Socialdemokratio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Socialdemokratoj)
Jump to navigation Jump to search

Socialdemokrati(ism)o, Sociala DemokratioSocia Demokratio estas politika, socia, kaj ekonomia ideologio kiu subtenas ekomia kaj socia interveno pere de la ŝtato en la kadro de liberalisma demokratio kaj kapitalismo. La iloj de tiu ideologio estas dediĉo al reprezenta kaj partoprena demokratio; la redistribuo de socia riĉeco, la regulado de la kapitalisma ekonomio je la nomo de komuna bono, kaj pli forta socialema ŝtato. Socialdemokratio celas krei kapitalisman sistemon kiu havos pli demokratajn, egalemajn, kaj solidaremajn kondiĉojn. Pro la longdaŭra regado de socialdemokrataj partioj en Nordio kaj iliaj influoj en la socia-ekomia disvolviĝo de tiuj landoj, socialdemokratio estas ofte ligita kun la skandinava modelo en la lasta parto de la 20-a jarcento. Socialdemokratio komenciĝis kiel ideologio kiu subtenis pacan reformisman transiron de kapitalismo al socialismo uzante la disponeblajn ilojn de la burĝa ŝtato. Tiu strategio malsamis al revolucia socialismo ligita kun marksismo. En la frua postmilita periodo en Okcidenta Eŭropo, socialdemokrataj partioj malakceptis stanlinismajn politikajn kaj ekonomiajn modelojn tiam uzataj en la Sovetunio. Tiuj partioj provis du vojojn. Ili aŭ volis trovi alian manieron por atingi socialismon aŭ ili volis kompromisi inter socialismo kaj kapitalismo. Tiutempe socialdemokratianoj subtenis miksan ekonomion per la superrego de kapitalismaj celoj kun nur kelkaj esencaj servfirmaoj (elektro, akvo, karbo, kominkado, transportado, kloako) sub publika regado. Socialdemokratio iom poste estis ligita kun kejnsisma ekonomiko, ŝtato interveno, kaj la socialema ŝtato kaj forlasis la antaŭan celon de anstataŭigi kapitalismon (privata regado de rimedoj, travivi per salajroj).

Socialdemokratio kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la unua mondmilito la ĉefa teoriisto de la germana socialdemokratio estis Karl Kautsky (1854-1938). Li vaste popularigis la marksisman idearon sed samtempe tre skeptikis pri la bolŝevika revolucio en Rusio. Kautsky, kiel unua, metis la demandon de la mondlingvo en la marksisman teorion. Hazarde li faris tion en 1887, t.e. en la jaro kiam L.L. Zamenhof eldonis sian projekton de Internacia Lingvo. Kautsky esence forlasis la ideon pri supernacia, universala lingvo –kiu ja estis heredaĵo de la utopia socialismo– kaj samtempe ekskludis la eblecon, ke lingva unueco kreiĝos per artefarita lingvo. Li plue opiniis, ke la malapero de malgrandaj lingvoj estas neevitebla rezulto de la ekonomia progreso. Fakte, tiu ortodoksa marksisma teorio de Kautsky montris malkomprenon pri la aspiroj de malgrandaj nacioj. Kautsky estis tre influhava kaj oni povas rigardi lian vidpunkton kiel la bazon de la esence negativa sinteno de marksistoj kaj socialdemokratianoj al la demando de neŭtrala internacia lingvo.

Malgraŭ tio, kelkaj socialdemokratiaj grupoj emis al Esperanto. La kongreso de la Germana Socialdemokratia Partio en Pollando, okazita en Bielsko 1924 akceptis unuanime rezolucion proponitan de s-ro Arthur Pankratz, deputito de la pola parlamento, kiu konsiderante la gravecon de Esperanto rekomendis al la membraro la studadon de Esperanto kaj alvokis eksterlandajn sampartianojn fari la samon. Socialdemokratiaj grupoj en Katowice, Królewska Huta kaj Bielsko tuj petis informojn pro starigo de kursoj.

Kelkaj socialdemokratianoj[redakti | redakti fonton]

Inter la aparte konataj socialdemokrataj politikistoj estas ekzemple

Socialdemokratiaj partioj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]