Danio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Danujo)
Reĝlando Danio
Kongeriget Danmark

Flago de Danio

Blazono de Danio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Der er et yndigt land (Jen kuŝas ĉarma lando)
Situo
ŝtato • kolonia ŝtato • aŭtonoma lando ene de la Reĝlando Danio • lando ĉe la Balta Maro • lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kopenhago
Oficiala(j) lingvo(j) dana lingvo
Uzata(j) lingvo(j) dana
Plej ofta(j) religio(j) protestantoj
Areo 43 094 km²
- % de akvo 1,6 %
Loĝantaro 5 827 463 (1-a de oktobro 2019)
Loĝdenso 126 loĝ./km²
Horzono UTC+1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno dk
Landokodo DK
Telefona kodo 45
Plej alta punkto Møllehøj
Plej malalta punkto Lammefjord
Politiko
Politika sistemo Monarkio
Ŝtatestro Reĝo Frederiko la 10-a
Ĉefministro Mette Frederiksen (ekde jun. 2019)
Nacia tago 5-a de junio (Konstitucia tago)
Sendependiĝo prahistorie.
Ekonomio
Valuto Krono (DKK)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Dana Esperanto-Asocio
vdr

Danio, ankaŭ nomata DanlandoDanujo (oficiale Reĝlando Danio, dane Kongeriget Danmark IFA:['d̥anmɑg̊]), estas la plej malgranda kaj sudokcidenta lando de la nordaj landoj. Ĝi situas norde de Germanio (la nura tera najbaro), sudokcidente de Svedio, kaj sude de Norvegio. Ĝi situas en Skandinavio en la norda parto de Eŭropo, sed ne sur la Skandinavia duoninsulo.

La lando situas inter la Balta maro kaj la Norda Maro. Ĝi fizike konsistas el duoninsulo Jutlando kaj 443 nomohavaj insuloj, el kiuj nur 74 loĝatas. Plej gravaj insuloj estas la Nordjutlanda insulo, Fyn, Sjælland (ejo de ĉefurbo Kopenhago) kaj Bornholm. Sude ĝi havas mallongan terlimon al Germanio, norde kaj oriente marlimas al Norvegio kaj Svedio pere de maretoj Skagerrak kaj Kattegat.

Danio estas konstitucia monarkio, unu el la plej malnovaj monarkioj de la mondo, kaj estas parto de la Eŭropa Unio. Gronlando kaj la Ferooj estas la kronaj teritorioj de Danio, unu la alia kun federacia reĝo. Danio estis elektata kiel membro de la UN-a Konsilio de Sekureco kaj regas en la skandinava modelo de publikaj servoj.

La unuigita reĝlando Danio aperis en la 10-a jarcento kiel mara nacio lerta en la lukto por kontrolo de la Balta Maro. Danio, Svedio kaj Norvegio estis regataj sub la Unio de Kalmar, establita en 1397 kaj finiĝinta per la sveda secesio en 1523. Danio kaj Norvegio restis sub la sama monarko ĝis eksteraj fortoj dissolvis la union en 1814. La malplibonigo de la Reĝlando Norvegio, kaŭzita de la Nigra Morto, ebligis al Danio ekspansieman kolonian reĝlandon el tiu unio: Feroaj Insuloj kaj Gronlando estas restaĵoj. Komenciĝante en la 17-a jarcento, ekzistis pluraj terenocedoj; tiuj kulminis en la 1830-aj jaroj kun ondo de naciistaj movadoj, kiuj estis venkataj en la jaro 1864 dum la Dua Ŝlesviga Milito. Danio restis neŭtrala dum Unua mondmilito. En aprilo 1940, germana invado vidis mallongajn armeajn bataletojn dum la dana rezista movado estis aktiva de 1943 ĝis la germana kapitulaco en majo 1945. Industriigita eksportfirmao de agrikultura produkto en la dua duono de la 19-a jarcento, Danio lanĉis sociajn kaj labormerkatajn reformojn en la 20-a jarcento kiu kreis la bazon por la nuna sociala ŝtat-modelo kun tre evoluinta miksa ekonomio.

La Konstitucio de Danio estis subskribata la 5-an de junio 1849, metante finon al la absoluta monarkio kiu komenciĝis en 1660. Ĝi establas konstitucian monarkion. La nuna monarko estas la reĝo Frederiko la 10-a. La ŝtato estas organizita kiel parlamenta demokratio. La registaro kaj nacia parlamento sidejas en Kopenhago, la ĉefurbo de la nacio, plej granda urbo kaj ĉefa komerca centro. Danio ekzercas hegemonian influon en la Dana Sfero, transdonante potencojn por pritrakti internajn aferojn. Aŭtonomio estis establata en Feroaj Insuloj en 1948. La gronlanda aŭtonomio estis establata en 1979 kaj plia aŭtonomio en 2009. Danio iĝis membro de la Eŭropa Ekonomia Komunumo (nuna Eŭropa Unio) en 1973, konservante kelkajn elir-eblecojn. Ĝi retenas sian propran valuton, la kronon. Ĝi estas inter la fondintaj membroj de NATO, la Nordlanda Konsilistaro, la OECD, OSKE, kaj la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi ankaŭ estas parto de la Schengen-spaco.

Danoj ĝuas altan vivnivelon kaj la lando troviĝas inter la unuaj pozicioj tutmonde rilate al la eduko, sanservo, protekto de civilaj liberecoj, demokratia administrado, prospero kaj homa evoluo. La lando enviciĝas kiel tiu kun la plej alta socia moviĝeblo de la mondo, altnivela enspezegaleco, ĝi estas la malplej korupta lando en la mondo, havas unu el la plej altaj popersonaj enspezoj de la mondo, kaj unu el la landoj kun la plej altaj impostoj por personoj. Granda plimulto de danoj estas membroj de la Dana Evangelia Luterana Eklezio, kvankam la konstitucio garantias religian liberecon.


Historio[redakti | redakti fonton]

Prahistoriaj kulturoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam oni pensas ke la teritorio estis loĝata antaŭ ĉirkaŭ 120 000 jaroj, la unuaj restaĵoj arkeologiaj rilataj kun la homa ĉeesto datiĝas de la oscilado de Bølling, el 12 500-12 000 a. K.[1]

La sunŝipo de Trundholm, el la Skandinava bronzepoko.
  • Magdalenio (12 000 a. K.-9000 a. K.) Ili ĉasis ĉevalojn kaj mamutojn. La bezono je rimedoj (ŝtonoj kaj lignaĵoj) mobilizis plurajn familiajn klanojn dek mil kilometrojn. Laŭ la cedo de la glacio en Skandinavio, la familioj migris en la regionon.
  • Maglemozkulturo (9000 a. K.-6000 a. K.) Oni trovis harpunojn kaj fiŝhokojn kaj laŭ la fakuloj eksitis someraj loĝlokoj ĉe riveroj kaj maroj, dediĉitaj al la fiŝkaptado.
  • Kongemozkulturo (6000 a. K.-5200 a. K.) La fino de la glacia epoko okazigis inundojn en la nordiaj marbordoj. La ekonomio baziĝis sur la ĉasado de cervedoj kaj aproj kompementita kun la fiŝkaptado en kelkaj ĉemarbordaj loĝlokoj.
  • Ertebolkulturo (5300 a. K.-3950 a. K.) Kulturo de fiŝkaptistoj, ĝia industrio prezentas fiŝhokojn, harpunojn kaj la ekonomio baziĝis sur la kolektado de moluskoj kaj ĉasado kaj de maraj kaj de teraj bestoj. Grandaj avancoj en la navigado kaj ĉasado de maraj mamuloj pere de la uzado de retoj.
  • Funelpokalkulturo (4200 a. K.-2800 a. K.) La nordiaj popoloj importis la bronzon kaj disvolvigis la agrikulturon kiel adaptiĝo al la klimataj ŝanĝoj. Estis la unuaj socioj kun hierarkioj.
  • Ŝnurceramika kulturo (2900 a. K.-1800 a. K.) Post nur du generacioj okazis granda kultura ŝanĝiĝo, adoptiĝis novaj elementoj (alkoholo, ĉevaloj, metalurgio kaj lan-vestoj) kaj ekuzis la hakilon anstataŭ la pafarko, ĉio ĉi danke al la komercaj retoj.
  • Skandinava bronzepoko (1800 a. K.-500 a. K.) Malgraŭ multaj objektoj eltrovitaj, Skandinavio ne aliĝis al la bronzepoko ĝis tiu ĉi periodo (kun propra industrio).
  • Jastorfkulturo (600 a. K.-50 a. K.) La hindeŭropanoj koloniis Skandinavion. aliaj popoloj jam en la ferepoko influis en la eltirado de tiu ĉi mineralo en la regiono, lasante la bronzon nur por dekoraciaj celoj.

