Willi Münzenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La komunista eldonisto, kiu sub influo de Stalino fariĝis kontraŭkomunisto.

Willi MÜNZENBERG (naskiĝinta la 14-an de aŭgusto 1889 en Erfurto, mortinta la 21-an de oktobro 1940 en Saint-Marcellin) estis germana politikisto, publicisto kaj entreprenisto amaskomunikila.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Münzenberg nek regule frekventis lernejon nek finfaris iun metilernadon. En 1910 li alvenis en Zuriko, kie li baldaŭ fariĝis membro de la centrala estraro de la Socialisma porjunularo organizo de Svislando kaj redaktisto de la gazeto Die freie Jugend. Post la eksplodo de la Unua mondmilito li konatiĝis kun la en Svislandon transloĝiĝinta Lenino, kun kiu li daŭre estis flegonta kontaktojn. Pro politikaj kialoj li estis forpelita de Svislando en novembro de 1918 kaj iris Berlinon, kie li aliĝis unua al Spartakusbund kaj poste al la ĵus fondita Komunista Partio de Germanio.

En 1919 li elektitis prezidanto de la Kommunista junulara internacio (Kommunistische Jugendinternationale), kies naskon li elstare estis instiganta. Pro la volo de Lenino li fondis en 1921 la Internacian laboristan helpon (IAH), kiu prizorgis la viktimojn de la Rusia Enlanda Milito. La saman jaron li ekeldonis ties organon Sowjetrussland im Bild (de post 1924 sub la ŝanĝita nomo Arbeiter-Illustrierte-Zeitung, AIZ).

Deputito kaj granda entreprenisto[redakti | redakti fonton]

En 1924 li iĝis deputito en la berlina Reichstag, membro de la centralkomitato de la KP kaj ekrespondeculiĝis por la propagandaj aferoj. Sekve li instalis en tuta Germanujo vastan reton da amaskomunikilofertoj: li fondis ekzemple la eldonejon Neuer Deutscher Verlag (kie amaso da gazetoj kaj revuoj je alta eldonkvanto aperis), la filmofirmaojn Prometheus kaj Weltfilm (kiu posedis la pruntedonrajton je ĉiuj sovetiaj filmoj). Estante la dua plej granda entreprenisto amaskomunikila en Germanujo, li iĝis la komerca kontraŭulo de la naciismulo Alfred Hugenberg, kio donis al li la ŝercan kromnomon Ruĝa Hugenberg.

Ekster de Nazia Germanujo[redakti | redakti fonton]

Post la potencakiro de la nazioj kaj la incendio de Reichstag li rifuĝis Franclandon kaj fondis eldonejon en kunlaboro kun la Internacio kiu nomiĝis Éditions du Carrefour, sub kies aloj aperis multaj publikaĵoj direktitaj kontraŭ la reĝimo en Berlino - ekzemple la t.n. Braunbuch pri la incendio de Reichstag kaj la hitlero teroro ĝenerale en 1933. Li akuzis la naziojn esti la brulofarintoj. Lia klara antaŭvido pri la hitleriismo - jam dum ties komencaj jaroj - estis miriga. Kritikinte Stalinon pro la murdo de komunistoj, li devis forlasi la partion. Lia kontraŭstalina pozicio ankoraŭ akriĝis de post la faro de la Pakto Ribbentrop-Molotov kaj li baldaŭ iĝis kontraŭkomunisto.

