Kálmán Kalocsay
Kálmán Kalocsay | |
---|---|
Kálmán Kalocsay en 1921 | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | C. E. R. Bumy Kopar Alex Kay K. Stelov Malice Pik Peter Peneter |
Naskiĝo | 6-a de oktobro 1891 en Abaújszántó, Aŭstrio-Hungario |
Morto | 27-a de februaro 1976 en Budapeŝto, Hungario |
Lingvoj | Esperanto • hungara • angla • germana • itala |
Nacieco | hungaro |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - medicino (–1916) |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1911–) infectious disease physician (en) kuracisto tradukisto poeto universitata instruisto |
Esperanto | |
Tradukis en Esperanton | vidu suben |
Verkis en Esperanto | ekz.:Plena Gramatiko de Esperanto Parnasa Gvidlibro |
Kálmán KALOCSAY ([ˈkaːlmaːn ˈkɒloʧai]; Esperantigite, kvankam tre malofte uzate, certe ne de la aŭtoro mem, Kolomano KALOĈAJO) (naskiĝis la 6-an de oktobro 1891 en Abaújszántó, mortis la 27-an de februaro 1976 en Budapeŝto) estis hungara Esperanta poeto, tradukisto, kaj redaktoro kiu multe influis la evoluon de la Esperanto-literaturo kaj de la lingvo mem. Lia nomo estas ofte esperantigita kiel Kolomano. Liaj pseŭdonimoj: C. E. R. Bumy, Kopar, -y, Alex Kay, K. Stelov, Malice Pik, Peter Peneter.
Kalocsay studis medicinon kaj poste fariĝis la ĉefa infektologo ĉe grava Budapeŝta hospitalo. Onidire li lernis kaj Esperanton kaj Idon adoleske sed ekkliniĝis al la unua kiam li vidis pli grandan potencialon literaturan. En 1921, oni eldonis lian unuan originalan volumon poezian, Mondo kaj Koro. Plia jardeko pasis antaŭ la apero de lia kolekto Streĉita Kordo, kiun oni konsideras unu el la plej elstaraj kolektoj de originala poezio en Esperanto. Ankaŭ aperis Rimportretoj – spritaj rondelformaj poemoj pri pluraj tiamaj movadaj gravuloj.
Plejmultaj pensas, ke li ankaŭ estis la verkinto de Sekretaj Sonetoj (erotika sonetaro) sub pseŭdonimo Peter Peneter.
Kalocsay gvidis la literaturan mondon de Esperanto pere de la revuo kaj eldonejo nomitaj Literatura Mondo. Kaj tiu grupo de verkistoj, kiuj formiĝis ĉirkaŭ la revuo dum la dudekaj kaj tridekaj jaroj, nomiĝis la Budapeŝta skolo.
La verkoj de Kalocsay pri literatura kaj lingvisma teorio inkludas la ampleksan verkon Plena Gramatiko de Esperanto, kaj Parnasa Gvidlibro, ellaboritajn kun Gastono Varingjeno, kaj la pristilan gvidlibron Lingvo Stilo Formo.
Kalocsay kunverkis la du-voluman Enciklopedio de Esperanto.
Pri Kalocsay multe verkis kaj prizorgis lian postlasaĵon Ada Csiszár, post kies morto la postlasaĵo transiris al la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko.
Ido
[redakti | redakti fonton]Kalocsay skribis: "En 1912 mi funde trastudis la gramatikon kaj vortaron de Ido. Tiam mi sciis Idon same bone kiel Esperanton. Sed mi neniam partoprenis en la Ido-movado, nek verkis ion en Ido: mia interesiĝo estis pure lingva kaj ĉesis post la ellerno de mia Ido-libro."
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Poemaro
[redakti | redakti fonton]- Dek Elektitaj Poemoj (el Streĉita Kordo), 1976
- Dissemitaj Floroj, 2005
- Izolo, 1977
- La Dekdu Noktoj de Satano, 1990
- La Kremo de Kalocsay, 1971
- Libro de Amo (kun pseŭdonimo Peter Peneter), 1969
- Mondo kaj Koro, 1921, 1981
- Postrikolto, 2004
- Rimportretoj, 1934
- Sekretaj Sonetoj, 1932, 1989
- Streĉita Kordo, 1931, 1978
- Versojn Oni Ne Aĉetas, 1992
Redaktitaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Dekdu Poetoj (1934)
- Naŭ Poetoj (1938, reeldono 1989)
Novelo
[redakti | redakti fonton]Mia penso [1], aperis en Norda Prismo 1957/4 p. 182-185. (samtitola kun la poemo Mia penso de Zamenhof)
Prilingvaj, prozaj kaj miksitaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- DOMFABRIKO: 6000 frazeologiaj esprimoj hungaraj-Esperantaj (komuna verko kun Ada Csiszár, 1975
- 8000 frazeologiaj esprimoj (kune kun Ada Csiszár, unulingva frazaro), 2003
- Arĝenta Duopo (Jubilea volumo kun Julio Baghy), 1937
- Dek Prelegoj, eld. Fonto, Chapecó, 2023, 155 paĝoj (pli frua eldono estis en 1985)
- Diino Hertha 1992
- Eszperantó nyelvtan – hungare, 1948
- Kiel verki kaj traduki poemojn, 1979
- La Gramatika Karaktero de la Esperantaj Radikoj, 1938, 1980
- Lingvo Stilo Formo, studoj 1931, 1963, 1970
- Ora Duopo (Jubilea volumo kun Julio Baghy), 1966
- Parnasa Gvidlibro, kun Waringhien, 1932, 1968, 1984
- Plena Analiza Gramatiko kun Waringhien, 1980
- Plena Gramatiko, partoj sintakso kaj vortfarado, 1935, 1938, 1958–1964