Vikingoj kaj Mezepoko[redakti | redakti fonton]

La Labdiŝipo, la plej granda funebra ŝipo de la vikingoj eltrovita en Danio.

Dum la epoko de la ĝermanaj popoloj (50 a. K.-789 p. K.), ĉirkaŭ la jaro 200, la praskandinava lingvo disiĝis de la praĝermana lingvo, kvankam oni kredas ke en tiu tempo la diferencoj estis minimumaj. Dum la vikinga epoko (789-1100 p. K.) naskiĝis la malnovnordlanda lingvo kiel evoluo de la praskandinava. La dialektoj de tiu ĉi lingvo iĝis la nunaj skandinavaj lingvoj: sveda, norvega, dana kaj islanda.

Danio estis unuigita de Harald Blåtand ĉirkaŭ la jaro 980. En la 11-a jarcento la danaj kaj norvegaj vikingoj atakis la plej grandan parton de Okcidenta Eŭropo, regante parton de Anglio, kaj fondante aliajn ŝtatojn, kia la duklando Normandio. Krome, la danaj vikingoj faris multajn ekspediciojn ĉe la Mediteraneo. En la unuaj ekspedicioj, ili iris tra la nordo kaj oriento de Iberio, esplorante tiun ĉi teritorion. Oni scias ke ili okazigis teroron, multajn mortojn kaj ekonomiajn perdojn al la kristanaj ŝtatoj.

La danaj vikingoj kreis la Reĝlandon Sicilio. Krome, oni scias ke ili intencis forbruligi Romon kaj porti la kapon de la Papo al Danio. Tamen, la geografiaj konoj de la vikingoj estis nesufiĉaj. Ili navigis ĝis urbo en norda Italio nomata "Luna" kaj vidinte ĝiajn orkolorajn preĝejajn turojn, kune al la laciĝo kiun ili havis post unujara navigado, ili eĉ ne haltis por pripensi ĉu tiu estus ja Romo aŭ ne. Ili forrabis ĝin kaj la kapo kiun ili poste pendigis ie en Danio estis tiu de la episkopo de Luna.

La flago de Danio, «Dannebrog», falas el la ĉielo dum la batalo de Lindaniso la 15an de junio 1219. Verko de Christian August Lorentzen (1809).

La vikingoj atingis eĉ Konstantinopolon, ĉefurbo de la Bizanca Imperio sieĝante ĝin. La bizanca imperiestro restis tiel impresita pro la forteco de la vikingoj ke, post la malvenko de tiuj ĉi, li mendis regimenton de vikingaj solduloj por ke ili estu sia persona gardistaro, kvankam ĝi estis plejparte formita de svedaj vikingoj. La vikinga epoko finiĝis ĉirkaŭ la jaro 1100, kiam la traesploroj vikingaj finiĝis. Multaj historiistoj konsentas ke la fino de la vikinga epoko estis la batalo de Stamford Bridge en 1066. Pro la granda influo vikinga en Britio, la angla lingvo havas certajn vortojn similajn al la dana, sveda kaj norvega ĉar ili ĉiuj estas dialektoj de la malnovnordlanda lingvo.

Poste, Danio posedis dum jarcentoj Norvegion kaj Islandon, kaj okaze, Svedion (Unio de Kalmar), parton de la Virgulininsuloj, parton de la Baltia marbordo kaj kio nun estas la nordo de Germanio. Estonio estis konkerita de dana krucmilito por evangelizi la paganajn estonajn teritoriojn, gvidata de Valdemar la 2-a kaj la ĉefepiskopo Anders Sunesen, krome alia influa ĉefepiskopo de la epoko, Absalon (fondinto de Kopenhago), venkis en la batalo de Lindaniso, proksime al Talino, en 1219. Laŭ la mito, la dana flago Dannebrog" (La Granda Nordia Kruco blanka simbolas la puran kristanismon de Danio sur ruĝa fundo simbolanta la sangon de la malamikoj) falis el la ĉielo por ke la danoj venku en la milito. La estonaj teritorioj estis venditaj en 1346 fare de la dana reĝo Kristoforo la 2-a, al la Teŭtonoj kontraŭ 190 00 markoj kontraŭ la oponiĝo de la papo.

Frua moderna historio (1536-1849)[redakti | redakti fonton]

Porcio de la Carta marina, en frua mapo de Skandinavio, farita komence de la unio kun Norvegio.

Post kiam Svedio entute liberiĝis de la Unio, Danio provis plurajn okazojn por certigi kontrolon de sia najbaro. La reĝo Kristiano la 4a atakis Svedion en la milito de Kalmar 1611-1613 sed ne plenumis sian ĉefan celon devigi ĝian revenon al la unio. La milito kaŭzis neniujn teritoriajn ŝanĝojn, sed Svedio estis devigata pagi militkompenson de 1-miliona arĝenta riksdalero al Danio, kvanto konata kiel la Älvsborg elaĉetomono. La reĝo Kristiano uzis tiun monon por fondi plurajn urbojn kaj fortikaĵojn, precipe Glückstadt (fondita kiel rivalo al Hamburgo) kaj Kristianion. Inspirita fare de la Nederlanda Orienthinda Kompanio, li fondis similan danan firmaon kaj planis postuli Cejlonon kiel kolonion, sed la firmao nur sukcesis akiri Trankebaron de Koromandela Marbordo de Hindio. La grandaj koloniaj aspiroj de Danio estis limigitaj al kelkaj esencaj komercstacioj en Afriko kaj Hindio. La imperio estis daŭrigita per komerco kun aliaj gravaj potencoj, kaj plantejoj - finfine rimedmanko kaŭzis ĝian stagnon.

En la Tridekjara Milito, Kristiano provis iĝi la gvidanto de la luteranaj ŝtatoj en Germanio sed suferspertis gigantan malvenkon ĉe la Batalo de Lutter. La rezulto estis ke la katolika armeo sub Albrecht von Wallenstein povis invadi, okupi, kaj forŝteli Jutlandon, devigante Danion retiriĝi de la milito. Danio sukcesis eviti teritoriajn koncedojn, sed la interveno de la reĝo Gustavo la 2-a Adolfo en Germanio estis vidita kiel signo ke la armea forto de Svedio estis kreskanta, dum la influo de Danio en la regiono malkreskis. En 1643, svedaj armeoj invadis Jutlandon kaj postulis Skanion en 1644.

