kaj Industria Ĉambro. Estis reprezentitaj en la grava kunveno 201 organizaĵoj komercaj, ŝtataj, regionaj, urbaj, (potitikaj, turismaj, lernejaj ktp.): el ili 20 int. specimenfoiroj. Efektiva prez. de la konferenco estis John Merchant de la Komerca Ĉambro de Sheffield; efektivaj vicprez-oj prof. Filippo Ravizza de la Komerca Ĉambro de Milano kaj André Baudet de la Komerca Ĉambro de Paris. La ĝenerala sekretariejo estis ĉe la Itala Komerca Ĉambro por Svislando (Genive). Tiu Ĉambro iniciatis la organizon de tiu ĉi grava komerca kunveno, kaj ĝia ĝen. sekr. d-ro Chiostergi klarigis al la partoprenintoj la gravecon de la tempo Gravaj deklaroj pri utileco de E estas farataj flanke de la reprezentantoj de la Int. Specimenfoiroj.

UEA kaj IEF multe helpis la organizon de la kunveno kiun ankaŭ helpis la registaro, italaj komercaj rondoj, lokaj aŭtoritatoj. El la italaj delegitoj parolis tre favore al E tiuj de la Komercaj Ĉambroj de Treviso, Milano, Itala Komerca Ĉambro en Maroko, Int. Specimenfoiro de Padova; kaj la delegito de la Itala Asocio por Fremduloj por la regionoj de Venezia kaj de Lago de Garda.

En 1923 oficialaj deklaracioj de ta Komercaj Ĉambroj de Reggio Emilia kaj Lecce rekomendis al la komercaj rondoj la uzadon de E. En 1924 dum la Int. Kongreso de Ŝpara Organizo okazinta ĉe la Ŝparkasa Organizo en Milano, ties prez., membro de la Itala Parlamento, adv De Capitani d'Arzago esprimis la deziron, ke E estu uzota pli ĝenerale en venonta Kongreso de la Ŝparorganizoj (la Franca Delegito parolis en E dum ĉi tiu kongreso). En 1925 la Komerca kaj Industria Ĉambro de Cremona rekomendis al aliaj Italaj Komercaj Ĉambroj la uzadon de E okaze de sia aliĝo al la Dua Int. Konferenco por komerca helplingvo okazinta tiujare en Paris. En sama jaro la Komerca kaj Industria Ĉambro de Brescia sendis al la delegitoj de UEA en la tuta mondo cirkuleron en E, montrantan situacion de la Itala industrio kaj komerco.

Turismo[redakti | redakti fonton]

La unua E-lingva gvidlibreto en Italujo estas eldonita en 1912 en Ravenna, kies presadon monsubtenis la urbestraro. En 1914 la E Unuiĝo de Genova eldonis 13-paĝan gvidlibreton. En 1921 en Trento oni eldonis ampleksan gvidlibron. Sufiĉe ampleksa estis ankaŭ la bone kaj zorge ilustrita Gvidlibro "Venecio". En 1926 estas eldonita de la E eldonejo A. Paolet Gvidlibro de Mantova (monsubtenata de la tiea urbestraro kaj Komerca Ĉambro). Eldonitaj ankaŭ de A. Paolet estas malgrandaj gvidlibretoj pri urboj Assisi, Bologna, Rimini. Speciale menciinda, absolute komparebla al la plej gravaj int. gvidlibroj estas la gvidlibro Milano kaj lagoj de Lombardio (enhavo tradukita, kontrolita kaj parte verkita de inĝ. R. Orengo) kies tekston kaj aranĝon prizorgis la granda asocio "Touring Club italiano, Milano." Tiu libro aperis en 1931: ĝi enhavas multajn urbajn kaj regionajn kartojn kaj planojn, plej zorge redaktitajn kaj multkolore presitajn per plej modernaj metodoj. Turismaj plifaciligoj por kongresoj de E estis ĉiam ricevataj (rabatoj ktp.) pere de italaj Ŝtatfervojoj kaj pere de itala Kompanio de Turismo.

En la lastaj jaroj la Itala E-Centro organizis diversajn E-karavanojn de eksterlandaj E-istoj al Italujo okaze de naciaj kongresoj (Komo 1930, Padovo 1931) kaj de italaj esperantistoj al Internaciaj Kongresoj de Esperanto. La karavanon al Parizo partoprenis preskaŭ 50 personoj.

