Deutsche Volksfront

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Deutsche Volksfront
organizaĵo
Komenco 1936 vd
Fino 1938 vd
Lando(j) Nazia Germanio vd
vdr

Deutsche Volksfront (laŭvorte Germana Popola Fronto, ankaŭ Zehn-Punkte-Gruppe) estis en 1936 Berline fondita kaj en 1938 neniigita socialdemokratia rezistadgrupo ĉirkaŭ Hermann Brill, kontraŭ la nazioj.

Fondo kaj celoj[redakti | redakti fonton]

Influite de eventoj eksterlandaj kolektiĝis en Berlino pluraj ne elmigrintaj socialdemokratoj por elfari en la 21.12.1936 fondodokumenton por Deutsche Volksfront. Inter ili estis Otto Brass, Hermann Brill, Oskar Debus, Franz Petrich, Fritz Michaelis,[1] Johannes Kleinspehn kaj Otto Jenssen. Ĉu ĉeestis ankaŭ la sendito de la tria Internacio, Elli Schmidt, ne klaras.

Havis la manifeston dek punktojn, pro kio iĝis ĝia nomo. Celo ilia estis la kreo de platformo por ĉiuj liberalaj, demokratiaj, socialismaj kaj komunismaj grupoj en Germanujo. Strebis oni novan Germanlandon kiel landon kun demokratio politika/sociala/ekonomia. La politiko eksteren orientiĝu pri paco kaj repaciĝo. Ekonomipolitike oni postulis finon de la nacisocialisman heredleĝon Reichserbhofgesetz, la disdonon de grandegaj grundoj kaj ŝtatigon de la maleta industrio. La centra figuro estis Hermann Brill. De li verkiĝis ankaŭ kelkaj teoriaj aĵoj, nome „Deutsche Ideologie“ (1937), „Begründung eines deutschen Volksfrontprogramms“ (1937) kaj „Freiheit“ (1938). Tie li rifuzis determinisman marksismon kaj klopodis spiritan renovigon. Por li klaris ke novaj homoj estigxu, kritikemaj, aktivaj, kreivaj, humanismaj.(„Ein neuer Mensch entsteht, kritisch, aktiv im Denken und Tun, schöpferisch und tragisch in erlebter Humanität.“)[2]

Efikoj kaj maleko[redakti | redakti fonton]

Havis la grupanoj maloftajn kontaktojn kun la ekziliĝinta estraro de SPD kaj kun anoj de la Socialista Internacio en Bruselo, krome kun la marksisma aktivularo de Neu Beginnen. Kontaktoj kun la ekziliĝintaj germanaj komunistoj (KPD) en Moskvo intence ne estis. La devo agi konspire aŭtomate malebligis menciindan efikon en Germanujo mem. Ili estis tro malfortaj por rekta kontraŭadon al la potenchavantoj; oni pli planis por Germanujo post la abdiko de la nazioj.

En 1938 la grupon neniigis la sekreta polico Gestapo. Kelkajn membrojn oni arestis en 1939 kaj kondamnis je multaj jaroj pasigotaj en karceroj.

Popolfrontkreaj agadoj ekstere de Germanujo[redakti | redakti fonton]

Iniciativoj krei kunan fronton maldekstran jam de longe ekzistis. Ĉefe fare de la Tria Internacio kaj de KPD estis postulita en 1935 nepra komuna laboro. Pro malbonaj spertoj dum la Vajmara Respubliko la ekzile vivantaj germanaj socialdemokratoj (Sopade) rifuzadis tion.

Laŭ modelo de de popolfrontregistaroj en Francujo kaj Hispanujo kunvenis en Parizo en 1936 maldekstruloj por prepari similon por Germanujo; nomo ilia estis Lutetia-Kreis. Tiuronde aktivis Willi Münzenberg, Heinrich Mann, Rudolf Breitscheid, Walter Ulbricht, Paul Hertz, Arnold Zweig, Lion Feuchtwanger kaj Georg Bernhard.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Manfred Overesch: Deutsche Volksfront. Ĉe: Wolfgang Benz, Walter H. Pehle (eld.): Lexikon des deutschen Widerstandes. Frankfurt am Main 1994, ISBN 3-596-15083-3, p. 194–196.
  • [Manfred Overesch: Hermann Brill in Thüringen 1895–1946. Ein Kämpfer gegen Hitler und Ulbricht. Bonn 1992, ISBN 3801240363.
  • Hartmut Mehringer: Sozialdemokratischer und sozialistischer Widerstand. Ĉe: Peter Steinbach, Johannes Tuchel (eld.): Widerstand gegen die nationalsozialistische Diktatur. 1933–1945. Bonn 2004, ISBN 3-89331-539-X, p. 73-74

Eksteraj ligioj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laurenz Demps, Ingo Materna: Geschichte Berlins, von den Anfängen bis 1945. Dietz, 1987. ISBN 978-3-320-00829-1 (p. 665)
  2. Overesch, Deutsche Volksfront, p. 195.