En la Traktato de Brømsebro de 1645, Danio transcedis Halland, Gotlandon, la lastajn partojn de dana Estonio, kaj plurajn provincojn en Norvegio. En 1657, la reĝo Frederiko la 3-a deklaris la militon kontraŭ Svedio kaj marŝis sur Bremen-Verden. Tio kaŭzis masivan danan malvenkon kaj la armeoj de la reĝo kiun Karolo la 10-a Gustavo konkeris al same Jutlando, Fueno, kaj multe de Zelando antaŭ subskribadoj de la Paco de Roskilde en februaro 1658 kiu donis svedian kontrolon de Skanio, Blekingon, Trøndelag, kaj la insulo Bornholm. Karolo la 10-a Gustavo rapide bedaŭris ne ruinigi Danion kaj en aŭgusto 1658, li komencis dujaran longan sieĝon de Kopenhago sed ne forprenis la ĉefurbon. En la sekva packontrakto, Danio sukcesis konservi sian sendependecon kaj reakiri kontrolon de Trøndelag kaj Bornholm.

La Batalo de Öland dum la Skania milito inter la militŝiparoj de la aliancitoj Danio-Norvegio-Nederlando kontraŭ la armeo de Svedio, la 1an de junio 1676.

Danio provis reakiri regadon de Skanio en la Skania Milito (1675-1679) sed ĝi finiĝis en fiasko. Sekvante la Grandan Nordian Militon (1700-21), Danio sukcesis reestigi regadon de la partoj de Ŝlesvigo kaj Holstinio regataj de la dinastio Holstein-Gottorp en 1721 kaj 1773, respektive. Danio prosperis multe en la lastaj jardekoj de la 18a jarcento pro sia neŭtrala statuso permesante al ĝi komerci kun ambaŭ flankoj en la multaj nuntempaj militoj. En la Napoleonaj Militoj, Danio komercis kaj kun Francio kaj kun Britio kaj eniris en la Ligon de Armita Neŭtraleco kun Rusio, Svedio, kaj Prusio. La britoj konsideris tion malamika ago kaj atakis Kopenhagon en 1801 kaj 1807, en unu kazo kidnapanta la danan floton, en la aliaj, bruligante grandajn partojn de la dana ĉefurbo. Tio kondukis al la tiel nomita Dan-brita milito de la kanonŝipoj. Brita regado de la akvovojoj inter Danio kaj Norvegio pruviĝis katastrofa al la sindikat-ekonomio kaj en 1813 Danio-Norvegio iĝis bankrota.

La dan-norvega unio estis dissolvita fare de la Traktato de Kiel en 1814; la dana monarkio "definitive kaj eterne" rezignis pri postuloj je la Regno de Norvegio favore de la sveda reĝo. Post la dissolvo de la unio kun Norvegio, Danio konservis la havaĵojn de Islando (kiujn retenis la dana monarkio ĝis 1944), Feroaj Insuloj kaj Gronlando, ĉiuj ĉi estis regitaj de Norvegio dum jarcentoj. Krom la nordiaj kolonioj, Danio daŭre regis pri dana Hindio de 1620 ĝis 1869, la Dana Ora Marbordo (Ganao) de 1658 ĝis 1850, kaj la Dana Okcidenta Hindio de 1671 ĝis 1917.

Konstitucia monarkio (1849-nuno)[redakti | redakti fonton]

La Nacia Konstitucia Asembleo estis kunvenigita fare de la reĝo Frederiko la 8a en 1848 por adopti la Konstitucion de Danio..

Ĝermanta dana liberala kaj nacia movado akiris impeton en la 1830-aj jaroj; post la eŭropaj revolucioj de 1848, Danio pace iĝis konstitucia monarkio la 5an de junio 1849. Nova konstitucio establis du-ĉambran parlamenton. Danio militis kontraŭ Prusio kaj la habsburga Aŭstrio en kio iĝis konata kiel la Dua Ŝlesviga Milito, daŭrante de februaro ĝis oktobro 1864. Danio estis venkita kaj devigita cedi Ŝlesvigon kaj Holstenon al Prusio. Tiu perdo venis kiel la plej malfrua en la longa serio de malvenkoj kaj teritoria perdo kiuj komenciĝis en la 17-a jarcento. Post tiuj okazaĵoj, Danio iĝis neŭtrala en Eŭropo.

Industriigo venis al Danio en la dua duono de la 19-a jarcento. La unuaj fervojoj de la nacio estis konstruitaj en la 1850-aj jaroj, kaj plibonigitaj komunikadoj kaj transoceana komerco permesis al industrio formiĝi malgraŭ la manko de naturaj rimedoj en Danio. Sindikatoj formiĝis komence en la 1870-aj jaroj. Ekzistis konsiderinda migrado de homoj de la kamparo al la urboj, kaj dana agrikulturo koncentriĝis je la eksportado de laktaĵfabrikadoj kaj viandproduktoj.

Danio konservis sian neŭtralan sintenon dum la Unua mondmilito. Post la malvenko de Germanio, la Versailles-potencoj ofertis redoni la regionon Ŝlesvigo-Holsteno al Danio. Timante germanan iredentismon, Danio rifuzis pripensi la reliveron de la areo sen referendumo; la du ŝlesvigaj referendumoj okazis la 10an de februaro kaj la 14an de marton 1920, respektive. La 10an de julio 1920, Norda-Ŝlesvigo estis reakirita fare de Danio, tiel aldonante proksimume 163,600 loĝantojn kaj 3,984 kvadratajn kilometrojn.

En 1939 Danio subskribis 10-jaran neagresan pakton kun la Nazia Germanio sed Germanio invadis Danion la 9-an de aprilo 1940 kaj la dana registaro rapide kapitulacis. La Dua mondmilito en Danio estis karakterizita per ekonomia kunlaboro kun Germanio ĝis 1943, kiam la dana registaro rifuzis plian kunlaboron kaj ĝia mararmeo forĵetis la plej multajn el ĝiaj ŝipoj kaj sendis multajn el ĝiaj oficiroj al Svedio, kiu estis neŭtrala. La dana rezisto elfaris savoperacion kiu sukcesis evakui kelkmilon da judoj kaj iliaj familioj al sekureco en Svedio antaŭ ol la germanoj povis sendi ilin al koncentrejoj. Kelkaj danoj apogis Naziismon enirante la Danan Nacisocialisman Partion aŭ volontulante por batali kontraŭ Germanio kiel parto de la Dana Frikorps. Islando malligiĝis kaj iĝis sendependa respubliko en 1944; Germanio kapitulacis en majo 1945; en 1948, Feroaj Insuloj akiris aŭtonomion; en 1949, Danio iĝis fondinta membro de NATO.

Danio iĝis membro de la Eŭropa Unio en 1973 kaj subskribis la Trakaton en Lisbono en 2007.

Danio estis fondinta membro de Eŭropa Liber-Komerca Asocio (ELKA). Dum la 1960-aj jaroj, la ELKA-landoj ofte estis referitaj kiel la Eksteraj Ses, kontraste al la Internaj Ses de kio tiam estis la Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK). En 1973, kune kun Britio kaj Irlando, Danio aliĝis al la Eŭropa Ekonomia Komunumo (nun la Eŭropa Unio) post publika referendumo. La Traktato de Maastricht, kiu pluengaĝigis ĝin al eŭropa integriĝo, estis malaprobita de la dana popolo en 1992; ĝi estis nur akceptita post dua referendumo en 1993, kiu zorgis pri kvar politikoj pri elir-opcioj. La danoj malaprobis la eŭron kiel la nacia valuto en referendumo en 2000. Gronlando akiris aŭtonomion en 1979 kaj estis aljuĝita mem-determinado en 2009. Nek Feroaj Insuloj nek Gronlando estas membroj de la Unio, la feroanoj malaltiĝis al membreco de la EEK en 1973 kaj Gronlandon en 1986, en ambaŭ kazoj pro fiŝkapt-politikoj.

