Praĝermana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Praĝermana
Areo de la praĝermana lingvo
Areo de la praĝermana lingvo
pralingvo • hipoteza objekto
ĝermana lingvaro
Skribo sen valoro
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Lingvaj kodoj
Angla nomo Proto-Germanic
Franca nomo proto-germanique
vdr

La praĝermana (aŭ komuna ĝermana) estas la hipoteza komuna antaŭulo (pralingvo) de ĉiuj ĝermanaj lingvoj, kiu inkluzivas inter aliaj, la modernan anglan, la nederlandan kaj la germanan. La praĝermana lingvo ne estas rekte konfirmita de ajna teksto sed estis rekonstruita pere de komparaj metodoj. Nur troviĝis malmultaj skibaĵoj (runoj) en Skandinavio el ĉirkaŭ la jaro 200 a.K. kiun oni kredas ke ili reprezentas etapon de la pranordia tuj post la praĝermana. Kelkaj vortoj pruntitaj el la frua ĝermana kiuj ekzistis en najbaraj neĝermanaj lingvoj verŝajne estis pruntitaj el la praĝermana; ekzemple en la finna kaj en la estona la vorto kuningas "reĝo", kiu similas al la rekonstruita vorto el la praĝermana *kuningaz.

La ĝermana estas lingvo posteulo de la prahindeŭropa lingvo. Ĝi posedis nur du verbajn tempojn (estinteco kaj estanteco), kompare kun la ses aŭ sep tempoj de la greka, latina kaj sanskrita. Parto de tiu ĉi diferenco okazas pro la defleksio kiun karakterizas la perdo de tempoj ĉe la prahindeŭropa. Tamen, multaj el la verbaj tempoj de aliaj lingvoj ŝajnas esti inovacioj apartaj de ĉiu el ili.

La arkeologiaj evidentaĵoj sugestas ke antaŭ ol la diferenciĝo de la praĝermana je malsamaj branĉoj, la ĝermanoj loĝis en la sudo de Skandinavio kaj laŭlonge de ĝiaj bordoj, ekde Nederlando okcidente, ĝis la Vistulo oriente ĉ. 770 a.K.

La praĝermana apartenas al la familio de hindeŭropaj lingvoj kiu disvolviĝis fine de la Neolitiko en okcidenta Eŭropo, inkluzive de la Funelpokalkulturo kaj la ŝnurceramika kulturo en la sudo de Skandinavio kaj Jutlando.

Kelkaj ankaŭ sugestas ke la praĝermana kun la tempo evoluis relative izoliĝinta. Tio baziĝas precipe pro la vortprovizo, laŭ ili, triono de la baza vortprovizo havas nehindeŭropan originon. Aliaj erudiciuloj kontraŭas tion kaj proponas etomologiajn prahindeŭropajn originojn al la plejmulto de la pridubataj vortoj.

La praĝermana ĉirkaŭas la etapon kiu konsistigas la komunan antaŭulon plej ĵusan de la ĝermanaj lingvoj, datita en la lasta duono de la unua jarmilo a.K. Ĉirkaŭ la jaro 250 a. C., la praĝermana dividiĝis en kvin malsamajn ĝermanajn lingvogrupojn (du okcidenten kaj norden kaj unu orienten)

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

La praĝermana estis fleksiva lingvo kiel la cetero de la hindeŭropaj lingvoj atestataj. La nombro kaj la adjektivo distingis tri gramatikajn nombrojn (singularo, dunombro kaj pluralo) kaj tri gramatikaj genroj (virgenro, ingenro kaj neŭto) kaj ses kazoj (nominativo, vokativo, akuzativo, genitivo, dativo-ablativo kaj instrumentalo).

La verbo inkluzivis du gramatikajn voĉojn (aktiva kaj pasiva), tri modojn (indikativo, subjunktivo, imperativo) kaj tri gramatikajn tempojn (preterito, prezenco, futuro).

La personaj pronomoj rekonstruitaj de la praĝermana estas:

Singularo Dunombro Pluralo
masc. fem. neut.
Nominativo *ik/*ek *þū *iz *si *ita *wit *jut *wīz *juwiz>*jūz *ijoz
Akuzativo *mik *þik *ina *ija *ita *unk *inkw *uns *iz? *ijoz
Dativo *miz *þiz *imma *izai *imma *unkiz *inkwiz *unsiz *izwiz
Genitivo *mīnaz *þīna *iz *izos *iz *unkeraz *inkweraz *unseraz *izweraz

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Antonsen, E. H., On Defining Stages in Prehistoric Germanic, Language 41, 1965, 19ff.
  • Cercignani, Fausto, Indo-European ē in Germanic, en Zeitschrift für vergleichende Sprachforschung, 86/1, 1972, 104-110.
  • Cercignani, Fausto, Proto-Germanic */i/ and */e/ Revisited, en Journal of English and Germanic Philology, 78/1, 1979, 72-82.
  • Cercignani, Fausto, Indo-European eu in Germanic, in Indogermanische Forschungen, 78, 1973, 106-112.
  • Cercignani, Fausto, Early «Umlaut» Phenomena in the Germanic Languages, in Language, 56/1, 1980, 126-136.
  • Krahe, Hans - Meid, Wolfgang, Germanische Sprachwissenschaft, Berlin: de Gruyter, 1969
  • Lehmann, W. P., A Definition of Proto-Germanic, Language 37, 1961, 67ff.
  • Ringe, Don (2006): From proto-indo-european to proto-germanic. Oksfordo (Britio): Oxford University Press, 2006. ISBN 978–0–19–928413–9.
  • Voyles, Joseph B., Early Germanic Grammar. London: Academic Press, 1992. ISBN 0-12-728270-X.