Lion Feuchtwanger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lion Feuchtwanger
Persona informo
Lion Feuchtwanger
Naskiĝo 7-an de julio 1884 (1884-07-07)
en Munkeno
Morto 21-an de decembro 1958 (1958-12-21) (74-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortis per stomaka kancero vd
Tombo Woodlawn Memorial Cemetery vd
Etno judoj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoVajmara RespublikoUsono vd
Alma mater Munkena universitatoHumboldt-Universitato en Berlino • Wilhelmsgymnasium vd
Subskribo Lion Feuchtwanger
Memorigilo Lion Feuchtwanger
Familio
Gefratoj Ludwig Feuchtwanger • Martin Feuchtwanger vd
Edz(in)o Marta Feuchtwanger vd
Profesio
Alia nomo Jacob Arje • Sepp Trautwein • J. L. Wetcheek vd
Okupo verkistodramaturgotradukistoĵurnalisto vd
Aktiva en MunkenoBerlino vd
Verkado
Verkoj Jud Süß (romano) ❦
Gefratoj Oppermann vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lion FEUCHTWANGER (7-a de julio 1884 en Munkeno - 21-a de decembro 1958 Pacific Palisades en Los Angeles) estis germana roman- kaj dramverkisto de juda deveno. Li estis filo de fabrikisto, studis filozofion en Munkeno kaj Berlino, multe vojaĝis kaj kontribuis al gazetaro per kritikoj. En 1923 li transloĝiĝis el Munkeno al Berlino kaj en 1933 elmigris al Francio (forkuris antaŭ faŝismo). En 1940 li foriris al Usono kaj loĝis en Pacific Palisades en Kalifornio.

Komence li verkis kritikojn kaj dramojn el la germana kaj juda historio (li uzadis pseŭdonomon J. L. Wetcheek), sed grandan mondan sukceson li akiris per siaj historiaj romanoj, kiujn li verkis ne por montri, kiel la homoj vivis en la pasinteco, sed por klarigi la nuntempajn problemojn per analogaj okazaĵoj en la historio. "Mi serĉas en la historio fajron, ne cindron," li karakterizis sian verkaron. Ekzemple la alianco de Usono kaj Sovetunio kontraŭ Hitlero en 1943 inspiris lin al romano Vulpoj en vinberejo pri kunlaboro de Francio kun usonaj ribeluloj kontraŭ Anglio en la dua duono de la 18-a jarcento. Ankaŭ liaj romanoj pri kresko de faŝismo en Germanio, kiujn li persone spertis, estas verkitaj el historia perspektivo. La ĉefaj herooj de liaj romanoj estas kutime politikistoj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]