Konstitucia ŝanĝo en 1953 kondukis al unu-ĉambra parlamento elektita per proporcia balotsistemo, ina surtroniĝo al la dana trono, kaj Gronlando iĝanta integra parto de Danio. La centro-maldekstraj socialdemokratoj kondukis serion de koaliciaj registaroj por la plej granda parto de la dua duono de la 20-a jarcento, prezentante la nordian socialmodelon. La Liberala Partio kaj la Konservativa Popola Partio ankaŭ gvidis centro-dekstrajn registarojn. En la lastaj jaroj la dekstrula popularista Dana Popolpartio aperis kiel grava partio, iĝante la dua plej granda post la parlamenta balotado en 2015, kiam enmigrado kaj integriĝo fariĝis gravaj temoj de publika diskuto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Satelita bildo de Jutlando en la dana insularo.

Situanta en Norda Eŭropo, Danio konsistas el la duoninsulo Jutlando kaj 443 nomitaj insuloj (totale 1,419 insuloj super 100 kvadrataj metroj). El tiuj, 74 estas loĝataj, kun la plej granda, Zelando, la Vendsyssel-Thy, kaj Fueno. La insulo Bornholm situas oriente de la resto de la lando, en la Balta Maro. Multaj el la plej grandaj insuloj estas ligitaj per pontoj; la Sunda Ponto ligas Zelandon kun Svedio; la Granda-Belto-ponto ligas Fuenon kun Zelando; kaj la Etbelta ponto ligas Jutlandon kun Fueno. Pramoj aŭ malgrandaj aviadiloj ligas la plej malgrandajn insulojn. La plej grandaj urboj kun loĝantaro super 100,000 estas la ĉefurbo Kopenhago en Zelando; Arhuzo kaj Aalborg en Jutlando; kaj Odense en Fueno.

La lando okupas suman areon de 42,924 kvadrataj kilometroj. La areo de enlanda akvo estas 700 km². La grandeco de la kampara regiono ne povas esti deklarata precize ĉar la oceano konstante erozias kaj aldonas materialon al la marbordo, kaj pro la homaj terakiroj (por rebati erozion). Teraltiĝo kreskigas la teron je iomete malpli ol 1 cm jare en la nordo kaj oriento, etendante la marbordon. Cirklo enfermante la saman areon kiam Danio estus 234 kilometrojn en diametro kun cirkonferenco de 742 km. Ĝi kundividas limon de 68 kilometroj kun Germanio en la sudo kaj estas alie ĉirkaŭata de 8,750 km de tajda marbordo (inkluzive de malgrandaj golfoj kaj fjordoj). Neniu loko en Danio estas pli malproksima de la marbordo ol 52 km. Sur la sudokcidenta marbordo de Jutlando, la tajdo estas inter 1 kaj 2 metroj, kaj la tajdlinio moviĝas tien kaj reen sur peco de 10 km. La maraj teritorioj de Danio nombras 105,000 kvadratajn kilometrojn.

La plej norda punkto de Danio estas Skageno ĉe 57° 45' 7" norda latitudo; la plej suda punkto estas Gedsero (la suda pinto de Falster) ĉe 54° 33' 35" norda latitudo; la plej okcidenta punkto estas Blåvandshuk ĉe 8° 4' 22" orienta longitudo; kaj la plej orienta punkto estas Østerskær ĉe 15° 11' 55" orienta longitudo. Tio estas en la arkipelago Ertholmene, 18 kilometrojn nordoriente de Bornholm. La distanco de oriento ĝis okcidento estas 452 kilometroj, de nordo ĝis sudo 368 kilometroj.

La lando estas plata kun nur malmulte da alteco; havante mezan altecon super marnivelo de 31 metroj. La plej alta natura punkto estas Møllehøj, je 170,86 metroj. Ampleksa parto de la tereno de Danio konsistas el ruliĝado de ebenaĵoj dum la marbordo estas sabla, kun grandaj dunoj en norda Jutlando. Kvankam foje grandskale arbarkovrita, hodiaŭ Danio plejparte konsistas el plugtero. Ĝi estas drenita per deko da riveroj, kaj la plej signifaj inkludas la riverojn Gudenå, Odense, Skjern, Suså kaj Vidå, kiu fluas laŭ ĝia suda limo kun Germanio.

La Reĝlando Danio inkludas du transoceanajn teritoriojn, ambaŭ okcidente de Danio: Gronlando, la plej granda insulo de la mondo, kaj Feroaj Insuloj en la Norda Atlantika Oceano. Tiuj teritorioj estas aŭtonomiaj kaj formas parton de la Dana Sfero.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Danio havas moderan klimaton, karakterizita de mildaj vintroj, kun averaĝaj temperaturoj en januaro de 1.5 , kaj malvarmetaj someroj, kun averaĝa temperaturo en aŭgusto de 17,2 . Danio havas mezumon de 179 pluvtagoj, averaĝe ricevante totalon de 765 milimetroj da akvo jare. Aŭtuno estas la plej malseka sezono kaj printempo la plej seka. La pozicio inter kontinento kaj oceano signifas ke vetero ofte ŝanĝiĝas. Pro la norda situo de Danio, ekzistas grandaj laŭsezonaj varioj en la taglumo. Ekzistas mallongaj tagoj dum la vintro kun sunleviĝo venanta ĉirkaŭ la horo 08:45 kaj sunsubiro je la 15:45, same kiel longaj someraj tagoj kun sunleviĝo je la 4:30 kaj sunsubiro je la 22:00 (somera tempo).

Biodiverseco kaj medio[redakti | redakti fonton]

La komuna fago troveblas en la tuta lando.

Danio apartenas al la Boreala Regno kaj povas esti subdividita en du ekoregionojn: la atlantikaj miksitaj arbaroj kaj baltaj miksitaj arbaroj. Preskaŭ ĉiuj el la praarbaroj de Danio estis detruitaj aŭ fragmentigitaj, ĉefe por agrikulturaj celoj dum la lasta jarmilo. La senarbarigo kreis grandajn areojn da erikejo kaj gigantajn sablodrivojn. Malgraŭ tio, ekzistas pluraj pli grandaj sekundaraj arbaroj en la lando kaj, en totalo, 12,9% de la tero nun estas arbarkovrita.

Kapreoloj okupas la kamparon multnombre, kaj grand-kornaj ruĝaj cervoj povas esti trovitaj en la malabundaj maldensaj arbaroj de Jutlando. Danio ankaŭ estas hejmo por pli malgrandaj mamuloj, kiel ekzemple putoroj, leporoj kaj erinacoj. Ĉirkaŭ 400 birdspecoj loĝas en Danio kaj proksimume 160 el tiuj reproduktiĝas en la lando. Grandaj maraj mamuloj inkluzivas sanajn loĝantarojn de porkocetoj, kreskigante nombrojn da fokoj kaj fojajn vizitojn de grandaj balenoj, inkluzive de blubalenoj kaj orcinoj. Moruoj, haringoj kaj platesoj estas abundaj fiŝoj en la dana akvoj kaj formas la bazon por granda fiŝa industrio.

Tero- kaj akvopoluado estas du el la plej signifaj mediaj temoj de Danio, kvankam multe de la domanaro kaj industria rubo de la lando estas nun ĉiam pli filtrita kaj foje reciklita. La lando historie prenis progreseman pozicion rilate al media konservado; en 1971 Danio establis la Ministerion pri la Medio kaj estis la unua lando en la mondo se temas pri efektivigado de la medioleĝoj en 1973. Por mildigi la median degeneron kaj mondvarmiĝon la dana registaro subskribis la Protokolon de Kioto. Tamen, la nacia ekologia premsigno estas 8,26 tutmondaj hektaroj por persono, kiu estas tre alta kompare kun mondmezumo de 1,7 en 2010.