Katolikaj organizoj[redakti | redakti fonton]

La Esperantista movado jam de sia komenco disvastiĝis en la italaj katolikaj rondoj. En 1910 la ĉefepiskopo de Bologna (poste papo Benedikto XV) deklaris sin favora al Esperanto. En 1913 la ĉefepiskopo de Milano kaj la episkopo de Pavia skribis al pioniro de Esperanto pastro Bianchini laŭdajn leterojn pri la lingvo. En la sama jaro (4-10 sept.) okazis en Romo la 4-a Int. Kongreso de Katolikaj E-istoj: ĝin prezidis la irlanda pastro Parker; 12 landoj estis reprezentataj.

En 1920 dum la nacia Esperanto-Kongreso en Bolonjo okazis Ia 1-a Kongreso de italaj katolikaj E-istoj, prez. Carolfi, kiu ĉiam estris la E-movadon ĉe italaj katolikoj. La 2-a Kongreso de italaj katolikaj E-istoj okazis en Trento dum la 6-a nacia kongreso. En sama jaro stariĝis la itala Unuiĝo de Katolikaj E-istoj. La E-movadon inter katolikaj organizoj multe helpis prof. pastro Violi en Milano kaj prof. Pizzi en Venecio. La 3-a Kongreso de italaj katolikaj E-istoj okazis en Venezia 17-18 sept.1922. La papo sendis benon. Aliĝis kardinaloj La Fontaine (Venezia) kaj Maffi (Pisa). En sama jaro la sidejo de la Unuiĝo estis transportata al Venezia. Dum kongresoj de italaj E-istoj en sekvintaj jaroj okazis specialaj kunsidoj de la katolikaj E-organizoj. Specialaj kursoj de E okazis ofte ĉe Pastraj Seminarioj: ni menciu tiujn gviditajn inter aliaj en lastaj jaroj ĉe la Episkopaj Seminarioj en Bari kaj Udine.

Fervojistoj[redakti | redakti fonton]

En 1921 oni fondis en Torino la Asocion "Unuiĝo de la Italaj E-istaj Fervojistoj" (sekr. O Santone}. En 1922 ekzistis E-rondoj ĉe fervojistoj en urboj Trieste, Sampierdarena, Venezia. Specialan agadon havis la Fervojista Grupo en Torino kaj tie Beniamino Broglio fondis "Nacian Societon de Italaj Fervojistaj E-istoj" kies grupoj de Torino, Roma, Trieste, Rivarolo, Ligure kunvenis dum la nacia E-kongreso en Torino 1924. Post propagando oni gvidis specialajn kursojn de E por fervojistoj en Trieste (d-ro Koch), Roma, (Rag. Filippi), Torino (Ramolfo), ktp. En 1929 la societo havis grupojn en Torino, Roma, Trieste, Voghera, Udine, Mantora, Verona Gorizia, poste en Napoli. Fakaj kunsidoj de E-istaj fervojistoj okazis ĉe la naciaj kongresoj de E. Nuna gvidanto de la fervojista E-movado en Italujo estas Francisco Ramolfo el Torino.

La estraro de la faŝista organizaĵo "Fervojista Postlaboro" (organizaĵo celanta instruadon, sporton, amuzon en liberaj horoj) per cirkulero en 1926 permesis instruadon de Esperanto ĉe siaj sidejoj en ĉiuj italaj urboj. La sekcioj de la sama organizaĵo en Trieste kaj Verona enhavigis E-n en sia instrua programo, poste ankaŭ tiu de Roma. En 1927-28 okazis kursoj ĉe la sidejo de tiu organizaĵo en Siena kaj Salerno La gazeto de la organizaĵo enhavis plurajn artikolojn pri E. En 1931 la nacia societo de Fervojistaj E-istoj eldonis "Frazaron por 1a vojaĝanto" en lingvoj itala kaj E.

Stenografio[redakti | redakti fonton]

Age de direktoroj de sten-asocioj stariĝis en Napolo en 1928 "Nacia Asocio de stenografoj E-istoj" (prez. prof. Oreste Tafuri, sekr. prof. Fernado Quagliarella). Kursoj de Esperanto por stenografoj ĉe sten-asocioj okazis en Napoli kaj en Brescia (gvid. Facchi).

Radio[redakti | redakti fonton]

El sendostacio Roma kurso gvidata de Filippi okazis en 1925; el sendostacio Torino kurso gvidata de Canuto en 1929-30. Ambaŭ kursoj vekis grandan intereson kaj konsekvence venis al la gvidantoj centoj da demandoj pri Esperanto kaj aliĝoj al nacia movado.

