Hermann Brill
Hermann Brill | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Hermann Brill | |||||
Naskiĝo | 9-an de februaro 1895 en Gräfenroda | ||||
Morto | 22-an de junio 1959 (64-jaraĝa) en Wiesbaden | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Friedrich-Schiller-Universitato Jena vd | ||||
Partio | Socialdemokratia Partio de Germanio Unabhängige Sozialdemokratische Partei Deutschlands vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto universitata instruisto vd | ||||
Aktiva en | Bonno • Berlino vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hermann Louis BRILL (naskiĝinta la 9-an de februaro 1895 en Gräfenroda, mortinta la 22-an de junio 1959 en Wiesbaden) estis germana kuracisto kaj politikisto socialdemokratia.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Brill estis naskita kiel la filo de tajloro; post finado de lernejo, li studis en la Herzog-Ernst-seminario en Gotha por iĝi instruisto. Lia politika kariero komenciĝis en 1918, kiam li eniris la maldekstran alon de SPD Unabhängige Sozialdemokratische Partei Deutschlands (USDP); malpli ol du jarojn poste, li iĝis membro de la Turingia Landa Parlamento la unuan fojon, kie li restis ĝis 1933.
Tamen Brill membris ĉe USPD dum kvar jaroj; en 1922, li forlasis la partion denove kaj trovis sian novan politikan hejmon en la centra alo socialdemokratia. En 1932, Brill ankaŭ estis membro de la berlina parlamento Reichstag.
La nazioj ekkonis baldaŭ la rezistemon de Brill ĉar li unue venis en kontakto kun ili post kiam ili iĝis parto de la rega koalicio en Turingio en 1930; Brill estis aparte malfavora al la politiko de nazia ministro de la interna Wilhelm Frick kaj gvidis komisionon de enketo establita fare de la landa parlamento en 1932 kiu esploris la mirajn praktikojn de Frick. Estis ankaŭ dum tiu tempo ke li renkontis Adolf Hitler, kiu prezentiĝis kiel atestanto antaŭ la komisiono. Tiu travivaĵo decidigis Brill voli daŭri rezisti al Hitler "en iu tempo, ie ajn kaj sub ĉia cirkonstanco".
Sekvante la ascendon de Hitler al potenco, Brill postlasis la socialdemokratian partion en majo 1933, ŝokite per la pasiva sinteno de la partioficularo antaŭ Hitler; unu jaron poste, li fondis Deutsche Volksfront, rezistan grupon en Berlino kune kun Otto Brass. Brill ankaŭ skribis kelkajn eseojn kaj broŝuretojn dum tiu tempo; li estis arestita plurajn fojojn fare de la kaŝpolico Gestapo. Post la malkovro de la agoj ĉe Deutsche Volksfront li estis akuzita pro ŝtatperfido en 1938 kaj juĝita al 12 jaroj en malliberejo.
Post la unua prizonuleco den Brandenburg-Görden, oni transportis lin en la koncentrejon Buchenwald en 1943; post la liberigo fare de la Usona Armeo en la 11.4.1945 li verkis la Buchenwald-manifeston de demokratiaj socialistoj.
La saman monaton, Brill ankaŭ komencis krei planon por la administra rekonstruado de Turingio por la amerika administracio. En junio 1945, li estis nomumita unua postmilita ministroprezidento de Turingio, kiun postenon li perdis en julio de la sama jaro, kiam komenciĝis la maldemokratia sovetia okupado, sub premado de Walter Ulbricht mem. En majo 1945, li fondis la Federacion de demokratiaj socialistoj kio konduku al la novigo de SPD en Turingio. Post du arestoj kaj esplordemandoj fare de la sovetiaj oficialuloj li forlasis Turingion antaŭ 1946 komencis labori por la amerika administracio en Berlino.
En 1948, Brill helpis redakti modernan konstitucion por Germanlando (Grundgesetz) kaj de 1949 ĝis 1953 li estis membro de Bundestag por la unua balotdistrikto de Frankfurto ĉe Majno. En sia lasta jaro parlamentana li laboris por la unua Bundesentschädigungsgesetz (kompenso-leĝo) por homoj suferintaj pro malŝatataj politikaj vidoj kaj aliaj diskriminacikialoj.
En pli postaj jaroj, Brill instruis en la universitatoj de Frankfurto kaj Speyer. Li respondecis pri la enkonduko de politika scienco kiel kampo de studo en Germanio kaj skribis plurajn artikolojn apartenantajn al temoj kiel ekzemple pri la germania reunuiĝo.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Gegen den Strom (= Wege zum Sozialismus. Heft 1, ZDB-ID 525955-1). Bollwerk-Verlag Drott, Offenbach 1946.
- Gewaltenteilung im modernen Staat. In: Gewerkschaftliche Monatshefte, 7. Jg., Heft 7, 1956, p. 385–393, online (PDF; 92 KB).
- Das sowjetische Herrschafts-System. Der Weg in die Staatssklaverei (= Rote Weißbücher. Bd. 2). Rote Weißbücher, Köln 1951.
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hermann Brill en la angla Vikipedio.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Manfred Overesch: Hermann Brill in Thüringen 1895–1946. Ein Kämpfer gegen Hitler und Ulbricht (= Politik- und Gesellschaftsgeschichte. Bd. 29, ISSN 0941-7621). Dietz, Bonn 1992
- Marlis Gräfe, Bernhard Post, Andreas Schneider (Hrsg.): Die Geheime Staatspolizei im NS-Gau Thüringen 1933–1945 (= Quellen zur Geschichte Thüringens. Bd. 24, Halbbd. 2). 3a eldono. Landeszentrale für Politische Bildung Thüringen, Erfurt 2005, ISBN 3-931426-83-1, darin Biografie von Hermann Brill, (PDF; 1,47 MB) Arkivigite je 2017-02-02 per la retarkivo Wayback Machine.
- Siegfried Mielke (eld.) kun Marion Goers, Stefan Heinz, Matthias Oden, Sebastian Bödecker: Einzigartig. Dozenten, Studierende und Repräsentanten der Deutschen Hochschule für Politik (1920–1933) im Widerstand gegen den Nationalsozialismus. Lukas-Verlag, Berlin 2008, ISBN 978-3-86732-032-0, S. 228–235.
- Renate Knigge-Tesche, Peter Reif-Spirek (eld.): Hermann Louis Brill (1895–1959). Widerstandskämpfer und unbeugsamer Demokrat. Thrun-Verlag, Wiesbaden 2011, ISBN 978-3-9809513-6-4.