Administra divido kaj ĉefaj urboj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Teritoria organizado de Danio.
Regionoj de Danio

Danio, kun suma areo de 43 094 kvadrataj kilometroj estas dividita en kvin administrajn regionojn (dane:regioner). La regionoj estas plue subdividitaj en 98 municipojn (komuner). La plej orienta terpeco en Danio, la arkipelago Ertholmene, kun areo de 39 hektaroj, estas nek parto de municipo nek regiono sed apartenas al la Militministerio.

La regionoj estis kreitaj la 1-an de januaro 2007 por anstataŭigi la dek ses iamajn distriktojn. En la sama tempo, pli malgrandaj municipoj estis kunfanditaj en pli grandajn unuojn, reduktante la nombron de 270. La plej multaj municipoj havas loĝantaron de almenaŭ 20 000 por doni al ili financan kaj profesian daŭripovon, kvankam kelkaj esceptoj estis faritaj al tiu regulo. La administraj dividoj estas gviditaj de rekte elektitaj konsilioj, elektitaj proporcie ĉiun kvar jaron; la plej lastatempaj danaj komunumaj balotoj estis okazigitaj la 16-an de novembro 2021. Aliaj regionaj strukturoj utiligas la municipajn limojn kiel enpaĝigon, inkluzive de la policdistriktoj, la tribunaldistriktoj kaj la balothospitalaj sekcioj.

Regionoj[redakti | redakti fonton]

La estraroj de la regionoj estas la regionaj konsilioj kun kvardek unu membroj elektitaj por kvarjaraj oficperiodoj. La kapo de la konsilio estas la regiona konsiliestro (regionsrådsformand), kiu estas elektita fare de la konsilio. La areoj de respondeco por la regionaj konsilioj estas la popolsana servo, sociservoj kaj regiona evoluo. Male al la distriktoj anstataŭigitaj, la regionoj ne rajtas pagigi impostojn kaj la sanservo estas ĉefe financita de la popolsana prizorgokontribuo ĝis 2018 (sundhedsbidrag) agordita kun financo kaj de la registaro kaj de la municipoj. Ekde la 1a de januaro 2019 tiu kontribuo estis aboliciata.

La areo kaj loĝantaro de la regionoj varias vaste; ekzemple, la Ĉefurba Regiono, kiu ampleksas la kopenhagan metropolitenan areon kaj la insulon Bornholm, havas loĝantaron tri fojojn pli granda ol tiu de la Regiono Norda Jutlando, kiu kovras la plej malabundan loĝitan areon de norda Jutlando. Sub la distriktsistemo al certaj dense loĝitaj municipoj, kiel ekzemple Kopenhaga Municipo kaj Frederiksberg, doniĝis statuso ekvivalenta al tiu de distriktoj, igante ilin unuanivelaj administraj dividoj. Tiuj specialaj municipoj estis integritaj en la novajn regionojn sub la reformoj de 2007.

Dana nomo Esperanta nomo Admin. centro Plejgranda urbo
(loĝata)
Loĝantaro
(januaro 2016)
Totala areo
(km²)
Hovedstaden Regiono Hovedstaden Hillerød Kopenhago 1 789 174 2568,29
Midtjylland Regiono Meza Jutlando Viborg Aarhus 1 293 309 13 095,80
Nordjylland Regiono Norda Jutlando Aalborg Aalborg 585 499 7907,09
Sjælland Regiono Sjælland Sorø Roskilde 827 499 7268,75
Syddanmark Regiono Suda Danio Vejle Odense 1 211 770 12 132,21
Fonto: Regionaj kaj municipaj esencaj personoj


Gronlando kaj Feroaj Insuloj[redakti | redakti fonton]

La Reĝlando Danio estas unitaria ŝtato kiu konsistas, aldone al Danio mem, el du aŭtonomiaj konsistigaj landoj en la Atlantiko: Gronlando kaj Feroaj Insuloj. Ili estas integraj partoj de la Dana Sfero ekde la 18-a jarcento; tamen, pro iliaj apartaj historiaj kaj kulturaj identecoj, tiuj partoj de la sfero havas ampleksajn politikajn rajtigojn kaj supozis leĝdonan kaj administran respondecon en granda nombro da kampoj. Feroaj Insuloj akiris aŭtonomion en 1948 kaj Gronlando en 1979, antaŭe ĝi havis la statuson samkiel la aliaj danaj distriktoj.

La du teritorioj havas siajn proprajn hejmajn registarojn kaj parlamentojn kaj estas efike aŭtonomiaj pri siaj propraj aferoj. Altaj komisaroj (Rigsombudsmand) funkcias kiel reprezentantoj de la dana registaro en la feroa Løgting kaj en la Gronlanda Parlamento, sed ili ne povas voĉdoni. La feroa hejma registaro estas difinita por esti egala partnero kun la dana nacia registaro, dum la gronlandaj homoj estas difinitaj kiel aparta popolo kun la rajto al mem-determinado.

Politiko[redakti | redakti fonton]

La politiko en Danio funkcias sub kadro aranĝita laŭ la Konstitucio. Unue skribita en 1849, ĝi establas suverenan ŝtaton en la formo de konstitucia monarkio, kun reprezenta parlamenta sistemo. La monarko oficiale retenas plenuman potencon kaj prezidas la Ŝtatan konsilion. En la praktiko, la funkcioj de la monarko estas strikte reprezentaj kaj ceremoniaj, kiel ekzemple la formala nomumo kaj eksigo de la ĉefministro kaj aliaj ministroj. La monarko ne estas respondeca pri siaj agoj kaj sia persono estas netuŝebla. Hereda monarko reĝino Margareta la 2a estis la ŝtatestro ekde la 14-a de januaro 1972 ĝis la 14-a de januaro 2024, kiam ŝin sekvis sia filo, reĝo Frederiko la 10-a.

Registaro[redakti | redakti fonton]

La Palaco Christiansborg gastigas la Parlamenton, la Superan Kortumon kaj plurajn registarajn oficejojn.

La dana parlamento nomiĝas Folketingo. Ĝi estas la parlamento de la Reĝando Danio, pasante Aktojn kiuj validas en Danio kaj, en limigitaj kazoj, Gronlando kaj Feroaj Insuloj. La Folketingo ankaŭ respondecas pri adoptado de la ŝtatbuĝetoj, aprobante la ŝtatraportojn, nomumante kaj ekzercante kontrolon de la Registaro, kaj partoprenante en internacia kunlaboro. Fakturoj povas esti iniciatitaj fare de la Registaro aŭ de membroj de la parlamento. Ĉiuj fakturoj pasitaj devas esti prezentitaj antaŭ la Ŝtata konsilio por ricevi la reĝan konsenton ene de tridek tagoj por iĝi leĝo.

Danio estas reprezenta demokratio kun universala voĉdonrajto. La membreco de la parlamento estas bazita sur proporcia balotsistemo de partioj, kun 2% da balotsojlo. Danoj elektas 175 membrojn de la parlamento, kaj Gronlando kaj Feroaj Insuloj elektas 2 pliajn membrojn, 179 membrojn entute. Senatelektoj estas okazigitaj almenaŭ ĉiun kvar jaron, sed unu el la kompetentoj de la ĉefministro estas la peto al la monarko kunvoki elektojn antaŭ ol la fino de la regperiodo. Se estus mocio de demisio, la parlamento povas devigi ununuran ministron aŭ la tutan registaron eksiĝi.

La Registaro de Danio funkcas kiel kabineta registaro, kie administra aŭtoritato estas ekzercita, formale nome de la monarko, fare de ĉefministro kaj aliaj kabinetministroj, kiuj gvidas ministeriojn. Kiel plenuma povo, la kabineto respondecas pri proponado de leĝoj kaj la buĝeto, efektivigante la leĝojn, kaj gvidante la eksterajn kaj internajn politikojn de Danio. La pozicio de ĉefministro apartenas al la persono plej fidata inter la plimulto de la parlamentanoj; tio estas kutime la gvidanto de la plej granda partio aŭ, pli efike, pere de koalicio de partioj. Ununura partio ĝenerale ne havas sufiĉan politikan forton laŭ la nombro de sidlokoj por formi kabineton per si mem. Danio ofte estis regita fare de koaliciaj registaroj, el malplimultaj registaroj dependaj de ne-registaraj partioj.

