Romiĝermana juro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Romiĝermana juro, kontinenta juro (kontraste al anglosaksa juro), civila juro, civitana juroRomia juro estas jura sistemo origininta en Eŭropo, intelektulita ene de la kadro de la fina Romia juro, kaj kies plej elstara trajto estas ke la kernaj principoj estas kodigitaj en referencebla sistemo kiu servas kiel unuaranga fonto de juro. Tio povas esti kontrastita kun la sistemoj de anglasaksa juro kies intelekta kadro venas el decida juro farita el juĝistoj, kiu donas antecedentan aŭtoritaton al antaŭaj tribunalaj decidoj laŭ la principo ke estas maljusta trakti similajn faktojn diference en diferencaj okazoj (doktrino de jura antecedento, aŭ stare decisis).[1][2]

Historie, civila juro estas la grupo de leĝaj ideoj kaj sistemoj laste derivitaj el la Kodo de Justiniano, sed forte superŝarĝita de la Napoleona, ĝermana, kanona, feŭda, kaj lokaj praktikoj,[3] same kiel de la doktrinaj tendencoj kiaj la natura juro, kodigo, kaj jurpozitivismo.

Laŭ konceptoj, la civila juro proceduras el abstraktaĵoj, formuligas ĝeneralajn principojn, kaj distingas substancajn regulojn el proceduraj reguloj.[4] Ĝi subigas la antecedentan juron al duarangeco kaj al estado de subulo al statuta juro. Kiam oni studas civilan juron, oni devas atenti pri la laŭkoncepta diferenco inter statuto kaj koda artikolo. La markita trajto de la civilaj sistemoj estas ke ili uzas kodojn kun mallonga teksto kiu tendencas eviti fakte specifajn scenejojn.[5] Kodartikoloj temas pri ĝeneralaĵoj kaj tiele staras ĉe statutaj skemoj kiuj estas ofte tre longaj kaj tre detalaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Washington Probate, "Estate Planning & Probate Glossary", Washington (State) Probate, s.v. "common law", [htm], 8a Dec. 2008, Alirita en la 7a de Novembro 2009.
  2. Charles Arnold-Baker, The Companion to British History, s.v. "English Law" (London: Loncross Denholm Press, 2008), 484.
  3. Charles Arnold Baker, The Companion to British History, s.v. "Civilian" (London: Routledge, 2001), 308.
  4. Michel Fromont, Grands systèmes de droit étrangers, 4a eld. (Paris: Dalloz, 2001), 8.
  5. “The role of legislation is to set, by taking a broad approach, the general propositions of the law, to establish principles which will be fertile in application, and not to get down to the details. . . .” Alain Levasseur, Code Napoleon or Code Portalis?, 43 Tul. L. Rev. 762, 769 (1969).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]