Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko
| Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Esperanto-muzeo Zamenhof/Esperanto-objekto faka biblioteko arkivo | |||||
| Lando | |||||
| Situo | Vieno | ||||
| Urbo | Vieno | ||||
| Estiĝo | 1927 | ||||
| Inaŭgurdato | 1929 | ||||
| Malfermo | 1927 | ||||
| Fondinto: | Hugo Steiner | ||||
| Koordinatoj | 48° 12′ 33″ N, 16° 21′ 55″ O (mapo)48.209316.3653Koordinatoj: 48° 12′ 33″ N, 16° 21′ 55″ O (mapo) | ||||
| |||||
| Parto de | Aŭstria Nacia Biblioteko vd | ||||
| |||||
| Retpaĝo | https://www.onb.ac.at/eo/museen/esperantomuzeo | ||||
La Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko estas unu el la plej tradiciriĉaj lingvo-muzeoj kaj unu el la plej gravaj siaspecaj institucioj en la mondo. Ekde sia fondo en 1927 la muzeo disponas pri ampleksa biblioteko, kiu en 1990 ricevis la nomon “Kolekto por Planlingvoj”. Per pli ol 90-jara daŭra kolektado ĝi iĝis mondskale la plej granda fakbiblioteko pri Esperanto, planlingvoj kaj interlingvistiko.
Historio
[redakti | redakti fonton]La Esperantomuzeo estis fondita en 1927 kiel asocio “Internacia Esperanto-Muzeo” de Hugo Steiner kaj fariĝis en 1928 per oficiala kontrakto parto de la Nacia Biblioteko. Laŭ Hugo Steiner la ideo pri la fondo de Esperantomuzeo aperis dum la 19-a Universala Kongreso de Esperanto en Dancigo kaj venis de Felikso Zamenhof, frato de Ludoviko Zamenhof. Post la aneksado de Aŭstrio la Gestapo fermis la muzeon en 1938 kaj la remalfermo okazis en 1947 sub la Mikaela kupolo de la Hofburg. En 2005 la Esperantomuzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj translokiĝis al la Palaco Mollard-Clary en la Viena Herrengasse 9.
Kolekto
[redakti | redakti fonton]Kun pli ol 150 000 bibliotekaj unuoj la Kolekto por Planlingvoj estas mondskale la plej granda fakbiblioteko pri interlingvistiko kaj dokumentas ĉirkaŭ 500 diversajn planlingvajn projektojn, inter ili Volapuko, Ido, Interlingue (Okcidentalo) kaj Interlingvao. La kolekto konservas ĉirkaŭ 45 000 volumojn, 30 000 leterojn kaj manuskriptojn, 22 000 fotojn, 4 500 diversajn periodaĵojn, 3 500 muzeajn objektojn, 1 800 afiŝojn, 1 700 aŭdvidajn dokumentojn kaj pli ol 80 arkivojn de personaj kaj instituciaj devenoj, interalie kolektojn de Marjorie Boulton, Kálmán Kalocsay, Juan Régulo Pérez, Manuel de Seabra, Eugen Wüster, Ludoviko Zamenhof, kaj la arkivon de la Universala Esperanto-Asocio. La havaĵo estas rete traserĉebla per la katalogoj QuickSearch kaj ÖNB Digital. Pli ol 45 000 katalogeroj havas rektan ligilon al la koncerna diĝita dokumento.
Ekspozicio
[redakti | redakti fonton]
La permanenta ekspozicio plurmedie prezentas la facedoriĉan historion de Esperanto, ekde la Unua Libro ĝis la Universalaj Kongresoj kaj la nuntempaj praktikoj. La evoluon de la riĉenhava literaturo evidentigas originalaj verkoj de Gyula Baghy, William Auld kaj Spomenka Štimec, kiuj estis tradukitaj en plurajn lingvojn. Pere de interaktivaj komputiloj, ankaŭ aliaj planlingvoj estas prezentataj, kiel la mistika Lingua Ignota de Hildegard von Bingen, la muzika lingvo Solresol, kaj la klingona lingvo el la televidserio Star Trek.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Christina Köstner: Glück im Unglück. Das Esperantomuseum an der Nationalbibliothek Wien 1938–1945. En: Language Problems and Language Planning 29 (2005) 2, 177–186.
- Herbert Mayer: Eine traditionelle Bibliothek und ihre Herausforderungen. Die Sammlung für Plansprachen der Österreichischen Nationalbibliothek. En: Plansprachliche Bibliotheken und Archive. Beiträge der 17. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik e.V., 23.–25. November 2007 in Berlin (Interlinguistische Informationen, Beiheft 15). Berlin 2008, 33–36.
- Bernhard Tuider: Esperanto and Planned Languages: The Aims of the Museum and Department. En: Representing Language: Museums of Language and the Display of Intangible Cultural Heritage. 2020.
- Bernhard Tuider: Esperanto, Plansprachen und Sprachplanung. Zum 90-Jahr-Jubiläum des Esperantomuseums der Österreichischen Nationalbibliothek Arkivigite je 2021-01-17 per la retarkivo Wayback Machine (Esplorblogo de la Aŭstria Nacia Biblioteko, 25.07.2019)
- Bernhard Tuider: Bibliothek und Ideologie – Die Nationalbibliothek in der Zwischenkriegszeit zwischen Deutschnationalismus und Esperantosammlung. En: Johanna Rachinger: Schatzkammer des Wissens. 650 Jahre Österreichische Nationalbibliothek, Wien 2018, 130–137.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Esperanto-muzeo
- Muzeo de Esperanto de Subirats
- Nacia Esperanto-Muzeo
- Esperanto-muzeo de Svitaty
- Internacia Esperanto-Muzeo de Zaozhuang
- Esperanto-bibliotekoj
- Biblioteko Hector Hodler
- Centro Ludoviko Zamenhof
- La historia teksto pri la Internacia Esperanto Muzeo en Vieno el la plumo de la fondinto Hugo Steiner