Post la malvenko en la parlamenta balotado, en junio 2015, Helle Thorning-Schmidt, gvidanto de la Socialdemokratoj, eksiĝis kiel ĉefministro. Ŝi estis sukcedita de Lars Løkke Rasmussen, la gvidanto de la Liberala Partio (Venstre). Rasmussen gvidas kabineton kiu, nekutime, konsistas tute el ministroj de sia propra partio. La nuna ĉefministrino estas Mette Frederiksen ekde la 27-an de junio 2019.

Juro kaj justico[redakti | redakti fonton]

Danio havas civiljuran sistemon kun kelkaj referencoj al ĝermana juro. Danio similas Norvegion kaj Svedion pro tio ke ĝi neniam evoluigis jurisprudencon samkiel tiu de Anglio kaj Usono nek ampleksajn kodojn kiel tiuj de Francio kaj Germanio. Plejmulto el ĝiaj leĝoj estas kutimaj. La justico de Danio estas dividita inter tribunaloj kun regula civila kaj krima jurisdikcio kaj administraj tribunaloj kun jurisdikcio super proceso inter individuoj kaj la ŝtatadministrado. Artikoloj sesdek du kaj sesdek kvar de la konstitucio certigas juran sendependecon de registaro kaj parlamento per provizado ke juĝistoj estu nur gviditaj de la leĝo, inkluzive de agoj, statutoj kaj praktiko. La Reĝlando Danio ne havas ununuran unuigitan justicon. Danio havas unu sistemon, Gronlando alian, kaj Feroaj Insuloj ankaŭ alian. Tamen, decidoj de la plej altaj tribunaloj en Gronlando kaj Feroaj Insuloj povas esti apelaciitaj al la danaj superaj kortumoj. La Dana Supera Tribunalo estas la plej alta civila kaj krima tribunalo respondeca por la administrado de justico en la reĝlando.

Eksterlandaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

Danio ekzercas konsiderindan influon en Norda Eŭropo kaj estas meza potenco en internaciaj aferoj. En la lastaj jaroj, al Gronlando kaj al Feroaj Insuloj estis garantiitaj eldiro en eksterpolitikaj temoj kiel ekzemple fiŝkaptado, balenkaptado, kaj geopolitikaj koncernaĵoj. La ekstera politiko de Danio estas konsiderinde influita de ĝia membreco en Eŭropa Unio. Danio aliĝis al la Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK), la antaŭulo de la Eŭropa Unio, en 1973. Danio gastigis la Prezidantecon de la Konsilio de la Eŭropa Unio dum sep okazoj, plej ĵuse de januaro ĝis junio 2012. Post la Dua mondmiliton, Danio finis sian ducentjar-longan politikon de neŭtraleco. Ĝi estis fondinta membro de la NATO ekde 1949, kaj membreco restas tre populara.

Kiel membro de la Helpkomitato por Evoluo, Danio dum longa tempo estis inter la landoj de la mondo, kontribuante la plej grandan procenton de malneta nacia enspezaro al evoluhelpo. En 2015, Danio kontribuis 0.85% el sia malneta nacia enspezo al eksterlanda helpo kaj estis unu el nur ses landoj plenumintaj la delongan UN-celon de 0.7% de la m.n.e. La lando partoprenas kaj duflankan kaj plurflankan helpon, kun la helpo kutime administrita fare de la Eksterpolitika Ministerio. La organiza nomo de Danish International Development Agency (DANIDA) ofte estas utiligita, aparte dum funkciigado de duflanka helpo.

Militistaro[redakti | redakti fonton]

Danaj soldatoj dum trejnado.

La Armitaj Fortoj de Danio de Danio estas konataj kiel Forsvaret. La Ministro de Defendo estas ĉefkomandanto de la dana Defendo, kaj funkcias kiel ĉefa diplomatia oficialulo eksterlande. Dum pactempo, la Militministerio utiligas proksimume 33,000 entute. La ĉefaj armeaj branĉoj utiligas preskaŭ 27,000: 15,460 en la Reĝa Dana Armeo, 5,300 en la Reĝa Dana Mararmeo kaj 6,050 en la Reĝa Dana Aerarmeo) (ĉio inkluzive de soldatservantoj). La Dana Krizoservo utiligas 2,000 (inkluzive de soldatservantoj), kaj proksimume 4,000 estas en nebranĉ-specifaj servoj kiel la Dana Armekomando kaj la Dana Defenda Inteligent-Servo. Krome, proksimume 55,000 funkcias kiel volontuloj en la Dana Nacia Gardistaro.

Danio estas delonga subtenanto de internacia pacsekurigo, sed ekde la bombado de NATO super Jugoslavio en 1999 kaj la milito en Afganio en 2001, Danio ankaŭ trovis novan rolon kiel militanta nacio, partoprenante aktive plurajn militojn kaj invadojn. Tiu relative nova situacio movis iun internan kritikon, sed la dana loĝantaro ĝenerale estis tre helpema, aparte de la milito en Afganio. La Dana Defendo havas proksimume 1,400 kunlaborantojn en internaciaj misioj, ne inkluzive de eltenado de kontribuoj al NATO SNMCMG1. Danaj trupoj estis tre engaĝitaj pri la antaŭa Jugoslavio en la Operacio Enduring Freedom, kun IFOR, kaj nun SFOR. Inter 2003 kaj 2007, ekzistis ĉirkaŭ 450 danaj soldatoj en Irako. Danio ankaŭ forte apogis usonajn operaciojn en Afganio kaj kontribuis kaj mone kaj materiale al la Internacia Sekurec-Asista Forto. Tiuj iniciatoj ofte estas priskribitaj fare de la aŭtoritatoj kiel parto de nova "aktiva ekstera politiko" de Danio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Legobrikoj produktitaj de The Lego Group, situanta en Billund, Danio.
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Danio, 2019

Danio havas evoluintan miksitan ekonomion kiu estas klasifikita kiel alt-enspeza ekonomio fare de la Monda Banko. Ĝi enviciĝas kiel la 18-a en la mondo laŭ la Malneta Enlanda Produkto pokape kaj 6-a laŭ MEP pokape. La ekonomio de Danio elstaras kiel unu el la plej liberaj en la Indico de Ekonomia Libero kaj la Ekonomia Libereco de la mondo. Ĝi estas la 13-a plej konkurenca ekonomio en la mondo, kaj 8-a en Eŭropo, laŭ la Monda Ekonomia Forumo en ĝia Global Competitiveness Report 2014-2015.

Danio havas la kvaran plej altan kvanton de finstudintoj en la mondo. La lando vicas plej alte en la mondo pro la rajtoj de laboristoj. La MEP laŭ laborita horo estis la 13-a plej alta en 2009. La lando havas merkatan malegalecan salajron proksima al la OECD-mezumo, sed post publika kontantmono transdonita, la malegaleca salajro estas tre malalta. Laŭ la Internacia Monunua Fonduso, Danio havas la plej altan minimuman salajron de la mondo. Ĉar Danio havas neniun minimumsalajran leĝaron, la alta salajroplanko povus esti determinita laŭ la potenco de la sindikatoj (sed fakte pli kaj pli la malfortaj laboristoj ne estas sindikataj). Ekzemple, kiel rezulto de kolektivnegoca interkonsento inter la 3F sindikato kaj la dungantogrupo Horesta, laboristoj ĉe McDonald's kaj aliaj rapidmanĝejaj ĉenoj faras la ekvivalenton de 20 USD hore, kio estas pli ol duoblo kion iliaj laboristoj gajnas en Usono, kaj havas aliron al kvinsemajna pagita feritago, patriĝpermeson kaj pensian reĝimon.

