Sui generis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sui generis estas Latina esprimo kiu signifas "laŭ sia (lia, ŝia, ĝia, ilia) propra tipo; en klaso de si mem; unika."[1]

Nombraj fakoj uzas tiun terminon por aludi al unikaj entoj. Ekzemple la jenaj:

  • Biologio, por specioj kiu estas ene de genro kiu ne inkludas aliajn speciojn,[2], aŭ por iu taksono, inkludita sola en pli alta taksono, do iel sinonimo de monotipa.
  • Arto, por artaĵoj kiuj estas iom trans konvenciaj ĝenrolimoj.
  • Juro, kiam necesas speciala kaj unika interpretado de kazo aŭ aŭtoritato.
  • Filozofio, por indiki ideon, enton aŭ realon kiu ne povas esti limigita al pli malalta koncepto aŭ inkludita en pli alta koncepto.
  • Politiko kaj sociaj normoj, same kiel por biologia klasigo aŭ kie ne estas reala aŭtoritato konsiderata.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mawson, C. O. Sylvester (1975). "sui generis". Dictionary of Foreign Terms (2 ed.). New York: Thomas Y. Crowell Company. p. 328. ISBN 0-690-00171-1.
  2. Bentham, George (1880). "Notes on Euphorbiaceæ". Journal of the Linnean Society, Botany. 17: 225 – via Google. Alirita la 29an de decembro 2018.