- Rendszeres eszperantó nyelvan – hungare 1966, 1968, 2004
- Sendemandaj Respondoj Sezonoj 1992
- Vojaĝo inter la Tempoj, Stafeto 1966;
Tradukoj
[redakti | redakti fonton]Tradukoj en Esperanton
[redakti | redakti fonton]- „Al la espero” (kanto de Mihály Csokonai Vitéz)
- Arthistorio (de Antal Hekler), prozo 1934
- Du Kokcineloj (de Géza Gárdonyi), prozo, 1923
- Eterna Bukedo – poezi-antologio tirita el 22 lingvoj en 1931
- Vivo de Arnaldo (de Benito Mussolini), prozo en 1934
- Ezopa Saĝo (rekreo laŭ EZOPO) 1956, 1978
- Fabelarbo (el infanpoemoj de Zsigmond Móricz), 2003
- Hungara Antologio, 1933, 1983;
- Infero (de Dante), 1933, 1979
- Johano la Brava (de Petőfi), 1923, 1948, 1984, bildrakonto 2001
- Kantanta Kamparo (popolkantoj), 1922
- Kantoj kaj Romancoj (de Heine) kune kun Waringhien, 1969
- La Floroj de l' Malbono (de Baudelaire) (kolektive tradukita), 1957
- La Paĝio de l' Reĝino (teatraĵo de Jenő Heltai-Emil Makai), 1922
- La Tempesto (de Shakespeare), 1970
- La Taglibro (de Goethe), 1984
- La Tragedio de l'Homo (de Madách), 1924 (reeldonita en 1965), en KD: 1999
- Libero kaj Amo (de Sándor Petőfi), 1970
- Morgaŭ matene (de Frigyes Karinthy), prozo, 1923
- Ni Kantu! 1928, 2000
- Reĝo Lear (de Shakespeare), 1966
- Romaj Elegioj, La Taglibro (de Goethe), 1932;
- Rozinjo (de Gyula Török, 1888-1918) – teatraĵo 1938, 1977
- Somermeznokta sonĝo (de Shakespeare), …
- Tutmonda Sonoro – poezi-antologio tradukita el 30 lingvoj en du volumoj, 1981
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]Pri Rozinjo
|
Tradukoj el Esperanto
[redakti | redakti fonton]- Ezopa Saĝo – ĉine 1980
- En nacia vesto – en 19 lingvoj, Budapest 2004
- Johano la brava en la ĉina kaj E. dua eld: 1997
Aliaj
[redakti | redakti fonton]- Kalendaro. Kálmán Kalocsay. Chapecó: Fonto, 2021. 37+25p. 20 cm. Kvarversaĵoj prenitaj el la nica literatura revuo.
Kopirajtoj
[redakti | redakti fonton]Ŝajnas, ke Ada Csiszár administris la kopirajtojn de Kalocsay post lia morto, kvankam mankas publikaj informoj pri la jura bazo por tio. Oni ne scias, kio okazis pri la kopirajtoj post la morto de Csiszár en 2007, do reeldoni verkojn de Kalocsay nun estas malfacile.
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
La Kremo de Kalocsay, 1971
-
Kiel Verki kaj Traduki Poemojn, 1979
-
Kovrilpaĝo de Dek Prelegoj, 1985
-
Versojn Oni Ne Aĉetas, 1992
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Degenkamp G.J. 1947 : Esperanto 60-Jara. Skizo pri la Evoluo de la Lingvo Literatura, p. 36-37
- Mayer, Herbert 1987 : La Eterna Neologisma Diskuto : Kalocsay kaj la Sekvo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|
- Internacia Amika Societo Kalocsay Kálmán Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine – en Budapeŝto
- Kelkaj Poemoj (el Retarkivo 20060202022221) (aŭ 1 Arkivigite je 2015-07-10 per la retarkivo Wayback Machine) de Kálmán KALOCSAY, Tajpitaj de Hèctor Alòs i Font, TTTeksitaj de Don Harlow
- Kelkaj Poemoj de Kalocsay tradukitaj anglen sur Poems Found in Translation
- Al K. Kalocsay Arkivigite je 2015-07-10 per la retarkivo Wayback Machine de Reto Rossetti, originale aperis en la nica literatura revuo, 1/4 p. 121
- RENKONTO AL LA LUNO
- Sendemandaj respondoj de Kálmán Kalocsay
- In a bitter hour angle kaj loĵbane
- Biografio (el Retarkivo 200908) kaj angle (el Retarkivo 200908)
- Kálmán Kalocsay, le traducteur littéraire, Ada Csiszár: In memoriam Dr. Kalocsay Kálmán (1891–1976). pp. 34–35. Tradukita francen de István Ertl.
- K. Kalocsay kaj G. Waringhien Korespondaĵoj Marc van Oostendorp (eo en)
- KÁLMÁN KALOCSAY, LA TRADUKARTISTO (el Retarkivo 2004) (eo fr hu)
- La poemoj de Eterna bukedo, Ezopa saĝo, Izolo, Libero kaj amo, Libro de amo, Rimportretoj, Romaj elegioj, Sekretaj sonetoj, Streĉita kordo, Tutmonda sonoro
- Verkoj de kaj pri Kálmán Kalocsay[rompita ligilo] en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2016-08-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Jes ja, poeziaĵo el poemciklo “Tra la Ŝtormo”, en Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay, red. Lájós Kökény (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1966)
- Kaloĉajaj literaturaj verkoj enretigitaj
- Rimportretoj, GALERIO DE ESPERANTAJ STELOJ,Literatura Mondo, Budapest, 1934
- Javier Guerrero (2012). “Kalocsay, masonisto de la Parnaso”, La Ondo de Esperanto (3 (209)), p. 16.