La ekonomio de Danio estas konsiderita socialdemokrata. Ĝi baziĝas sur la Fleksekurecpolitiko, kiu baziĝas sur altaj impostoj, evoluinta sociala ŝtato kaj fortaj sindikatoj. Laboristoj en Danio estas tre sindikatigitaj, 75% de ĉiuj laboristoj en la dana ekonomio estas membroj de la Dana Konfederacio de Sindikatoj, kiu estas tegmenta organizaĵo por laboristaj organizaĵoj kaj sindikatoj en Danio. La sindikatoj havas fortan influon al la vivo de la laboristoj kaj la administrado de sia laborejo. La dana komerctradicio inkluzivas ampleksan partoprenon de la sindikatoj en administrado, kaj la plej multaj firmaoj havas dungitan reprezentantaron en la estraro de ĉefdirektoroj. Ĉefministro Lars Løkke Rasmussen priskribis la nordian modelon laŭ kiu la dana ekonomio estas konstruita jene: "Danio estas malproksime de planita socialisma ekonomio, Danio estas merkata ekonomio... La nordia modelo estas etendita sociala ŝtato, kiu disponigas altan nivelon de sekureco al siaj civitanoj, sed ĝi ankaŭ estas sukcesa merkata ekonomio."

Kvankam Danio antaŭe estis ĉefe agrikultura lando pro sia kultivebla tereno, tamen ekde 1945 Danio multe vastigis la industrian bazon tiel ke antaŭ 2006 la industrio kontribuis proksimume 25% de la MEP kaj la agrikulturo malpli ol 2%. Gravaj industrioj inkluzivas feron, ŝtalon, kemiaĵojn, nutraĵprilaboradon, medikamentojn, ŝipkonstruadon kaj konstruon. La ĉefaj eksportaĵoj de la lando estas: industria produktado/industrivaroj 73.3% (el kiuj la maŝinaro kaj instrumentoj estis 21.4%, kaj fueloj (petrolo, tergaso), kemiaĵoj, ktp. 26%); agrikulturaj produktoj kaj aliaj por konsumo 18.7% (en 2009 viando kaj viandproduktoj estis 5.5% de totala eksportado; fiŝo- kaj fiŝproduktoj 2.9%). Danio estas neta eksportanto de manĝaĵoj kaj energio kaj dum kelkaj jaroj havis plusan pagobilancon ekvivalento de ĉirkaŭ 39% de la MNP, eksterlanda ŝuldo aŭ pli ol 300 miliardojn da danaj kronoj.

Historie, la liberaligo de la import-tarifoj en 1797 markis la finon de merkantilismo kaj plia liberaligo en la 19-a kaj la komenco de la 20-a jarcento establante la danan liberalan tradicion en internacia komerco kiu rompiĝis nur en la 1930-aj jaroj. Eĉ kiam aliaj landoj, kiel ekzemple Germanio kaj Francio, levis protekton por sia agrikultura sektoro pro pliigita usona konkurado, kiu okazigis multe pli malaltajn agrikulturajn prezojn post 1870, Danio retenis liberkomercajn politikojn, kiam la lando profitis el la malmultekosta importado de cerealoj (uzitaj kiel furaĝaĵoj por ilia brutaro kaj porkoj) kaj povis pliigi eksportadojn de butero kaj viando por kiuj la prezoj estis pli stabilaj. Hodiaŭ, Danio estas parto de la interna merkato de Eŭropa Unio, kiu reprezentas pli ol 508 milionojn da konsumantoj. Pluraj enlandaj komercaj politikoj estas determinitaj per interkonsentoj inter membroj de Eŭropa Unio (EU) kaj de EU-leĝaro. Subteno por libera komerco estas alta inter la dana publiko: en balotenketo (2007) 76% respondis ke tutmondiĝo estas bona aĵo. 70% de komercfluoj estas ene de la Eŭropa Unio. En la nuntempo, la plej grandaj eksportpartneroj de Danio estas Germanio, Svedio, Britio kaj Norvegio.

La meza salajro por produktlaboristo en 2004 estis 300 000 DKK jare (40 000 €). Enspeza distribua egaleco en Danio estas unu el la plej altaj en la mondo, 0,22 laŭ la Gini-indekso. En ĉiu limigit-fidendeca societo kun pli ol 50 dungitoj, triono de la estraro konsistas el sindikataj reprezentantoj. La plej grandaj kapitalposedantoj en la dana neregistara sektoro estas la ŝtataj pensiaj fondusoj kaj la pensiaj fondusoj de la sindikatoj.

Malgraŭ ĝia membreco en la Eŭropa Unio kaj ĝia aktiva parto en la ekonomio de la organizaĵo, Danio elektis post referendumo en septembro 2000 ne ŝanĝi al la eŭro valuto kaj resti kun la dana krona valuto. Tamen, estis decidite alligi la danan kronon al la eŭro en mallarĝa bando de interŝanĝvaloro. La valuto de Danio, la dana krono (Dkr.), fiksiĝis ĉirkaŭ 7.46 kronoj po eŭro tra la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II. Kvankam referendumo de septembro 2000 malaprobis adopti la eŭron, la lando sekvas la politikojn prezentitajn en la Ekonomia kaj Monunua Unio de la Eŭropa Unio kaj plenumas la ekonomiajn konverĝ-kriteriojn bezonitajn por adopti la eŭron. La plimulto de la partioj en la parlamento subtenas adopti la eŭron, sed nova referendumo ne okazis, malgraŭ planoj. La skeptiko pri la Eŭropa Unio inter danaj balotantoj historie estis forta.

Konsiderintas ke Danio estas hejmo de multaj multnaciaj firmaoj, inter ili: Maersk, (internacia kargado), Arla Foods (laktaĵfabriko), Lego Group (ludiloj), Danfoss (industriaj servoj), Carlsberg Group (biero), Vestas (ventomuelejoj), kaj la farmaciaj firmaoj Leo Pharma kaj Novo Nordisk.

Pri energiŝparo kaj utiligo, Danio estas unu el la plej progresintaj landoj en la mondo. En 2015, 29% de la energio konsumita de la lando estis disponigitaj per renoviĝantaj energifontoj, ĉefe ventoturbinoj, situantaj en grandaj bienoj kiuj estis parte establitaj en la maro.

Scienco kaj teknologio[redakti | redakti fonton]

Kun investo de 8.5 milionoj da eŭroj en la dekjara konstruperiodo, Danio konformis sian partoprenon en E-ELT.

En la 20-a jarcento, danoj ankaŭ inovaciis en pluraj kampoj de la teknologia sektoro. Danaj firmaoj estis influaj en la ekspeda industrio kun la dizajno de la plej grandaj kaj la plej multaj energi-efikaj konteneraj ŝipoj en la mondo, la Maersk Triple E class, kaj danaj inĝenieroj kontribuis al la dizajno de motoroj MAN Diesel. En la softvaro kaj elektronika kampo, Danio kontribuis al la dizajno kaj produktado de Nordic Mobile Telephones, kaj la nun-malfunkcia dana firmao DanCall estis inter la unuaj se temas pri evoluigado de GSM poŝtelefonoj.

