Christiansborg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christiansborg
palaco • registara konstruaĵo [+]

LandoDanio

SituoKopenhago
- alteco11 m [+]
- koordinatoj55° 40′ 33″ N, 12° 34′ 44″ O (mapo)55.67583333333312.578888888889Koordinatoj: 55° 40′ 33″ N, 12° 34′ 44″ O (mapo)

Christiansborg (Hovedstaden)
Christiansborg (Hovedstaden)
DEC

Christiansborg (Danio)
Christiansborg (Danio)
DEC
Map
Christiansborg

Vikimedia Komunejo:  Christiansborg Palace [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
ena korto de la palaco

La palaco Christiansborg ("Kristiana burgo") sur la insuleto Slotsholmen en centra Kopenhago estas la hejmo de la tri superaj instancoj de la ŝtato Danio: la ŝtata registaro, la nacia parlamento Folketing kaj de la supera juĝejo. Temas pri la sola konstruaĵo tutmonde kiu estas la sidejo de ekzekutivo, legislativo kaj judikativo de nacia ŝtato. Samtempe la palaco estas la adreso de la ĉefaj naciaj politikaj partioj.

La palaco estas posedaĵo de la ŝtato Danio, kaj administriĝas per la ŝtata agentejo por palacoj kaj propraĵoj. Sian nomon la palaco havas de la dana reĝo Kristiano la 4-a, kiu ordonis la konstruon de la unua Christiansborg inter la jaroj 1733 kaj 1745. Tamen sur la sama teritorio jam antaŭe, de la 12-a jarcento, jam estis du antaŭaj kasteloj.

palaco Christiansborg

La palaco hodiaŭ estas atestilo pri tri eraoj de dania arkitekturo, sekve de du gigantaj fajroj, kiuj dum 1794 kaj 1884 detruis grandajn partojn de la konstruaĵo. La ĉefa parto de la nuna palaco, konstruita dum 1928, estas novbaroka. La kapelo estas de iom post la jaro 1800 kaj estas novklasikisma. La granda halo estas konstruita dum la 18-a jarcento en baroka stilo.