Gazetaro[redakti | redakti fonton]

En 1913 la Esperanto-eldonejo A. Paolet eldonis monatan revuon "L' Esperanto' kiu, krom provizora ĉeso pro la milito, aperis ĝis fino de 1922. De 1923 ĝis 1927 ĝia titolo fariĝis Itala Esperanta Revuo. En l928 ree ĝi aperis sub la malnova titolo ĝis 1929. Ĉiam tiu ĉi revuo estis sub patronado de IKE, kaj preskaŭ ĉiam ĝi pli-malpli funkciis kiel organo de IEF. Tiu ĉi revuo, kiu respegulis la tutan italan Esperanto-movadon, ĉesis en la fino de 1929 kaj estis anstataŭata de la monata Rivista Italiana di Esperanto, organo de IKE kaj IEF, eldonita en 1930-31 en Udine kaj direktita de Bodini. En 1932 ankaŭ tiu ĉi revuo ĉesis kaj estis anstataŭata de grandformata gazeto duonmonata "L' Esperanto" eldonata en Torino (direktoro Nicola La Colla). Ĉiuj menciitaj revuoj kaj gazetoj aperis dulingve.

Lernolibroj, gramatikoj kaj vortaroj ĝis 1934[redakti | redakti fonton]

El la multaj lernolibroj povas esti citataj kiel plej uzataj aŭ uzitaj, la jenaj, ordigitaj laŭ epoko de ilia apero: Marignoni, Galois, Giambene, Puccinelli, Rota-Caelli, Cattorini, Stromboli, Pomarici. En 1932 estis plej ofte uzataj la gramatikoj kaj lernolibroj de Migliorni, "Manuale di E"; B. kaj E. Migliorini, E-a Legolibro; Giani, "Grammatica della lingua ausiliaria Esperanto". La plej uzataj vortaroj tiuepoke estis: Giacomo Meazzini (I-E, 1907. 1912, 1924), Giovan Battista Puccinelli (E-I, 1906 kaj sekvaj, tri eldonoj), Giani (E-I), Achille Tellini (E-I).

Tradukoj el la itala literaturo ĝis 1934[redakti | redakti fonton]

La Esperantaj tradukoj el la itala literaturo el la epoko antaŭ la dua mondmilito ne estis tiom multaj, kiom el aliaj gravaj literaturoj. Mencinte la verkojn laŭ la historia epoko de la pritraktata temo ni povas citi nur la libron "Antikva Romo surmare", prelego de la registarĉefo Mussolini en 1926. "Mallonga biografio de Sankta Francisko el Assisi" de Carolfi. "La Floretoj de Sankta Francisko", trad. E-en de Pizzi. "La Pesto en Milano", eltiraĵo el romano de Alessandro Manzoni. "La Devoj de l' Homo" de Giuseppe Mazzini, trad. de Arabeno. "Pri la Devoj de la Homoj" de Pellico, trad. de Tellini. Pri la faŝista regsistemo en 1932 parolas la libreto "La Itala Laborĉarto". El la itala literaturo de la fino de la 19-a jarcento ni citu la tradukon de la komedio "Ŝakludado de Giacosa, kaj kelkajn ĉapitrojn ("De Apeninoj ĝis Andoj") de la mondkonata libro la "Koro" de Amicis, trad. de Castagnino; la sama E-isto ankaŭ tradukis la novelon de G. Verga "Cavalleria Rusticana". La tre konata libro por knaboj "Pinokjo" de Carlo Collodi estas trad. de f-ino Mirza Marchesi. El la liberaturo de la komenco de la 1930-aj jaroj precipe menciinda estas la traduko de "Vivo de Kristo", de Papini. Je la flno de 1932 aperis la traduko de la komedio de Carlo Goldoni "Kurioza Okazaĵo", farita de Mevo. Kaj aŭtune 1933 publikiĝis en Esperanto ĉefverko de la mondliteraturo, "La Infero" de Dante, trad. de Kalocsay (Budapeŝto). La plimulton de la diritaj literaturaĵoj eldonis la Esperantista Librejo A. Paolet, S. Vito al Tagliamento. "La Infero" estas eldonita de la eldonejo Literatura Mondo.

Noto. La artikolo verkita en kunlaboro kun la Esperanto-Centro Itala. Gaetano Facchi.