Post la okupado de Francujo fare de Wehrmacht Münzenberg estis malliberigita en majo de 1940; li sukcesis fuĝi el prizono. En oktobro de la sama jaro oni trovis lin pendigita. Ĉu temis pri sinmortigo aŭ murdo komisiita de Gestapo respektive KGB neniam klariĝis.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Der Kampf und Sieg der Bolschewiki, Sozialdemokratische Jugendorganisation der Schweiz, Zürich 1918. (Surrete
  • Die Sozialistische Jugendinternationale, Verlag Junge Garde, Berlin 1919.
  • Erobert den Film! Winke aus der Praxis für die Praxis proletarischer Filmpropaganda, Neuer Deutscher Verlag, Berlin 1925.
  • Fünf Jahre Internationale Arbeiterhilfe, Neuer Deutscher Verlag, Berlin 1926.
  • Die dritte Front. Aufzeichnungen aus 15 Jahren proletarischer Jugendbewegung, Neuer Deutscher Verlag, Berlin 1930. (represita, Berlin 1978)
  • Solidarität. Zehn Jahre Internationale Arbeiterhilfe 1921-1931, Neuer Deutscher Verlag, Berlin 1931.
  • Weissbuch über die Erschießungen vom 30. Juni 1934, Paris 1934.
  • Propaganda als Waffe, Carrefour, Paris 1937.
  • Lebenslauf, Verlag Detlef Aufermann, Glashütten im Taunus 1972.
  • Propaganda als Waffe. Ausgewählte Schriften 1919-1940. Eldonis Til Schulz, März Verlag ĉe Zweitausendeins, Frankfurt am Main 1972.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bernhard H. Bayerlein, Kasper Braskén, Uwe Sonnenberg, Gleb J. Albert: Research on Willi Münzenberg (1889-1940). Life, Activities, and Solidarity Networks. A Bibliography, en: International Newsletter of Communist Studies Online, jarkolekto 18 (2012), nr. 25, p. 104-122.
  • Kasper Braskén: Willy Münzenberg und die Internationale Arbeiterhilfe (IAH) 1921-1933: eine neue Geschichte, en: JahrBuch für Forschungen zur Geschichte der Arbeiterbewegung, Heft III/2012.
  • Babette Gross: Willi Münzenberg. Eine politische Biographie. Stuttgart 1967.
  • Kurt Kersten: Das Ende Willi Münzenbergs. Ein Opfer Stalins und Ulbrichts. En: Deutsche Rundschau, vol. 5, 1957, p. 484–499.
  • Stephen Koch: Double Lives: Stalin, Willi Munzenberg and the Seduction of the Intellectuals. revised edition, Enigma Books, 2004. ISBN 1-929631-20-0.
  • Sean McMeekin: The Red Millionaire: A Political Biography of Willy Münzenberg, Moscow's Secret Propaganda Tsar in the West, 1917-1940. Yale University Press, 2004. ISBN 0-300-09847-2.
  • Gerhard Paul: Der verratene Sozialist. Wie schwer sich ein Kommunist von seiner Partei trennt, Die Zeit, 29.06.1990
  • Karlheinz Pech: Ein neuer Zeuge im Todesfall Willi Münzenberg. En: Beiträge zur Geschichte der Arbeiterbewegung (1/1995), p. 65–71.
  • Tania Schlie: Alles für die Einheit. Zur politischen Biographie Willi Münzenbergs (1935–1940), MA Univ., Hamburg 1990.
  • Dieter Schiller: Willi Münzenberg und die Intellektuellen. Die Jahre in der Weimarer Republik, en: Jahrbuch für Forschungen zur Geschichte der Arbeiterbewegung, Heft III/2013.
  • Tania Schlie, Simone Roche: Willi Münzenberg (1889-1940). Ein deutscher Kommunist im Spannungsfeld zwischen Stalinismus und Antifaschismus. Frankfurt/M., Berlin 1995 ISBN 3-631-48043-1
  • Harald Wessel: Münzenbergs Ende. Ein deutscher Kommunist im Widerstand gegen Hitler und Stalin. Die Jahre 1933 bis 1940, Dietz, Berlin 1991. ISBN 3-320-01743-8.
  • Martin Mauthner: German Writers in French Exile, 1933–1940. Vallentine Mitchell Publishers, London 2007, ISBN 978-0-85303-540-4.
  • Marcus G. Patka: Zu Nahe der Sonne. Deutsche Schriftsteller im Exil in Mexiko, Aufbau Taschenbuchverlag, Berlin 1999.
  • Gerhard Paul: Lernprozeß mit tödlichem Ausgang. Willi Münzenbergs Abkehr vom Stalinismus, en: Exilforschung. Ein internationales Jahrbuch, Bd. 8, 1990, p. 9–28.
  • Rolf Surmann: Die Münzenberg-Legende. Zur Publizistik der revolutionären deutschen Arbeiterbewegung 1921−1933, Prometh Verlag, Köln 1982. ISBN 3-922009-53-0.
  • Tilman Schulz (Eld.): Willi Münzenberg: Propaganda als Waffe-Ausgewählte Schriften 1919–1940, Märzverlag, Frankfurt am Main 1972.

Filmoj pri Münzenberg[redakti | redakti fonton]

  • Willi Münzenberg oder Die Kunst der Propaganda (dokumentado), 62 Minuten, Germanujo 1995, Reĝisoro: Alexander Bohr
  • Münzenberg - Der letzte Gang (dokumentaro), 45 minutoj, Germanujo 1992, Reĝisoro: Hans-Dieter Rutsch
  • Propaganda als Waffe (dokumentaro), 45 min, Germanujo 1982, Reĝisoro: Thomas Ammann
  • Flucht - Der Fall Münzenberg (dramo) 90 minutoj, Germanujo 1971, Reĝisoro: Dieter Lemmel

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]