Vivscienco estas grava sektoro kun ampleksaj esplor- kaj evoluagadoj. Danaj inĝenieroj estas mond-gvidantoj laŭ disponigado de diabeta prizorgekipaĵo kaj farmaciaĵoj de Novo Nordisk kaj, ekde 2000, la dana bioteknologia firmao Novozymes, kiu estas la ĉefgvidanto de la monda merkato en enzimoj por unugeneracia amelo surbaze de bioetanolo, iĝis pioniro en la evoluigado de enzimoj por transformado de rubo al celulosa etanolo. Medicon Valley, enhavanta la Sundan Regionon inter Zelando kaj Svedio, estas unu el la plej grandaj vivsciencaretoj de Eŭropo, enhavantaj grandan nombron da vivsciencfirmaoj kaj esplorinstitucioj situantaj ene de tre malgranda geografia areo. Danaj softvaristoj prenis ĉefrolojn en kelkaj el la mondaj programlingvoj: Anders Hejlsberg, Rasmus Lerdorf, Bjarne Stroustrup, David Heinemeier Hansson, Lars Bak, pioniro en virtualaj maŝinoj.

Publika politiko[redakti | redakti fonton]

Danoj ĝuas altan vivnivelon kaj la dana ekonomio estas karakterizita per ampleksaj registaraj socialprovizaĵoj. Kiel aliaj nordiaj landoj, Danio adoptis la Nordian modelon kiu kombinas liberan merkat-kapitalismon kun ampleksa sociala ŝtato kaj forta protekto al la laboristoj. Kiel rezulto de ĝia aklamita modelo nomata "fleksebla sekureco", Danio havas la plej fortan sensindikatan laborfortan merkaton en Eŭropo, laŭ la Monda Banko. Dungantoj povas dungi kaj maldungi kiam ajn ili deziras (fleksebleco), kaj inter laborlokoj, senlaborec-kompenso estas tre alta (sekureco). Establi komercon povas esti farita en demando pri horoj kaj je tre malaltaj kostoj. Neniuj restriktoj uzas koncerne kromlaborlaboron, kio permesas al firmaoj funkciigi 24 horojn tage, 365 tagojn jare. Danio havas konkurencan entreprenan imposttarifon de 24.5% kaj specialan temp-limigitan impostregistaron por elmigrantoj. La dana impostsistemo estas larĝa bazita, kun 25% aldonvalora imposto, aldone al akcizoj, enspezimpostoj kaj aliaj pagoj. La totala nivelo de impostado (sumo de ĉiuj impostoj, kiel procento de MEP) estas taksita je 46% en 2011.

Laŭ raporto de la jaro 2014, nur 6% de la loĝantaro vivis sub la limo de malriĉeco. Danio havas la duan plej malaltan relativan procenton de malriĉeco en la OECD, sub la 11.3%. Parto de la loĝantaro kiu raportis ke ili sentis sin nepovaj por aĉeti sufiĉan manĝaĵon en Danio estas malpli ol duono de la OECD-mezumo. Kun dungad-ofteco de 72.8%, Danio situas en la 7-a plej alta rango inter la OECD-landoj, kaj super la OECD-mezumo de 66.2%. La nombro de senlaboraj homoj estis ĉirkaŭ 65,000 en 2015. La nombro de homoj en la laŭleĝa laboraĝo, malpli handikapitaj pensiuloj ktp., kreskos de 10,000 ĝis 2,860,000, kaj laborlokoj de 70,000 ĝis 2,790,000. Duontagaj laboroj estas inkluzivitaj. Pro la nuna postulo de fakuloj kaj manko de spertuloj, ekzemple por fabrikado kaj ervlaboroj, inkluzive de flegistinoj kaj kuracistoj, la ĉiujara mezumo de labortempo pliiĝis, precipe kompare kun la recesio de 1987-1993. Ĉiam pli, laboristoj por diversaj servoj estas postulataj, enzemple por labori en la poŝto aŭ kiel busŝoforoj, kaj ankaŭ akademiuloj.

La nivelo de senlaborsubteno dependas de iama dungado (la maksimuma profito estas 90% de la lasta salajro) kaj kelkfoje ankaŭ en la partopreno de senlaboreca fonduso, kiu preskaŭ ĉiam, sed ne nepre, estas administrita de sindikato, kaj la antaŭa pago de kontribuoj. Tamen, la plej granda parto de la financado daŭre estas donita de la centra administracio kaj estas financita per ĝeneralaj impostoj, kaj nur je pli malalta grado por pli specifaj kontribuoj.

La sundoponto, ankaŭ kromnomata Ponto de Amo, interligas Danion kun la sveda urbo Malmö.
La sundoponto, ankaŭ kromnomata Ponto de Amo, interligas Danion kun la sveda urbo Malmö.

Migradopolitiko[redakti | redakti fonton]

Ekde la 2000-aj jaroj ekestis pli da voĉoj kiuj kontraŭstaras enmigradon. Limigaj leĝoj pri enmigrado ofte malhelpas ke junaj danoj povas geedziĝi kaj loĝi kun neeŭropaj geedzoj. Unu el la sekvoj de ĉi tiu leĝo estas, ke ĝi devigis multajn dua-generaciajn enmigrintojn forlasi Danion por rekomenci de nulo kiel enmigrintoj en nova lando [2].

LGTB-politiko[redakti | redakti fonton]

Samseksemo estas vaste akceptita en la dana juro kaj socio. En 1989 Danio estis la unua lando en la mondo kiu laŭleĝe enkondukis partnerecojn por gejoj[3].

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La Ora epoko de Danio (dane: Den danske guldalder) nomiĝas la tempo inter 1800 kaj 1850, epoko de tre altvalora artista ekfloro. Interese estas ke paralele komenciĝis la malpligraviĝo de Danio mondpolitike (post la Traktato de Kiel).

La kuirarto de Danio estis tradicia kaj forte influita de la franca kuirarto, ĉar la francaj lingvo kaj kulturo havis profundan influon sur la danan reĝan dinastion kaj la superan klason de Danio. Ĝi ankaŭ influis aliajn eŭropajn landojn kiel Italio. La malnova landa kuirarto similas al tiu de aliaj skandinavaj landoj (sveda kaj norvega kuirartoj) kaj Germanio.

Muziko[redakti | redakti fonton]

En la kampo de populara muziko, Gitte Hænning estas plej konata en Germanio pro siaj sukcesoj kaj Olsen Brothers, la gajnintoj de la Eurovision-Kantokonkurso 2000. Ankaŭ konata estas la bando Aqua, konata en la eŭropa dancmuziko kiu popularis de 1989 ĝis 2001. Lars Ulrich, la bateristino de la bando Metallica, ankaŭ venas el Danio.

Kinematografio[redakti | redakti fonton]

En la epoko de silenta filmo, Danio estis la plej granda filmproduktanto post Usono, Germanio kaj Francio. Alilingvaj filmoj ne estas dublitaj en Danio, sed ricevas nur subtekstojn. La sola escepto estas filmoj por infanoj.

Monda heredaĵo de Unesko[redakti | redakti fonton]

Ekzistas kvin Mondaj Heredaĵoj en Danio

  1. Katedralo de Roskilde,
  2. Kastelo de Kronborg en Helsingør,
  3. Runaj ŝtonoj kaj tombejoj de Jelling,
  4. Christiansfeld kaj
  5. Parforce ĉasado en dana riviera Nordzelando

Esperanto en Danio[redakti | redakti fonton]

Vidu => Dana Esperanto-Asocio kaj Esperanto-movado (Danio).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angle) «The Stone Age (until c. 1700 BC)» Ministerio de Asuntos Exteriores de Dinamarca. Consultado el 2 de marzo de 2014.
  2. (en) Assia Boundaoui, The 'Love Bridge' for Immigrants Between Sweden and Denmark, PRI, la 4-an de oktobro 2012, alirite la 9-an de februaro 2020.
  3. (de) Dänemark öffnet Ehe, Queer.de, la 14-an de marto 2012, alirite la 9-an de februaro 2020.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]