Posta historio[redakti | redakti fonton]

Por la „transvivo” de la itala E-movado en la faŝismo ludis ĉefe la grava rolo, kiun havis en civilaj kaj armeaj medioj la gvidantoj de la movado; prezidanto de IEF estis tiutempe Carlo Cordero di Montezemolo, milita heroo, markizo de generalo, la vicprezidanto estis prof. Giorgio Canu Canuto, universitata rektoro, fama sciencisto, estonta UEA prezidanto. Alia notinda persono estis prof. Bruno Migliorini, eminenta lingvisto, universala docento, prezidanto de la prestiĝa akademio de „della Crusca” kaj membro de la same prestiĝa Akademio „de la Linkoj.” Aldoniĝis la „adaptado” (ne eblas diri ĝis kioma grado ĝi estis „ brila elturniĝo”, aŭ forta konvinkiĝo de la koncernatoj): la italaj esperantistoj, fronte al la aŭtoritatuloj de la reĝimo, levis la "originalan" tezon, laŭ kiu Esperanto „Estas la lastenaskita filo de la glora latina lingvo”, „nova lingvo, sed latina laŭanime”. Entute, oni klopodis iamaniere akordigi la E-movadon kun la reĝima propagando pri la grandiozeco de la romia kaj itala civilizacioj, kaj uzi Esperanton kiel rimedon de la propagando. Kvankam la temon pri la rilato inter faŝismo kaj esperantismo en Italio oni devas ankoraŭ pristudi el historologia vidpunkto, tamen fakto estas ke kiam oni petis la laŭleĝan permeson okazigi Universalan Kongreson de Esperanto en Italio (1935), inter la motivoj proponitaj estis: „ la deziro de la organizantoj de la kongreso, diskonigi en plej vastajn sferojn la mirindajn progresojn, kiujn faris kaj faras Italujo sub la impulso kaj laŭ la direktivoj de Mussolini” (el la inaŭgura parolo de la 27-a UK).

Preskaŭ la tuta movada agado de tiuj tridekaj jaroj fokusiĝis por la okazigo kaj sukceso de la Universala Kongreso de 1935. En 1931 IEF ( kiu por kelkaj jaroj translokiĝis al Torino ) denove havis la sidejon en Milano, en centro de la urbo, apud la katedralo. Por la unua fojo tie ekfunkciis centra nacia oficejo, plenumanta la administran kaj sekretarian laborojn de IEF, kaj servanta la tutan italan E-movadon, sub la nomo Esperanto-Centro Itala. Post la ricevo de la registara rajtigo, al ĝi estis konfidita la aranĝo de la UK en Italio. La subteno de la registaro konkretiĝis ankaŭ per la starigo ( 1935 ) de ĉiusemajnaj radioelsendoj en Esperanto ĉe Radio Romo, antaŭvideble al la UK; komence ili proponis nur turismajn informojn por la estontaj kongresanoj; poste, radioĵurnalon kun sciigoj el Italio kaj el la esperantista mondo.

La unua UK iam en Italio estis specialaĵo; kvankam oni memorigas ĝin kiel „ la kongreson de Romo”, tamen ĝi estis vojaĝanta” kongreso: la kongresanoj devis ariĝi en 5 nordaj urboj, de kie ili kunfluis al Florenco kaj poste al Romo kaj Napolo, kun posta ŝipa ekskurso al Malto kaj Afriko. La aliĝoj estis 1422. porokaze la Itala Turisma Klubo publikigis la luksan Gvidlibro de Romo, tradukitan de Luigi Minnaja kaj Carolina Minio-Paluello (kiuj poste geedziĝis).

La postaj jaroj ĝis la eksplodo de la 2-a mondmilito estis karakterizaj de laŭgrada malfortiĝo de la movado, ne nur pro la movadaj fortoj elĉerpitaj pro la aranĝado de la UK, sed ankaŭ pro la komenco de burokrataj komplikaĵoj kiuj envere celis bojkoti la Esperanto-agadon. Verŝajne, ne povante tute malpermesi la agadon ( pro la motivoj supre menciitaj ) la reĝimo almenaŭ iel malfaciligis ĝian vivon: kun la preteksto ke „ oni devas ŝpari la paperon” la revuo ne plu povis aperi. En 1938, post la promulgo de la leĝoj pri la raso, IEF konsilis al siaj hebreaj membroj ne renovigi sian aliĝon, por ke oni povu anonci al la aŭtoritatuloj ke la asocio ne havas hebreajn membrojn. La E-lingvaj elsendoj de Radio Romo daŭris ĝis 1942, se dili prezentis nur depeŝojn pri la milito kaj politikajn komentojn de la faŝisma reĝimo. Kun la kresko de la milito la situacio pligraviĝis. IEF ne sukcesis teni kontaktojn kun la grupoj. La oficejo en Milano estis detruita de la bombadoj. Post la paso de la milita ŝtormo kaj kun la laŭgrada reveno al normala vivo, la italaj Esperantistoj denove sin dediĉis al la disvastigo de Esperanto.

