Perimetro
Perimetro estas la sumo de la longoj de ĉiuj lateroj de geometria figuro. La perimetro de triangulo, do, estas la sumo de ĉiuj tri lateroj. La ĝenerala formulo — la sumo de ĉiuj flankoj — ne ĉiam estas oportuna por kalkulado de la perimetro; tial oni uzas aliajn formulojn por multanguloj kun konataj ecoj (ekz. por kvadrato oni povas simple kvarobligi la longon de unu latero).
| Plurlatero | Formulo | Parametroj |
|---|---|---|
| Triangulo | a, b kaj c estas la longoj de ĉiuj el la tri lateroj. | |
| Paralelogramo | a kaj b estas la longoj de du sinsekvaj lateroj. | |
| Iu ajn plurlatero | kie estas la longo de la -a (1-a, 2-a, 3-a...n-a) latero de plurlatero kun n lateroj. | |
| Konveksa regula plurlatero | n estas la nombro de lateroj kaj R la distanco inter la plurlaterocentro kaj ĉiuj verticoj. |
Cirkonferenco estas la termino uzata por priskribi perimetron de fermita kurbo.
La plej komuna estas la cirklo, kies perimetro rilatas al la radiuso per la rilatumo kun la nombro pi:
Alia ekzemplo estas la elipso, kies perimetro ankaŭ rilatas al pi:
-
- signifas cirkonferencon,
- estas la grandan duonakson de la elipso
- estas la discentreco de la elipso
- estas la nombro pi
- estas variablo por la integrado
- estas la elipsa integralo de la dua speco.
Ĝi aproksimiĝas per la sekva formulo (inter aliaj):
-
- estas la malgranda duonakso de la elipso.
Sufiĉe ofte uzata duonperimetro estas simple duono de la perimetro aǔ cirkonferenco.