Hugo Steiner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hugo Steiner
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1878 (1878-02-26)
en Retz
Morto 1-an de aŭgusto 1969 (1969-08-01) (91-jaraĝa)
en Korneuburg
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Aŭstrio
Familio
Edz(in)o Maria Anna Steiner
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Bildkarto el 1936 sur kiu videblas Hugo Steiner apud aŭstria prezidanto Wilhelm Miklas, kiu subskribas la "Oran Libron" de IEMW
Steiner parolas dum la solena malfermo de UK 1936 en Vieno

Hugo STEINER [ŝtajner] (26-a de februaro 1878 en Retz1-a de aŭgusto 1969) estis aŭstra esperantisto kaj fervoja ĉefo-inspektoro pens., registara konsilanto (pro eksterlanda propagandisto por Aŭstrio pere de Esperanto). Direktoro de la viena Esperanto-muzeo.

Esperantisto de 1911. En 1913 komencis gvidi kursojn, entute pli ol 70; i. a. depost 1927 en la polica lernejo Vieno.

Fondis grupojn en Korneuburg, 1914, en St. Pölten 1924. En 1923 fondis la gazeton Aŭstria Esperantisto; redaktoro kaj eldonitisto . En 1924 ĝenerala sekretario de AED, prezidanto 1925-30 kaj de 1933 prezidanto de AEA.

De 1925 ĝis la fino KR-ano, delegito ĉe la diversaj UK-j kaj dum la konferencoj en Locarno kaj Prago. Kunlaboras por la Internacia Konferenco en Wien 1934.

Je lia instigo la Aŭstriaj Fervojoj permesis Esperanto-kursojn por fervojistoj, (1924); permesis la Esperantan insignon dum deĵoro (1925); akceptigis en la konferenco de la fervojdirekcioj en Bruselo (1927) alprenon de Esperanto por la subskriboj en translimaj vagonoj. Je lia instigo (depost 1928) la Ministerio por Komerco kaj Trafiko kaj aliaj faktoroj eldonis gvidfoliojn pri Aŭstrujo kaj Wien en granda kvanto; en 1929 li mem verkis gvidlibron pri Wien, 64 p.

En 1930 faris kvarsemajnan varbvojaĝon por Aŭstrujo tra la nordbohemaj urboj. En 1932 deksemajna varbvojaĝo kun oficiala subteno tra Polujo, Dancigo, Litovujo, Estonujo, Finnlando, Norvegujo, Svedujo kaj Danujo. 48 publikaj paroladoj kun film- kaj lumbildo pri Aŭstrujo en Esperanto kaj paroladoj el Radio-stacioj Kaunas, Riga, Tallinn, Helsinki, Kiruna kaj Oslo.

Atingis diversajn sukcesojn por la Esperanto-movado en tiuj landoj. Honora membro de UEA, ktp. Ĉefo-kunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto.

Esperantomuzeo[redakti | redakti fonton]

En 1927 Hugo Steiner fondis Esperantomuzeon en Vieno, kiu nun estas parto de Aŭstria Nacia Biblioteko. En 1928-29 prezidanto de Esperanto-Unuiĝo en Vieno. En 1929 aranĝis gravan Antaŭkongreson en Wien kun inaŭguro de la Internacia Esperanto-Muzeo, kies fondinto kaj gvidanto li estis.

En 1959 li estis honorita per ordeno de Germana Federacia Respubliko pro sia paclaboro per Esperanto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Esperantofragen und Antworten für Sicherheitswachebeamte
  • Freude durch Esperanto
  • Kiujn lokojn en Aŭstrio mi vizitu kaj kie mi prizorgu miajn aĉetojn? (1935)
  • Per aŭtobuso tra Aŭstrio kaj Wien (1935)
  • Mein Leben und Wirken (1938)
  • Esperanto-Schlüssel (1945)
  • Gvidilo tra Wien: amika helpanto por la vizitantoj de nia urbo (1958)
  • Sudtirolo en la jaro 1960

Recenzo pri Freude durch Esperanto[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La libro donas en 16 lecionoj la tutan instrumaterialon de la gramatiko kaj vortfarado kaj montras ne nur en la elekto de la ekzercmaferialo sed ankaŭ en ties porinstrua strukturo la bonan lingvo-scianton kaj lertan metodulon. Laŭ la dedukta metodo la lingvoformoj kaj reguloj estas klarigataj klare kaj facile kompreneble kaj ekzercataj en praktikaj, sinsekvaj konversacia lecionoj, kies vortotrezoro estas prenita el la ĉiutaga vivo. Tradukekzercoj, kies solvon ĉiam montras la sekvanta leciono, finigas ĉiun lecionon. De la 6.a leciono la verkinto gvidas la lernanton per kontinuaj ekzercaĵoj en la formo de vizito de la ĉefurbo en la stacion, hotelon, restoracion,montras al li dum rondiro tra Wien ĉiujn vidindaĵojn de tiu belega urbo, vizitas kun li Schonbrunn kaj tiamaniere konatigas lin kun la vortoj kaj frazoj, plej necesaj por la praktika uzado de la lingvo. Tiuj ĉi legaĵoj por la praktika vivo estas kompletigataj per aliaj pri poŝto kaj telefono (konversacio en vendejo estus dezirinda), pri la konstruo de domo, per mallongaj rakontoj kaj anekdotoj, la tekstoj de la Esperanto-himno kaj la aŭstria ligohimno, fine per tre salutindaj informoj pri la organizaĵoj de UFA, AEA, GEA, GEL kaj la internaciaj institucioj de la E-movado. Entute estu ripetate: vivopraktika instrulibro, kiu montriĝos taŭga en kursoj por kleraj plenkreskuloj kaj por meminstruado de ĉi tiuj. Kelkaj preseraroj povos esti facile evitataj en dua eldono kiun ni deziras tre baldaŭ al la praktika libreto 
— D-ro Franz Wollmann. Aŭstria Esperantisto (revuo) n.116 (jan 1935)
Citaĵo
 La registara konsilisto, Hugo Steiner, prezidanto de la Aŭstra Esp.-Asocio, fondinto de la Int. Esp.-Muzeo de Vieno, prezentas al ni bone verkitan malgrandan lernolibron por germanlingvanoj. La libreto estas bone redaktita laŭ la pedagogia normo: unue la facilaĵoj, poste la malfacilaĵoj; kontraŭ tiu ĉi regulo tamen iomete pekas la trofrua klarigado de la sufiksoj -nj kaj -ĉj. Dudeko da malgrandaj preseraroj estas korektitaj en aldonita listeto. La valoron de la libreto pligrandigas diversaj interesaj klarigoj pri la Esp.-Movado, tre utilaj por komencantoj. 
— Belga esperantisto n217 (mar 1935)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]