La unua postmilita nacia kongreso okazis en 1948 en Torino, kie oni starigis la novan IEF sidejon: oni konstatis siajn fortojn, kun peno restartis la kultura kaj propaganda agadoj. En 1950 reaperis la nacia revuo kaj Radio Romo rekomencis elsendi en Esperanto, per la redaktado kaj prezento de Asenzio Blasimme, Luigi Minnaja (redaktoroj ankaŭ de la antaŭmilitaj elsendoj) kaj Vincenzo Musella. La elsendoj daŭras ankoraŭ nun (prizorgataj de d-ro Antonio De Salvo). Kompare kun la realaĵo de 20-aj jaroj antaŭe, la situacio estis pli aĉa, sed la renaskiĝon oni travivis kun entuziasmo kaj la fruktojn oni baldaŭ vidis. La membraro kreskis de malpli ol 300 en 1949 ĝis pli ol 1400 en 1957. pliintensiĝis la agadoj, kiuj kulminis per la denova okazigo de UK en Italio: la 40-a en Bolonjo /1955 ), kun 1687 aliĝoj.

En 1956 IEF ricevis juran personecon per dekreto de la ŝtatprezidanto. La rekonstruo post la dua mondmilito koncernis ankaŭ la junularan movadon (aperintan por la unua fojo en 1913), per la starigo de Itala Esperantista Junularo ( IEJ ) en 1947. Ĝi aranĝis 2 kongresojn de TEJO en Italio: en 1955. (L’Aquila) kaj 1997 (Asizo). El ĝiaj vicoj eniris la ĝeneralan movadon multaj aktivuloj. La vivo de la itala movado dum la lastaj 50 jaroj esence karakteriziĝis per la ĉiujaraj kongresoj, la kontaktoj kun parlamentanoj kaj ministeriaj funkciuloj, la klopodoj akceptigi leĝon favoran al la en la enkonduko de Esperanto en la lernejojn, kaj kultura produktado, ĉu per tradukoj el la itala literaturo, ĉu per originala verkado. Ekde la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento intensa agado celis la titoladon da stratoj al placoj al „Esperanto” aŭ „ Zamenhof ”. En la 2000-aj jaroj prestiĝaj italaj eldonejoj publikigis vortarojn kaj gramatikojn de Esperanto. La itala movado notinde kontribuis per idoj kaj personoj al la internacia movado: multaj italoj rolis ( ankaŭ kun prezidantaj taskoj ) en internaciaj Esperanto-Asocioj. Italaj estis la prezidantoj de almenaŭ 4 internaciaj asocioj ( UEA, IKUE, IFEF kaj ILEI ), foje samperiode.

En Italio, kie la katolika eklezio havas sian centron, la italaj samideanoj multe aktivis ĉe la religiaj instancoj: sufiĉas mencii la enkondukon de la regulaj elsendoj en Esperanto. Ĉe Radio Vatikana ( 1977 ), la aprobo de liturgiaj tekstoj, la oficiala agnosko de IKUE fare de la Sankta Seĝo, la uzo de Esperanto en la paskaj kaj kristnaskaj bondeziroj de la papoj (unue Johano Paŭlo la 2-a en 1994 kaj plej ĵuse Benedikto la 16-a je Pasko 2006): la nomo „Esperanto” aperis en tutmonda televida elsendo okaze de tiuj papaj bondeziroj. Hodiaŭ IEF ( kies sidejo estis restarigita en Milano ), antaŭ 35 jaroj ) havas milon da membroj, arigitaj en kvardeko da grupoj. Ĉijare ĝi estis akceptita kiel kultura asocio al kiu la italaj civitanoj, okaze de impostdeklaro, povas destini 5-promilojn de la pagantaj impostoj.

Kongresoj[redakti | redakti fonton]