Dana Ora Marbordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
historia mapo de la Ora Marbordo, de proksimume 1725

La Dana Ora Marbordo - dane Den danske Guldkyst - estis parto de la Ora Marbordo (proksimume la hodiaŭa sudorienta Ganao), kiu situas borde de la Gvinea Golfo en okcidenta Afriko. La teritorio estis koloniigita de la eŭropa reĝlando Danio, unue sub nerekta rego per la Dana Okcidenthindia Kompanio, poste kiel reĝlanda ("krona") kolonio.

En 1850 la ok fortikaĵoj kaj ligitaj setlejoj de la Dana Ora Marbordo estis venditaj al la reĝlando Britio kaj estis enkorpigitaj en la teritorion Brita Ora Marbordo.

Tiutempa desegnaĵo de la dana kolonia fortikaĵo Christiansborg, nun "Kastelo Osu". La antaŭfortikaĵo dekstre estas Fort Prøvestenen

Historio[redakti | redakti fonton]

La 20-an de aprilo 1663, la dana kapto de fortikaĵoj Christiansborg kaj Carlsborg kompletigis la aneksadon de la antaŭaj setlejoj de la Sveda Ora Marbordo. De 1674 ĝis 1755 la setlejoj estis administritaj de la Dana Okcidenthindia-Gvinea Kompanio. De decembro 1680 ĝis la 29-a de aŭgusto 1682, la armeo de la reĝlando Portugalio okupis fortikaĵon Christiansborg.

En 1750 la teritorio estis transformita al dana reĝlanda ("krona") kolonio. De 1782 ĝi 1785 estis sub okupo fare de la armeo de Britio. La 30-an de marto 1850 ĉiuj kvin setlejoj de la Dana Ora Marbordo estis venditaj al la reĝlando Britio kaj estis enkorpigitaj en la teritorion Brita Ora Marbordo.